Domo

konstruaĵo por homa loĝado

Domo estas konstruaĵo por homloĝado.

Domo
Domo
Domo
Aliaj projektoj
Domo en Vikipedio
Domo en Komuneja kategorio
Domo en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

 
« Ha! la raveco de domo ne kuŝas en tio, ke tiu onin ŝirmas, aŭ onin plivarmigas, aŭ ke oni posedas ties murojn. Sed ja, ke ĝi estas lentege entavoligita tiunj stokojn da dolĉo. Ke ĝi konsistigas enfunde de l’koro tiun malhelan montblokon, el kio kiel fontoakvoj naskiĝas revoj. »
— Antoine de Saint-Exupéry, Tero de la homoj

Elias Canetti redakti

 
« …al la amaso propras manio de detruado… Plej volonte la amaso detruas la domojn kaj aĵojn. Ĉar temas pri fragilaj aĵoj — vitroj, speguloj, pentraĵoj, teleroj, oni povas supozi ke nome ilia fragileco naskas en la amaso soifon de detruado… bruo — estas aplaŭdoj de la aĵoj…
Detruado de skulptaĵoj estas neado de hierarkioj, kiuj ekde nun estas malagnoskataj. Tio estas atenco kontraŭ starigitaj komune agnoskitaj distancoj… Tio estas la ago de la malŝarĝiĝo. Sed oni ne ĉiam iras ĝis tio. Kutime detruado estas nenio alia ol atenco kontraŭ la limoj. La fenestroj kaj pordoj apartenas al la domoj, tio estas la plej vundeblaj partoj de ilia aparteco de ĉio, kio okazas interne. Kun elbatitaj fenestroj kaj eligitaj pordoj la domo perdas sian individuecon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« En sia hejma vivo la anglo serĉas tion, kio mankas al li en la maro: la ĉefa en ĝi estas stabileco kaj sekureco. Ĉiu havas sian lokon, kiun ne eblas forlasi malgraŭ iuj ajn transformiĝoj; se la anglo ĝin forlasis, do li foriris al la maro. Humoro de ĉiu estas same stabila kiel lia domo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ofte la mortinton kun ĉiuj aĵoj oni entombigis rekte en lia domo, kvazaŭ montrante ke ĉiuj posedaĵoj estas kun li, ke neniu ion prenis al si. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Marshall McLuhan redakti

 
« Elektro ne centralizas; ĝi malcentralizas… Elektra energio, egale alirebla en farmista dometo kaj en luksa ĉambro de altranguloj, ebligas al iu ajn loko esti centro kaj ne postulas grandajn amasiĝojn. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Kvadrataj ĉambroj aŭ domoj parolas per lingvo de malnomada specialisto, dum rondecaj kabano aŭ iglo, simile al la konusa vigvamo, atestas integrajn nomadajn kutimojn de plukistaj socioj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Iuj observantoj insistas ke lastatempe lokon de la aŭto kiel statusa simbolo okupis la domo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Morteza Mirbaghian redakti

 
« Akvo ruinigas domon, zorgo ruinigas homon. »
— Morteza Mirbaghian
 
« Domo en kiu ne vivas virino, similas al vinbotelo sen vino. »
— Morteza Mirbaghian
 
« La plej malvarma domo, estas tiu de sola homo. »
— Morteza Mirbaghian

Zamenhofa Proverbaro redakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Aliaj domoj, aliaj homoj. »
— Zamenhofa Proverbaro
 
« Amu domon novan kaj amikon malnovan. »
 
« Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas. »
— Zamenhofa Proverbaro
 
« Kuraĝa homo en sia domo. »
— Zamenhofa Proverbaro
 
« Mankis al Petro klopodoj, li aĉetis al si domon. »
— Zamenhofa Proverbaro
 
« Pli facile estas perdi vilaĝon, ol akiri domon. »
— Zamenhofa Proverbaro
 
« Se edzino ordonas, domo ordon ne konas. »
— Zamenhofa Proverbaro
 
« Hejma dometo estas kiel patrineto. »
— Zamenhofa proverbaro