Radio Libera Eŭropo/Radio Libero

(Alidirektita el Radio Libereco)
Libera Eŭropo/Radio Libero
Libera Eŭropo/Radio Libero
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Libera Eŭropo/Radio Libero en Vikipedio
Commons-logo.svg Libera Eŭropo/Radio Libero en Komuneja kategorio

Libera Eŭropo/Radio Libero estas usona registara radiostacio en Eŭropo, kreita dum la Malvarma milito.

CitaĵojRedakti

Henry KissingerRedakti

 
« Dum hungaraj studentoj kaj laboristoj batalis surstrate kontraŭ sovetiaj tankoj, Vaŝingtono silentis. Moskvo ricevis eĉ ne unu averton ke minaco aŭ apliko de forto povus fuŝi ĝiajn rilatojn kun Vaŝingtono… Vakuon plenigis la radiostacio Libera Eŭropo, kiu sin taskigis pri klarigo de usona traktado de la situacio, alvokante hungarojn akceli paŝojn de ilia revolucio kaj rifuzi ĉiun ajn kompromison»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« John Foster Dulles estis la ĉefa aŭspicianto de tiaj entreprenoj kiel Radio Libera Eŭropo kaj Radio Libereco, kies ĉefa tasko estis subteni principojn de libereco en Orienta Eŭropo, stimulante sentojn kapablajn ekflamigi ribelon. En aliro de la radiostacio Libera Eŭropo al doloriga problemo estis nenio fajna. Teorie ĝiaj deklaroj ne havis oficialan karakteron, ĝi plendis pri “liberiĝo” en plej laŭvorta kaj militema senco de tiu ĉi vorto. Bedaŭrine diferencoj inter eldiroj de “privata” kaj “oficala” karaktero fare de usona entrepreno financata de la registaro, estis tro malfacile kapteblaj por ke ilin povus kompreni orieneŭropaj liberecbatalantoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]