Nikolaj Obruĉev (1830—1904) estis rusia milita teoriisto, generalo, estro de la Ĝenerala Stabo (1881—1897).

Nikolaj Obruĉev
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti
 
« Komenco de mobilizado ne plu povas esti konsiderata paca ago, tio estas la plej decida milita ago. »
— Nikolaj Obruĉev, Memora notico al Nikolaj Girs, ministro pri eksteraj aferoj de la Rusia imperio [La 7-a (19-a) majo de 1892]
 
« Tuj post kiam ni estos engaĝitaj je milito, ni devos militi per ĉiuj niaj fortoj kaj kontraŭ ambaŭ niaj najbaroj, kaj neniel alie. »
— Nikolaj Obruĉev, Memora notico al Nikolaj Girs, ministro pri eksteraj aferoj de la Rusia imperio [La 7-a (19-a) majo de 1892]

Pri la aŭtoro

redakti
 
« Laŭ vortoj de Nikolaj Obruĉev nome en interesoj de Rusio estis fari tiel, ke ĉiu milito iĝu totala»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la komenco de la 20-a jarcento] Kiom ajn groteske tio aspektus, sed la rusia ĝenerala stabo preferis militi kontraŭ Germanio kaj Aŭstrio-Hungario samtempe, ne aparte. Milita konvencio, realiginta ideojn de Nikolaj Obruĉev, estis subskribita la 4-an de januaro 1894. Francio kaj Rusio interkonsentis okazigi samtempan mobilizadon, se mobilizadon okazigos iu ajn el la membroj de la Triopa Unio pro iu ajn kialo. Maŝino de la Lasta Juĝo estis preta. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ

redakti