Amikeco

kora rilato inter homoj, kiuj havas reciprokan ŝaton aŭ amon unu al la alia

amikeco estas sento de amik(in)o, do homo kiu estas ligita kun alia homo per reciproka inklino.

Amikeco
Amikeco
Amikeco
Aliaj projektoj
Amikeco en Vikipedio
Amikeco en Komuneja kategorio
Amikeco en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

 
« En niaj tagoj en la homaj rilatoj ne videblas specialaj amomalamo. En ili precipe ĉeestas ekstera amikeco kaj pli ol ŝajniga afableco, tamen malantaŭ tiu eksteraĵo kaŝiĝas malvarmeco kaj indiferenteco. Haveblas ankaŭ granda parto de apenaŭ sentebla malkonfido»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ne povas esti veraj amikoj sen veraj malamikoj. Se ni ne malamas tiun kiu ni ne estas, ni ne povas ami tiun kiu ni estas. »
— Michael Dibdin, Morta laguno [1994]
 
« Hundoj subrigardas nin, katoj superrigardas nin. Donu al mi do porkon! Li rigardas rekte niajn okulojn kaj traktas nin kiel egalulojn. » « Dogs look up to you, cats look down on you. Give me a pig! He looks you in the eye and treats you as an equal. »
— Winston Churchill
 
« Amikeco inter popoloj ĉiam komenciĝas per amikeco inter unuopuloj. »
— Sabine Dittrich Heredantoj de silentado
 
« Kio do estas ol defendi pli justa, kio pli bela ol helpi amikojn?[1] » « τί οὖν ἐστιν ἢ τοῦ ἀλέξασθαι δικαιότερον ἢ τοῦ τοῖς φίλοις ἀρήγειν κάλλιον »
— Ciro la 2-a
 
« Vera amiko estas tiu, kiu eniras, kiam ĉiuj eliras. »
— Walter Winchel
 
« Kie sukero; tie formiko, kie sufero; tie amiko. »
— Morteza Mirbaghian
 
« Deziri senmankajn amikojn, tio estas deziri ami neniun. »
— Sylvestre DE SACY
 
« Ĉu amikeco estas ĝi aŭ amo? » « Czy to jest przyjaźń? czy to jest kochanie? (pol.) »
— Adam MICKIEWICZ, Malcerteco
 
« Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem »
— Epikuro
 
« La paŝoj de amiko estas pli dolĉesonaj ol dolĉaj paroloj »
— Francis JAMMES
 
« Estu interspacoj en via kunligo, kaj dancu inter vi la ventoj el l’firmamento. »
— Gibran Ĥalil GIBRAN
 
« Ne ekzistas plezuro egale al renkontado de malnova amiko, krom eble farado de iu nova. »
— Rudyard KIPLING
 
« Arbo falinta ne havas radikon, homo falinta ne havas amikon. »
— Morteza Mirbaghian
 
« Mi aŭdis ternon. Certe estas René Rateau . . . Agrablas tiel aŭdi amikon, meze de la nokto »
— Sempé, Marcellin Caillou
 
« Plena estas homo nur kiam li havas malfalsan amikon por lin kompreni, por kunpartigi ĉiujn la siajn pasiojn kaj ĉagrenojn kaj kunstari apud li tutdaŭre la vivon. »
— Susan Polis Schutz
 
« Arbon subtenas radiko, homon subtenas amiko. »
— Morteza Mirbaghian
 
« Se vi iras for, vi estas mia amiko, se vi restas ĉi tie, vi estas mia amiko »
— tjurka kanzono en Irano, citita far Abbas KIAROSTAMI
 
« La unua leĝo pri amikeco estas, ke oni devas ĝin prizorgi, la dua, ke oni estu indulga kiam la unua estas malzorgita. »
— VOLTAIRE
 
« Oni por koni junulon, konu lian kunulon. »
— Morteza Mirbaghian
 
« Oni kiel tiu estas , kun kiu ofte festas. »
— Morteza Mirbaghian
 
« Amiko en bezono estas vera amiko. » « A friend in need is a friend indeed »
— Angla proverbo
 
« Se via amiko estas farita el sukero, ne forleku lin tute! »
— Araba proverbo
 
« Amo estas blinda, amikeco fermas la okulojn»
— Otto von Bismarck
 
« Por ke amikoj ĉe vi bone fartu, fermu la buŝon,orelojn apertu. »
— Morteza Mirbaghian
 
« Nenie ekzistas kato, kiu ja amikas kun rato. »
— Morteza Mirbaghian
 
« Pli bonas amiko najbara ol la frato transmara. »
— Morteza Mirbaghian
 
« Kion la homoj nomis amikeco, tio estas nur asocio, reciproka flegado de interesoj kaj interŝanĝo de servoj; ĝi estas fine nur negoco, en kiu la memamo ĉiam celas gajni ion. » « Ce que les hommes ont nommé amitié n'est qu'une société, qu'un ménagement réciproque d'intérêts, et qu'un échange de bons offices; ce n'est enfin qu'un commerce où l'amour-propre se propose toujours quelque chose à gagner. »
— François de La Rochefoucauld, Maksimoj p.38-39

El Zamenhofa Proverbaro redakti

 
« Al amiko nova ne fidu sen provo. »
 
« Amikeco aparte, afero aparte. »
 
« Amikeco aparte, ofico aparte. »
 
« Amiko de amiko estas ankaŭ amiko. »
 
« Amiko en ĝojo kaj malĝojo. »
 
« Amiko en ĝojo kaj ploro. »
 
« Amiko fidela estas trezoro plej bela. »
 
« Amiko -- intimulo. »
 
« Donacetoj subtenas amikecon. »
 
« Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem. »
 
« Ili vivas per unu animo en du korpoj. »
 
« Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima. »
 
« Por amiko komplezo neniam estas tro peza. »
 
« Se amiko petas, li neniam ripetas. »
 
« Vivi kun iu en fido kaj konfido. »
 
« Vivi kun iu en intima amikeco. »

Referencoj

  1. Ksenofono: Ciropedio 1:5:13

Vidu ankaŭ redakti