« Sekvoj de traŭmatoj estas ambiguaj, pozitivaj kaj negativaj. La unuaj estas penoj redoni al la traŭmato ĝian gravecon, tio estas rememori forgesitan travivaĵon aŭ eĉ pli bone, fari ĝin reala, denove travivi ĝian ripetiĝon, eĉ se tio estis simple iu frua afekcia rilato, ebligi ĝian renaskiĝon en analogia rilato al iu alia persono. Ni resumas tiujn penojn en terminoj de fiksiĝo je traŭmato kaj obseda ripetado [...] Negativaj reagoj havas kontraŭan celon, ke estu neniuj rememoroj kaj neniuj ripetiĝoj de la forgesita traŭmato. Ni povas resumi ilin kiel protektajn reagojn. Ilia ĉefa esprimo estas la tiel nomata evitado, kiu povas akutiĝi ĝis inhibicioj kaj fobioj [...] Neŭrozaj simptomoj, en pli malvasta senco, estas kompromisaj formiĝoj, kiujn eniras ambaŭ tipoj de streboj, kaŭzitaj de traŭmato, tiel ke parto de jen unu, jen de alia tipo trovas en ili dominantan esprimon. Pro tiu ĉi kontraŭa direktado de la reagoj estiĝas konfliktoj, kutime malkapablaj veni al iu fino. » |