« Tri temoj de la tuta estonta ekstera politiko de Usono estis formitaj de Woodrow Wilson. Unue, harmonio estas natura ordo de la internaciaj aferoj; ĉiuj aferoj, kiuj historie influis ĝin, estas malfidindaj aŭ sensignifaj kaj devas, kiel poste klarigis la wilsonismon George F. Kennan, "iĝi duarangaj, cedinte lokon al celkonscieco de la ordigita mondo, kiu ne estas subigata al internacia devigado". Due, perfortaj ŝanĝoj estas neakcepteblaj; ĉiuj transformiĝoj devas okazi kadre de procezo, bazita sur juro aŭ io proksima al juraj kaj procesaj normoj. Kaj ĉar la homoj estas dotitaj fare de dio de la rajto memstare difini propran sorton, la ŝtato devas esti bazita sur la nacia memdetermino kaj demokratio. » |