« Ĉiam memoru, ke estas neeble paroli en tia maniero ke vi ne povas esti miskomprenata: ĉiam estos iu, kiu miskomprenas vin. »
« (angle) Always remember that it is impossible to speak in such a way that you cannot be misunderstood: there will always be some who misunderstand you. »
« Evidente la faktoj neniam nur atingas vin, sed estas inkluzivitaj de imago, kiu estis formita de via antaŭaj spertoj. Memoroj pri la pasinteco ne estas memoroj pri faktoj sed memoroj pri viaj imagoj pri la faktoj. »
« (angle) Obviously the facts are never just coming at you but are incorporated by an imagination that is formed by your previous experience. Memories of the past are not memories of facts but memories of your imaginings of the facts. »
« Tre eble Radio Magallanes estos silentigita kaj la trankvila metalo de mia voĉo ne trafos vin. Ne gravas. Vi plu aŭskultos ĝin. Mi ĉiam estos apud vi. Almenaŭ mia memoro estos tiu de digna homo kiu estis lojala al la Patrujo.[1]»
« (hispane) Seguramente Radio Magallanes será acallada y el metal tranquilo de mi voz ya no llegará a ustedes. No importa. La seguirán oyendo. Siempre estaré junto a ustedes. Por lo menos mi recuerdo será el de un hombre digno que fue leal con la Patria. »
« Memoro kaj forgeso estas kiel vivo kaj morto unu por la alia. Vivi estas memori kaj memori estas vivi. Morti estas forgesi kaj forgesi estas morti. »
« (angle) Memory and forgetfulness are as life and death to one another. To live is to remember and to remember is to live. To die is to forget and to forget is to die. »
« Kiam ŝanĝo estas absoluta, restas neniu estaĵo por plibonigi kaj neniu direkto estas fiksita por ebla plibonigo: kaj kiam sperto ne estas konservita, kiel ĉe sovaĝuloj, infanaĝo estas eterna. Tiuj, kiuj ne povas memori la pasintecon, estas kondamnitaj ripeti ĝin.»
« Estas bona afero por malklera viro legi citaĵlibrojn. Famaj Citaĵoj de Bartlett estas admirinda verko, kaj mi atente studis ĝin. La citaĵoj, gravuritaj sur la memoro, donas al vi bonajn pensojn. Ili ankaŭ instigas vin legi la aŭtorojn kaj serĉi pli. »
« (angle) It is a good thing for an uneducated man to read books of quotations. Bartlett's Familiar Quotations is an admirable work, and I studied it intently. The quotations when engraved upon the memory give you good thoughts. They also make you anxious to read the authors and look for more. »