20-a jarcento

jarcento de nia erao

20-a jarcento komenciĝis la 1-an de januaro 1901 kaj finiĝis la 31-an de decembro 2000.

20-a jarcento
20-a jarcento
20-a jarcento
Aliaj projektoj
20-a jarcento en Vikipedio
20-a jarcento en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

Erich Fromm redakti

 
« Efektive, ŝajnas ke malgraŭ materiala prospero, politika kaj seksa liberecoj, la mondo en la mezo de la 20-a jarcento estas pli psike malsana ol ĝi estis en la 19-a jarcento»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [pri la unua duono de la 20-a jarcento] Fortiĝo de la rolo de gigantaj entreprenoj estis akompanata de plia ekstreme grava progresanta procezo: la administrado ĉiam pli apartiĝis de la posedado… en grandaj, do plej influaj kompanioj videblas preskaŭ kompleta apartiĝo de la akcia posedaĵo de la administrado… Ju pli granda estas kompanio, des malpli granda estas parto de la akcioj, posedata de la administracio… »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [parolante] …pri la akumula orientiĝo, domininta en la ĝenerala bildo de la 19-a jarcento. Meze de la 20-a jarcento ĝi cedis lokon al la percepta orientiĝo, kies celo estas senhalte ricevadi, “ensorbadi”, aĉetadi ion novan, vivi kun konstante malfermita pro miro buŝo, se oni povas tiel diri. La percepta orientiĝo kunfandiĝas kun la merkata dum en la 19-a jarcento okazis kunfandiĝo de la akumula kaj ekspluata orientiĝoj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [pri la socia karaktero de la 20-a jarcento] Mi parolas pri la principo de tuja plenumo de ĉiu deziro kaj manko de obstakloj sur la vojo al kontentigo de ĉiu el ili. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Vere rimarkindas ke multaj pensantoj, vivintaj en la 19-a jarcento, jam kritike priskribis la socion de la 20-a jarcento longe antaŭ ol komplete riveliĝis simptomoj, kiuj ŝajnas tiom evidentaj hodiaŭ. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En la 19-a jarcento la problemo konsistis en tio, ke dio estas morta; en la 20-a jarcento problemo estas en tio ke la homo estas morta. En la 19-a jarcento senhomeco signifis kruelecon, en la 20-a jarcento ĝi signifas skizofrenian fremdiĝon. En pasinteco danĝero konsistis en tio, ke la homoj iĝis sklavoj. Danĝero de estonteco estas en tio, ke la homoj povos iĝi robotoj. Cetere la robotoj ne ribelas. Tamen se doni al ili la homan karakteron, do ili ne povos vivi kaj resti sanaj, ili iĝas “Golemoj”, ili detruas sian mondon kaj sin mem, ĉar ili ne plu povas elteni sensencan enuon. Nia danĝero estas milito kaj robotismo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Henry Kissinger redakti

 
« En la 20-a jarcento neniu lando havis tiom decidan kaj tiom ambiguan influon sur la internaciajn rilatojn kiel Usono»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĝis la komenco de la 20-a jarcento izolismaj tendencoj dominis en la usona ekstera politiko. Kaj poste du faktoroj lanĉis Usonon sur orbiton de la internaciaj aferoj: ĝia rapidege kreskanta povo kaj poioma kolapso de la internacia sistemo, kies centro estis Eŭropo. Oficperiodoj de du prezidantoj markis siaspecan limon de tia evoluo de la aferoj: Theodore Roosevelt kaj Woodrow Wilson»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …la 20-a jarcento – jarcento de universala volmontrado kaj de senpersonaj fortoj – estis forĝita de eta nombro de personoj kaj ĝian plej grandan katastrofon oni povus eviti per forigo de iu unu persono. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« En la 20-a jarcento Eŭropo starigis nin [Usonon] antaŭ la problemo de militopaco kaj ĝia solvo iĝis nia ĉefa tasko. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Mi havas antaŭsenton, kiu sonas kiel senracieco, sed tamen ne lasas min: la milita ŝtato devas iĝi granda industria giganto. Koncentriĝo de la homoj en grandaj entreprenoj ne devas eterne resti je ilia konsidero; logika sekvo de tio estos anticipe difinita kaj progresanta nombro de mizerularo, vestita je uniformo, kaj komencanta sian tagon akompane de tamburado… Atendiĝas longa kaj propravola subiĝo al unuopaj gvidantoj kaj uzurpatoroj. La homoj ne plu kredas je la principoj kaj kredos verŝajne de tempo al tempo je la savintoj. Pro tiu kialo la aŭtoritata potenco denove levos la kapon en la fascina 20-a jarcento kaj tiu kapo estos terura. »
— Jacob Burckhardt, Letero al amiko [1872]
 
« Skribo eĉ nun restas fundamento kaj ekzemplo de ĉiuj programoj de industria mekanizado, sed samtempe ĝi fermas la cerbojn kaj sensojn de siaj uzantoj en la mekanika kaj fragmenta matrico, kiu tiom necesas por subtenado de la mekanizita socio. Pro tio transiro de la mekanika teknologio al la elektra estas por ni ĉiuj tiom traŭma kaj severa. Dum longa tempo ni uzis la mekanikajn metodojn kun iliaj limigitaj eblecoj kiel fusilon. La elektraj metodoj ne povas esti uzataj agrese krom por mortigi sin tuj, kvazaŭ malŝalti la lumon. Vivi samtempe kun ambaŭ tiuj teknologioj estas la specifa dramo de la 20-a jarcento. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Vidu ankaŭ redakti