« En nia socio la emocioj estas ĝenerale subpremitaj. Mankas ajna dubo, ke krea pensado — same kiel ĉiu alia kreado — estas nedisigeble ligitaj al la emocio. Tamen en niaj tagoj idealo konsistas ĝuste en vivi kaj pensi sen la emocioj. “Emocieco” iĝis sinonimo de malekvilibro aŭ mensa malsano. Akceptinte tiun ĉi normon, individuo grave malfortigis sin: lia pensado iĝis magra kaj plata. Samtempe, ĉar la emociojn ne eblas subpremi komplete, ili ekzistas en plena malkonekto kun la intelekta flanko de la persono; rezulto estas ĉipa sentimentaleco, per kiu oni nutras milionojn da sento-sopirantaj konsumantoj je kino kaj popularaj kantoj. »
« Ĉiuj veraj idealoj havas komunan trajton: ili esprimas strebon al io, kio ankoraŭ estas ne atingita, sed necesas por evoluo kaj feliĉo de individuo. »
« Racia potenco — aŭtoritato — same kiel vera idealo, havas kiel celon evoluon de la individuo; do ĝi neniel povas konflikti kun la individuo, kun liaj veraj — ne patologiaj — streboj. »
« En epoko, kiam monavidemo, koruptado, k mallojalo faras detruan laboron en ĉiuj medioj, idealismo en niaj vicoj estas pli necesa ol iam ajn, ol ie ajn; ĝi eĉ estas nepre necesa kondiĉo por la sukceso de nia movado. »
« Orientiĝo malantaŭen mem jam estas postrestaĵo de la antikva pensmaniero; konate estas ke karaktera trajto de la antikva kaj barbara pensmanieroj estas supozo, kvazaŭ la malbonan nuntempon antaŭis la ora epoko kaj paradiza stato. Kaj nur kristanismo faris tiun grandan agon en la socia sfero kaj en la historio de la homa spirito, doninte esperon je estonteco kaj tiel promesinte al la homaroeblecon estonte plenumi siajn idealojn. »