Limo

jura limo inter du geografiaj regionoj

Limo estas linio, kie finiĝas kampo, ordinare markita per ŝtonoj; linio, kie finiĝas teritorio ordinare difinita laŭ oficiala mapo; linio, kie finiĝas io abstrakta; tia prezo, kiun la peranto devas ne malsuperi, vendante, aŭ superi, aĉetante.

Limo
Limo
Limo
Aliaj projektoj
Limo en Vikipedio
Limo en Komuneja kategorio
Limo en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

 
« Estas nia devo, kiel viroj kaj virinoj, antaŭeniĝi kvazaŭ la limoj de niaj kapabloj ne ekzistus. »
— Pierre Teilhard de Chardin
 
« Ju pli vi amas, des pli vi povas ami - kaj des pli intense vi amas. Ankaŭ ne ekzistas limo pri kiom multe vi povas ami. Se homo havus sufiĉe da tempo, li povus ami tiun tutan plimulton, kiu estas deca kaj justa. » « (angle) The more you love, the more you can love — and the more intensely you love. Nor is there any limit on how many you can love. If a person had time enough, he could love all of that majority who are decent and just. »
— Robert A. Heinlein
 
« Nenio limigas inteligentecon pli ol nescion; nenio kreskigas nescion pli ol propraj opinioj; nenio plifortigas opiniojn pli ol rifuzi rigardi realon. » « (angle) Nothing limits intelligence more than ignorance; nothing fosters ignorance more than one's own opinions; nothing strengthens opinions more than refusing to look at reality. »
— Sheri S. Tepper
 
« Ĉiu viro estas diabla malsaĝulo dum almenaŭ kvin minutoj ĉiutage; saĝo konsistas en ne superi la limon. » « (angle) Every man is a damn fool for at least five minutes every day; wisdom consists in not exceeding the limit. »
— Elbert Hubbard
 
« Mi permesos al neniu homo limigi kaj degradi mian animon farante min malami lin. » « (angle) I will permit no man to narrow and degrade my soul by making me hate him. »
— Booker T. Washington
 
« Genieco eble havas siajn limojn, sed stulteco ne estas tiel handikapita. » « (angle) Genius may have its limitations, but stupidity is not thus handicapped. »
— Elbert Hubbard
 
« La limoj de mia lingvo estas la limoj de mia mondo. » « (germane) Die Grenzen meiner Sprache bedeuten die Grenzen meiner Welt. »
— Ludwig Wittgenstein
 
« Mi permesos al neniu homo limigi kaj degradi mian animon farante min malami lin. » « (angle) I will permit no man to narrow and degrade my soul by making me hate him. »
— Booker T. Washington
 
« Aristotelo komparis la menson de homo kun malplena tabuleto, sur kiu nenio estis skribita, sed sur kiu ĉiuj aferoj povus esti gravuritaj.... Estas tamen ĉi tiu diferenco, ke sur la tabuleto la skribado estas limigita de spaco, dum en la kazo de la menso, vi povas daŭre skribi kaj gravuri sen trovi iun limon, ĉar, kiel jam montrite, la menso estas senlima. » « Aristoteles hominis animum comparavit tabulae rasae, cui nihil inscriptum sit, inscribi tamen omnia possint. … Hoc interest, quod in tabula lineas ducere non licet, nisi quousque margo permittat: in mente usque et usque scribendo, et sculpendo, terminum nusquam invenies quia (ut ante monitum) interminabilis est. »
— Johano Amoso Komenio

Elias Canetti redakti

 
« La malferma amaso rezignas je la kresko kaj akcentas strukturon. Kio plej trafas la okulojn en ĝi, tio estas limo. Ĝi firme bazas sin: limigante sin, ĝi kreas por si lokon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La limo malhelpas senordan kreskon, sed ĝi ankaŭ malfaciligas kaj malrapidigas disfalon. Perdante eblecojn por la kresko, la amaso gajnas je konstanteco. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« …al la amaso propras manio de detruado… Plej volonte la amaso detruas la domojn kaj aĵojn. Ĉar temas pri fragilaj aĵoj — vitroj, speguloj, pentraĵoj, teleroj, oni povas supozi ke nome ilia fragileco naskas en la amaso soifon de detruado… bruo — estas aplaŭdoj de la aĵoj… Detruado de skulptaĵoj estas neado de hierarkioj, kiuj ekde nun estas malagnoskataj. Tio estas atenco kontraŭ starigitaj komune agnoskitaj distancoj… Tio estas la ago de la malŝarĝiĝo. Sed oni ne ĉiam iras ĝis tio. Kutime detruado estas nenio alia ol atenco kontraŭ la limoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ĉiuj atakoj kontraŭ arkaiĝintaj ritoj, pri kiuj rakontas la historio de la religio, estas protesto de la amaso, kiu volas senti sian kreskon, kontraŭ trudataj al ĝi limoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La amaso ĉiam strebas kreski. Ĝia kresko nature ne havas limojn. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Henry Kissinger redakti

 
« La postkomunisma Rusio aperis ene de la limoj, kiuj ne spegulas ĝian historian evoluon. Simile al Eŭropo ĝi devos elspezi multe da energio por rekonsidero de sia identeco. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĝis la komenco de la 18-a jarcento sekureclimo de Britio iris laŭ la Manika markolo. Dum la tuta 19-a jarcento tiu ĉi sekureclinio iris laŭ limo de Nederlando. Neville Chamberlain provis ŝovi ĝin al Rejno, kie finfine oni ne subtenis ĝin kiam en 1936 Germanio ĝin kontestis. Garantioj al Pollando estis ekster la rondo de interesoj de la britaj ŝtataj agantoj en 1925. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En 1941 la ĉefa zorgo de Stalin estis limoj; en 1945 tio estis jam politika kontrolo super teritorioj, situantaj ekster tiuj ĉi limoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri 1945] Preventi restarigon de [sovetiaj] limoj de 1941 prezentiĝis praktike neebla. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Limoj ene de Eŭropo – escepte de tiuj en Balkanio – spegulis precipe komunecon de historio kaj kulturo. Kontraŭe al tio limoj en Proksima Oriento estis farataj de eksterlandaj, ofte eŭropaj ŝtatoj fine de la Unua mondmilito por faciligi ilian dominadon super la regiono. En imago de la arabaj naciistoj tiuj ĉi limoj kontraŭis interesojn de la araba nacio kaj estis rifuzantaj komunecon de la araba kulturo. Ilia forigado ne signifis starigon de dominado de unu nacio super alia; tio estis vojo al kreado de la araba nacio same kiel Camillo Benso di Cavour unigis Italion kaj Otto von Bismarck kreis Germanion el abundo de suverenaj ŝtatoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri postkoloniismaj landoj] …ĉe multaj el ili la nunaj limoj estas administra solvo, farita por oportuno de imperiismaj potencoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« “Partnereco por paco” alportas riskon de kreado en Eŭropo de du tipoj de limoj: protektitaj per garantioj de sekureco kaj tiuj al kiuj oni rifuzis tiajn garantiojn – tia stato de la aferoj enhavas danĝeron de tento por potencialaj agresintoj kaj de senmoraligo por potencialaj viktimoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Zamenhofa proverbaro redakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Fremda animo estas abismo sen limo. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo»
— Zamenhofa proverbaro
 
« Malpaco pro limo fariĝas kutimo, malpaco pro kredo fariĝas heredo»
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: