Superpotenco

Superpotenco
Superpotenco
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Superpotenco en Vikipedio
Commons-logo.svg Superpotenco en Komuneja kategorio

Superpotenco estas vorto uzata por priskribi ŝtaton kiu estas karakterizata per sia enorma kapablo fari influon aŭ projekcii povon je tutmonda skalo.

CitaĵojRedakti

Henry KissingerRedakti

 
« La eksa Sovetunio estis milita superpotenco kaj samtempe ekonomia nano. Sed tre probable ke alia lando povus esti ekonomia giganto, sed milite signifi nenion kiel tio okazis al Japanio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En la tempo de la Viena kongreso Rusio evidente estis la plej pova potenco en la kontinento. Meze de la 20-a jarcento ĝi akiris statuson de unu el du tutmondaj superpotencoj kaj restis en ĝi preskaŭ 40 jarojn antaŭ ol disfali, perdinte multajn el siaj vastaj akiroj de antaŭaj jarcentoj dum nuraj kelkaj monatoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La centra strategia dilemo de la superpotencoj iĝis ne akumulado de aldona povo, sed limigado de troviĝanta je ilia dispono grandega armilaro. Neniu el la flankoj sukcesis plenumi tiun ĉi taskon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Neniam antaŭe distanco en milita sfero inter superpotenco kaj nenuklea ŝtato estis tiom granda; neniam ĝi estis uzita. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĉinio jam troviĝas laŭvoje al la statuso de superpotenco. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtorojRedakti

 
« [pri la Sueza krizo] Hodiaŭ en la mondo estas nur du grandaj potencoj – Usono kaj Sovetunio… ultimato starigis Brition kaj Francion je iliaj lokoj kiel ŝtatoj ne grandaj, nek fortaj. »
— Anŭar al-Sadat [la 19-an de novembro 1956]
 
« Francio kaj Britio neniam estos potencoj kompareblaj kun Usono kaj Sovetunio. Ankaŭ Germanio ne estos. Por ili restas unusola vojo ludi certan rolon en la mondo — unuiĝi por ke aperu la unueca Eŭropo. Britio ankoraŭ ne maturiĝis por tio, sed la historio de la Suezo helpos fortikigi ĝian spiriton. Ni ne povas perdi tempon: Eŭropo iĝos via regajno. »
— Konrad Adenauer al Christian Pineau, la 6-an de novembro 1956