Senpacienco
Aliaj projektoj
Senpacienco en Vikipedio

Senpacienco estas la manko de pacienco esprimita de maltrankvilo kaj maltoleremo al malfruoj aŭ angoro kaj entuziasmo, precipe por komenci ion.

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Per pacienco, la senpacienculoj estas venkitaj kaj superitaj. »
— Ramon Lullo
 
« Doni tempon solvi dubojn kaj dolorojn estas pli bone ol senpacience provi detranĉi ilin. »
— Stephen Crane
 
« Nekredemo estas senpacienco. La fido ignoras la rapidon»
— Simon Vestdijk
 
« Malkonstanteco kaj senpacienco detruas la plej altajn celojn»
— Konfuceo
 
« Pacienco estas la forto de malfortuloj kaj senpacienco, la malforto de fortuloj»
— Immanuel Kant
 
« Ne malfeliĉo mortigas, sed la senpacienco per kiu ni eltenas ĝin. »
— Surskribo de kaptito en la Turo de Londono
 
« Atentu, ne montru tro da senpacienco kaj agu laŭ via dua penso»
— Oscar Wilde

Vidu ankaŭ redakti