 | « La unua, kio altiras la atenton: la ordono lanĉas la agon. Etendita fingro, montranta direkton, povas servi kiel ordono. Okuloj, rimarkintaj la fingron, turniĝas je la sama direkto. Ŝajnas ke kaŭzi la agon je difinita direkto estas la celo, kiun strebis la ordono. La direkto estas speciale grava: ne estas permesite returniĝi, nek turniĝi flanken. La ordono ankaŭ ne lasas kontraŭdiron. Ĝin ne eblas pridiskuti, klarigi, dubigi. Ĝi estas klara kaj konciza, ĉar ĝi devas esti komprenita tuj. Prokrasto de perceptado influas ĝian forton. Kun ĉia ripetado — se ĝi ne estas plenumata tuj — la ordono kvazaŭ perdas parton de sia vivo, ŝrumpas kaj falas kiel mallevita aerbalono; en tiu kazo ne necesas provi revivigi ĝin. Ĉar la ago, lanĉata de la ordono, estas ligita al momento, kiam ĝi estas farita. Ĝi povas esti destinita por pli posta tempo, sed devas sekvi nepre, ĉu ĝi estas difinta per vorto aŭ signo de alia naturo. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|