Kolektiva sekureco estas koncepto, laŭ kiu ĉiu ŝtato konsideru sekurecon de iu ajn membro de la monda komunumo kiel valoran kaj defendendan tiel ke agreso kontraŭ unu ŝtato devas esti reĵetita helpe de ĉiuj aliaj.
« Tio, kion Woodrow Wilson supozis sub “komunumo de fortoj” estis tute nova koncepto, kiu poste iĝis konata kiel la koncepto de “kolektiva sekureco”… »
« Malforteco de la sistemo de kolektiva sekureco konsistas en tio, ke interesoj malofte estas samaj kaj sekureco malofte estas senriproĉa. Anoj de komuna sistemo de kolektiva sekureco pro tio plej verŝajne konsentos pri senagado ol interkonsentos pri komunaj agoj; oni detenos ilin kune per belaj ĝeneralaj politikaj alvokoj aŭ ili iĝos atestantoj de renegateco de plej pova el la membroj, kiu sentas sin plej bone protektita kaj pro tio malplej bezonanta tiun ĉi sistemon. »
« Koncepto de kolektiva sekureco ne difinas haveblon de iu konkreta minaco, nek donas garantiojn al iu aparta lando, nek diskriminacias iun el ili. Teorie ĝi estas direktita al kontraŭstaro al ĉia minaco al paco, de kie ajn ĝi venus kaj kontraŭ kiu ajn ĝi estus direktita. Unioj ĉiam supozigas haveblon de iu konkreta potenciala malamiko; kolektiva sekureco defendas internacian juron en abstrakta formo kaj ordo helpe de ĝi estas subtenata proksimume same kiel jura sistemo de lando subtenas internan kriman kodekson. »
« [pri kolektiva sekureco] Finfine koncepto de kolektiva sekureco iĝis viktimo de malforteco de propra ŝlosila argumento ke ĉiuj landoj samgrade estas interesitaj kontraŭi konkretan agreson kaj pretas egale riski por kontraŭstari ĝin. Sperto montris ke tiu premiso estas falsa. Eĉ ne unu agreso partoprenita de granda potenco iam ajn estis venkita per apliko de principo de kolektiva sekureco. »
« Dum la “Golfa milito” en 1991 ĝi [Unuiĝintaj Nacioj] efektive aprobis usonajnagojn, sed respondon al la irakaagreso oni apenaŭ povus nomi praktika apliko de la doktrino de kolektiva sekureco. Sen atendi internacian konsenton, Usono unuflanke sendis grandajn ekspediciajn fortojn. Aliaj landoj povis kreskigi influon sur la agojn de Usono nur aliĝinte al tio, kio fakte estis pure usona entrepreno; ili ne povis eviti riskon de la konflikto se ili vetous ĝin. »
« Malgraŭ emocia malpleniĝo rezulte de la militoeŭropajgvidantoj devintus kompreni ke ĝenerala ideo pri kolektiva sekureco ne funkcios eĉ se ĝi superos ĉiujn barojn sur sia vojo antaŭ ol ĝi koncernos tri plej povajn naciojn en la mondo: Usonon, Germanion kaj Sovetunion. Ĉar Usono rifuzis membriĝi en la Ligo de Nacioj, al Germanio oni malhelpis tion fari kaj Sovetunio, kiun oni traktis kiel parion, rilatis al ĝi disdegne. »
« [pri la pakto pri neagreso inter Germanio kaj Sovetunio] Efektive tio signifis ke tiuj du landoj en rilatoj inter si eligis sin el la sistemo de aplikado de kolektiva sekureco unu rilate la alian. Germanio jam ekskludis sin el la sistemo de sankcioj kontraŭ iu ajn. »
« Post jardeko kiam la diplomatia agado fokusiĝis je Eŭropo, ĝuste Japanio – subite – montris malplenecon de la koncepto de kolektiva sekureco kaj de la Ligo de Nacioj ĝenerale, komencinte en la 1930-aj jaroj jardekon de kreskado de perforto. »
« Komence de la Korea militoUsono havis vastan subtenon flanke de tiaj landoj de NATO kiel Britio kaj Turkio, kiuj sendis al Koreio signifajn trupojn. Kvankam tiuj landoj tute indiferentis pri la sorto de Koreio, ili subtenis la principon de kolektivajagoj, kiu poste povus esti aplikita por ilia propra defendo. »