Patrujo
Aliaj projektoj
Patrujo en Vikipedio

PatrujoPatrio (de la latina patrĭa) kutime temas pri la naskolando (aŭ adoptita) al kiu la homo sentas sin ligita pro kulturaj, historiaj, sentimentaj aŭ aliaj kialoj. Patrio ankaŭ estas la naskolando de la gepatroj de persono kiu estas ligita al ĝi eĉ se tiu persono ne naskiĝis en ĝi.

Citaĵoj

redakti
 
« Laŭ sia subjektiva-emocia esenco, nocioj de patrujo kaj popolo estas nocioj de patrino kaj familio»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Diplomateco: La patriota arto mensogi por sia patrujo. »
— Ambrose BIERCE
 
« Respektu ĉies patrujon, sed amu vian propran. » « Achte jedes Mannes Vaterland, aber das deinige liebe. »
— Gottfried Keller, Das Fähnlein der sieben Aufrechten
 
« La laboristoj ne havas patrujon. » « Die Arbeiter haben kein Vaterland. »
— Karl Marx, Friedrich Engels, Manifest der Kommunistischen Partei, II (Manifesto de la Komunista Partio, II)
 
« Nia vera patrujo estas nia haŭto»
— Curzio MALAPARTE
 
« Patrujo de l’saĝulo estas la tutmondo. »
— Demokrito
 
« La ideo patrujo ne estas malvera ideo, sed estas ideo malgrava, kaj kiu restu malgrava. »
— Henri BARBUSSE
 
« Mi konscias, ke patrujo por ĉiu homo devas esti tiu regno en kiu li naskiĝis kaj konstante loĝas. Sed se pro mia elmigro aŭ pro ŝanĝigo de la politika landkarto mi havas la malfeliĉon ne loĝi plu en tiu regno, en kiu mi naskiĝis, aŭ se en mia regno ne ĉiuj regnanoj estas rigardataj kiel absolute egalrajtaj filoj de la patrujo kaj la vorto "patrujo" havas sencon gente-ŝovinisman, tiam mi kiom eble evitas tiun vorton kaj uzas anstataŭ ĝi la pli precizajn nomojn "hejma urbo","hejma provinco", "hejma regno" por la lokoj, en kiuj mi estas konstanta, fikshejma loĝanto, kaj "naskiĝa urbo","naskiĝa provinco", "naskiĝa regno" por la lokoj en kiuj mi naskiĝis." »
— Ludoviko Zamenhof, Leteroj de L.L. Zamenhof[1]
 
« Kie ajn vojoj de amikoj sin krucas, tie la tuta mondo ŝajnas dum horo kiel nia hejmlando. »
— Hermann Hesse, Demian Ĉapitro 7, paĝo 117[2]

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

  1. Eldonis S.A.T. 1948 paĝo 331
  2. el la Esperanta eldono de Mondial 2007 (tradukis Detlef Karthaus)