Silento estas stato de iu, kiu sin detenas de parolo, rido, bruo ks; stato de io, kie ne estas bruo.

Silento
Silento
Silento
Aliaj projektoj
Silento en Vikipedio
Silento en Komuneja kategorio
Silento en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Ĉiuj Profundaj aferoj, kaj emocioj de aferoj estas antaŭitaj kaj ĉeestataj de Silento. » « (angle) All Profound things, and emotions of things are preceded and attended by Silence. »
— Herman Melville
 
« En homa interrilato la tragedio komenciĝas, ne kiam estas miskompreno pri vortoj, sed kiam silento ne estas komprenata. » « (angle) In human intercourse the tragedy begins, not when there is misunderstanding about words, but when silence is not understood. »
— Henry David Thoreau
 
« Ĝustatempa silento havas pli da elokventeco ol parolo» « (angle) Well-timed silence hath more eloquence than speech. »
— Martin Farquhar Tupper
 
« Muziko kaj silento... forte kuniĝas, ĉar muziko estas farita kun silento, kaj silento estas plena de muziko. »
— Marcel Marceau
 
« Necesas, ke mi supreniru tre alte pro mia amo al vi, kaj sur la altaĵoj estas silento. » « (angle) It is necessary that I climb very high because of my love for you, and upon the heights there is silence. »
— James Branch Cabell
 
« Pli da bruo faras unu simpla krianta homo ol cent mil, kiuj silentas. » « (hispane) Hace más ruido un solo hombre gritando que cien mil que están callados. »
— José de San Martín
 
« Por poeto silento estas akceptebla respondoflata»
— Colette
 
« Pri tio, kion ni ne povas paroli, ni devas preterpasi silente. »
— Ludwig Wittgenstein
 
« Silento estas vorto en mia vortprovizo. » « (hispane) Silencio es palabra de mi vocabulario. »
— Alejo Carpentier

Martin Luther King, Jr. redakti

 
« Venas horo, kiam silento estas perfido. » « A time comes when silence is betrayal. »
— Martin Luther King, Jr."A Time to Break Silence," parolo el 1967.
 
« Niaj vivoj komencas finiĝi la tagon, kiam ni silentas pri gravaj aferoj. » « (angle) Our lives begin to end the day we become silent about things that matter. »
— Martin Luther King

Elias Canetti redakti

 
« Silento responde al demando estas kiel rebato de la bato per ŝildokiraso. Tio estas ekstrema formo de defendo, ĉe tio avantaĝoj kaj mankoj ĉi tie egaliĝas. La silentanto ne malfermiĝas, sed aspektas ĉe tio pli danĝera ol li efektive estas. En li oni suspektas pli ol li kaŝas. Li silentas, ĉar li havas kion kaŝi, des pli gravas tion el li eltiri. La obstina silento kondukas al peza pridemandado, al torturo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Silento supozigas ekzaktan scion de tiu, kio estas prisilentata. Ĉar ne eblas silenti ĉiam, necesas fari elekton inter tio, kion eblas diri kaj pri kio necesas silenti. La prisilentata estas la plej bone sciata. Ĝi estas pli ekzakta kaj valora. Danke al prisilentado ĝi ne nur konserviĝas, sed ankaŭ koncentriĝas. Multe silentanta homo en ajna kazo aspektas pli koncentrita. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Silentado izolas — la silentanto estas pli soleca ol la parolanto. Tiel al li estas aljuĝata la potenco de aparteneco. Li estas gardanto de trezoro kaj la trezoro estas en li. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La silentanto havas tiun avantaĝon, ke liajn eldirojn oni atendas. Ili estas konsiderataj gravaj. Ili estas mallongaj kaj apartigitaj, per tio proksimiĝante al la ordono… Pro tio la komandestroj, plenumante siajn funkciojn, silentas. Tiel formiĝas kutimo atendi de tiu, kiu silentas, se li ekparolos, la frazojn sonantajn kiel ordonoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Zamenhofa proverbaro redakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Paca silento, ke ne blovas eĉ vento»
— Zamenhofa proverbaro
 
« Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas»
— Zamenhofa proverbaro
 
« Parolo estas arĝento, oron similas silento. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Silento estas konsento. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ redakti