Lingvo

socia fenomeno; kapablo organizi kaj komuniki informojn per signoj, ekzemple vortoj aŭ gestoj, lernante, elektante aŭ adaptante konvencian lingvon al la aliaj lokutoroj por efika uzado

Lingvo sistemo de signoj, per kiu la homa sperto estas analizata kaj esprimata, diverse laŭ la homgrupoj, kaj kiu posedas du sistemojn de unuoj (morfemoj kaj fonemoj).

Lingvo
Lingvo
Lingvo
Aliaj projektoj
Lingvo en Vikipedio
Lingvo en Komunejo
Lingvo en Komuneja kategorio
Lingvo en Vikivortaro
Lingvo en Vikinovaĵoj

Citaĵoj

redakti
 
« Kie neniu lingvo povis konstrui ponton inter la homoj, ĉar ĉiu atendis, ke la propran lingvon parolu ankaŭ la alia, sed mem ne volis lerni ties lingvon, tie la najbaroj restis fremduloj. »
— Sabine DittrichtHeredantoj de silentado
 
« Por ke lingvo estu internacia, ne sufiĉas nomi ĝin tia. »
— Ludoviko Lazaro Zamenhof
 
« Kiu eksterlandajn lingvojn ne konas, de la propra nenion scias. » « Wer fremde Sprachen nicht kennt, weiß nichts von seiner eigenen. »
— Johann Wolfgang von Goethe
 
« La lingvo kaj la imperio ĉiam kunis. » « Siempre la lengua fue compañera del imperio. »
— Antonio de Nebrija, La Gramática Castellana [1492]
 
« Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo»
— Sankta Paŭlo, La unua epistolo al la Korintanoj 13:1 (Londona Biblio)
 
« La komunikado de popoloj estas tiel granda, ke oni nepre bezonas komunan lingvon. »
— Kartezio, Letero al abato Mersenne, la (20-a de novembro 1629)
 
« Milito okazas kiam lingvo fiaskas. »
— Margaret Atwood
 
« Ruza Toronta advokato profunde faris teknikegan argumenton antaŭ la Suprema Kortumo [de Kanado]. Ĝi dependis de tre fajna lego de la leĝa teksto kaj la letero de la leĝo. Subite la ĉefjuĝisto, Beverley McLachlan, klinis sin kaj demandis al la advokato ĉu lia argumento ankaŭ funkcias en la franca. Ĉar la leĝo estas la leĝo en ambaŭ lingvoj egale kaj elirejo el unu emas fermiĝi en la alia. Nur substanca argumento elteneblas. La advokato neniel sciis kion respondi. »
— John Ralston Saul, A Fair Country
 
« Deĉifri informojn en fremda lingvo povas esti tiel malfacile por lernantoj, kiel por interpretistoj estas kompreni kaj traduki la ŝercojn de Billy Crystal okaze de cerimonio por livero de Oscarpremio. »
— Vivian Magalhães, Cent lecionoj sen enuo, p. 83.

Elias Canetti

redakti
 
« [pri fingrumado] Sen ĝi ni neniam lernus formi, neniam — kudri kaj neniam — karesi. De ĝi komenciĝas la vera vivo de la mano. Sen observado de konfiguracioj, kiujn formas ĉe tio la fingroj kaj kiuj poiomete devis gravuriĝi en la serĉanto, ni eble neniam lernus marki la aĵojn per signoj, do ne akirus la lingvon»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La ordono estas pli aĝa ol la lingvo, alikaze ĝin ne komprenus la hundoj. Dresado de la bestoj konsistas ĝuste en tio, ke ili, sen koni la lingvon, lernu kompreni kion de ili volas la homo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ĉiu tute nekonata lingvo prezentas per si akustikan maskon, iĝinte komprenebla ĝi transformiĝas je la rekonebla, kaj baldaŭ je bone konata vizaĝo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Marshall McLuhan

redakti
 
« …nenio povis iĝi por la marksisma dialektiko pli detrua ol ideo ke lingva komunikilo determinas formon de socia evoluo ne malpli ol produktiloj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Por psikiatroj estis enigmo emo de infanoj-neŭrozuloj perdi neŭrozajn simptomojn dum parolado per telefono. Iuj balbutuloj, transirinte al eksterlanda lingvo, ĉesas balbuti. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Lingvo larĝigas kaj komplikigas homon, sed samtempe ĝi apartigas liajn kapablojn. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Ĉiu gepatra lingvo instruas al siaj parolantoj tute unikan manieron vidi la mondon, senti ĝin kaj agadi en tiu mondo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Sekva logika paŝo devus esti evidente jam ne traduko, sed forlaso de la lingvoj por komuna kosma konscio, grandparte simila eble al la kolektiva nekonscio, pri kiu revis [Henri] Bergson. Oni povas fari paralelon inter stato de “senpezeco”, promesanta al ni, laŭ biologoj, fizikan senmorton, kaj stato de muteco, kiu povus donaci al ni eternan kolektivan harmonion kaj pacon»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« El pluraj neantaŭvideblaj sekvoj de libroeldonado eble plej famas naskiĝo de naciismo. Politika unueciĝo de loĝantaroj surbaze de dialektaj kaj lingvaj grupoj estis neimagebla ĝis la eldonado transformis ĉiun popolan lingvon je ekstensia komunikilo. Tribo — larĝigita formo de familio, konsistanta el sangaj parencoj — eksplodas per eldonado kaj anstataŭiĝas per asocio de homoj, egale edukitaj esti individuoj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« En la epoko de fotado lingvo akiras grafikan aŭ ikonan karakteron, kies “signifo” estas preskaŭ neniel ligita al la semantika universo kaj ĝenerale ne apartenas al la litera respubliko»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Unuecon al la arablingva mondo povas doni nur la gazetaro. Naciismo estis nekonata al la okcidenta mondo ĝis la Renesanco, kiam Gutenberg ebligis ekvidi la gepatran lingvon en unuforma vesto. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« La tajpilo kunfandas verkadon kaj publikigadon, naskante tute novan rilaton al la skriba kaj tajpita vorto. Verkado per tajpilo ŝanĝis formojn de la lingvo kaj literaturo… »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Legante, ni aŭskultas sonregistraĵon de la skribita vorto; aŭskultante radion, ni produktas vidan akompanadon. Kial ni ne kapablas bildigi dum paroli per telefono? …Malsame ol la skriba kaj presita paĝo, la telefono postulas plenan partoprenon. Ĉiu skriba homo kun indigno traktas tian insistan postuladon de la tuta atento, ĉar li delonge alkutimiĝis al fragmenta atento. Analogie la skriba homo nur kun granda peno povas lerni paroli aliajn lingvojn, ĉar alproprigado de la lingvo postulas partoprenon de ĉiuj sensoj samtempe. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

José Ortega y Gasset

redakti
 
« …la ŝtato estiĝas kiam la homo strebas eliri el tiu natura socio, en kiu tenas lin sangaj ligoj. Parolante pri sango, ni parolas ankaŭ pri aliaj naturaj ligoj — ekzemple pri lingvo. Ekde komenco la ŝtato baziĝas sur miksado de sangoj kaj lingvoj. La ŝtato estas supero de ĉia natura unuiĝo. Ĝi estas mestizo kaj poligloto»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« La ŝtato unuavice estas laborplano kaj kunlabora programo. Ĝi kunigas homojn por komuna afero. La ŝtato estas ne unueco de lingvo aŭ sango, teritorio aŭ vivmaniero. Ĝi havas nenion materian, inercian, antaŭan kaj limigitan. Tio estas pura dinamismo — volo pri la komuna afero — kaj pro tio la ŝtata ideo havas neniujn naturajn limigojn. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« …ne sango kaj lingvo kreas nacian ŝtaton inverse, ĝi similigas sangoenhavon kaj artikulacion de la sonoj. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Ĉe la novaj popoloj bildo de la ŝtato perdis materiecon. Se tio estas programo de komuna afero, do ĝi esprimiĝas en pura dinamismo — en agado, en komuneco de la agoj. Pro tio efika forto de la ŝtato, politika subjekto iĝas ĉiu, kiu taŭgas al la afero kaj estas fidela je ĝi, dum sango, lingvo, geografia kaj socia apartenoj iĝas duarangaj. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Kornej Ĉukovskij

redakti
 
« Se niaj vortoj estus kreitaj surbaze de iu rekta principo, la infanaj paroloj ne ŝajnus al ni tiom amuzaj, ili nemalofte estas "pli ĝustaj" ol la gramatiko kaj “korektas” ĝin. » « Если бы наши слова были созданы по какому-нибудь одному прямолинейному принципу, детские речения не казались бы нам такими забавными, они нередко «вернее» грамматики и «поправляют» ее. »
— Kornej Ĉukovskij, De du ĝis kvin
 
« Kiam ni rimarkas ke la infano komencis ludi per iu nova aro da nocioj, ni povas sendube konkludi ke li iĝis plenforta mastro de tiuj nocioj; ludiloj por li povas iĝi nur tiuj ideoj, kiuj jam forte koordiniĝis inter si. » « Если бы наши слова были созданы по какому-нибудь одному прямолинейному принципу, детские речения не казались бы нам такими забавными, они нередко «вернее» грамматики и «поправляют» ее. »
— Kornej Ĉukovskij, De du ĝis kvin

Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin

redakti
 
« Pasio al francaj frazoj konsistigas komunan malsanon de krutogorskaj [de la urbo Krutogorsko] virinoj kaj junulinoj. Kolektiĝas junulinoj kaj la unua kondiĉo: “Nu, mesdames, ekde nuna tago ni eĉ ne unu vorton diros ruse”. Sed evidentiĝas, ke en eksterlandaj lingvoj ili konas nur du frazojn: permettez-moi de sortir kaj allez-vous en! Estas evidente ke ĉiujn nociojn, kiom ajn limigitaj ili estas, per tiuj du frazoj ne esprimi kaj la kompatindaj junulinoj denove estas kondamnitaj reveni al tiu dura rusa lingvo, en kiu eblas esprimi neniun fajnan senton. » « Страсть к французским фразам составляет общий недуг крутогорских дам и девиц. Соберутся девицы, и первое у них условие: «Ну, mesdames, с нынешнего дня мы ни слова не будем говорить по-русски». Но оказывается, что на иностранных языках им известны только две фразы: permettez-moi de sortir и allez-vous en! Очевидно, что всех понятий, как бы они ни были ограниченны, этими двумя фразами никак не выразишь, и бедные девицы вновь осуждены прибегнуть к этому дубовому русскому языку, на котором не выразишь никакого тонкого чувства. »
— Miĥail Saltikov-ŜĉedrinGuberniaj noticoj (1856—1857)
 
« Verĉjo libere parolis france kaj angle, sed iom konfuziĝis pri la rusa lingvo. Ŝin cetere frekventis rusa instruistino (ĉipa), kiu konatigis al ŝi koncizan gramatikon, koncizan sanktan historion kaj unuajn regulojn de aritmetiko. Sed [patrino] Sofia Miĥajlovna sentis, ke mankas io kaj fine komprenis ke mankas germanino. » « Верочка свободно говорила по-французски и по-английски, но несколько затруднялась с русским языком. К ней, впрочем, ходила русская учительница (дешевенькая), которая познакомила ее с краткой грамматикой, краткой священной историей и первыми правилами арифметики. Но Софья Михайловна чувствовала, что чего-то недостает, и наконец догадалась, что недостает немки. »
— Miĥail Saltikov-ŜĉedrinMalgravaĵoj de la vivo (1886-1887)

Vidu ankaŭ

redakti