Malamikeco

Malamikeco
Malamikeco
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Malamikeco en Vikipedio
Commons-logo.svg Malamikeco en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Malamikeco en Vikivortaro

Malamikeco estas stato, sentoj de malamiko, do persono, de kiu oni estas malamata, aŭ kiun oni malamas.

Erich FrommRedakti

 
« [pri la Renesanco] Reprezentantoj de la meza klaso estis konservativemaj; ili volis stabiligi la socion, ne subfosi ĝin; ĉiu el ili esperis prosperi kaj partopreni en komuna evoluo. Pro tio ilia malamikeco ne povis manifestiĝi malkaŝe, eĉ konscii ĝin ne eblis: ĝin necesis subpremi. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Lutero kaj Kalvino enkorpigis tiun totalan malamikecon. La afero konsistas ne nur en tio, ke ili mem — persone — apartenis al la plej grandaj hommalamantoj inter la ĉefaj historiaj personoj, almenaŭ inter la religiestroj. Oble pli gravas ke iliaj instruoj estis trasorbitaj je spirito de malamikeco kaj povis esti allogaj nur por la homoj, trafitaj de la sama streĉa subpremita malamikeco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri luteranismo kaj kalvinismo] Bildo de dio-despoto, kiu bezonas senliman potencon super la homoj, ilian obeemon, ilian humiliĝon — tio estas projekcio de propra enviemo kaj malamikeco de la meza klaso»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …la “devosento”, kiun ni vidas en la vivo de la nuntempa homo ekde la Reformacio ĝis niaj tagoj — same en la religia kaj laika raciigoj — estas forte markita je malamikeco rilate sin mem. La “konscienco” estas gardisto, starigita ĉe la homo de li mem. Ĝi igas lin agi laŭe al deziroj kaj celoj, kiujn li mem konsideras la siaj, dum efektive ili estas internigaĵoj de eksteraj sociaj postuloj. Ĝi pelas lin krude kaj kruele, malpermesante al li ĝojon kaj feliĉon, transformante lian vivon je elaĉeto de iu enigma peko»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La vera modesteco, la vera devosento rilate la homojn estas nekombineblaj kun malestimo kaj malamo rilate ilin; sed sinhumiligo kaj sinneanta “konscienco” estas nur unu el flankoj de malamikeco, la alia flanko estas malamo kaj malestimo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ni komencu de tio, ke ĉe plejparto de la infanoj estiĝas certa malamikeco kaj ribelemo: rezulto de iliaj konfliktoj kun ĉirkaŭa mondo, limiganta ilian ekspansiecon, ĉar ili — la malforta flanko — devas subiĝi. Unu el la ĉefaj taskoj de la eduka procezo konsistas en likvidado de tiu antagonisma reago. Metodoj ĉe tio estas malsamaj: de minacoj kaj punoj, timigantaj infanon, ĝis subaĉetoj kaj “klarigoj”, kiuj hezitigas lin kaj devigas rezigni je malamikeco. Unue la infano rezignas je esprimo de siaj sentoj, kaj fine — de la sentoj mem…
Tia reago baldaŭ malakriĝas; ne tro multe da tempo necesas por ke infano atingu “maturecon” de averaĝa plenkreskulo kaj perdu kapablon diferencigi dignan homon de aĉulo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La sociala unueco ene de la grupo, kunigita kun malamikeco rilate postrestintojn, estas ne sociala sento, sed simple larĝigita egoismo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Aliaj aŭtorojRedakti

 
« Malamikeco de la regantoj rilate la postvivintojn havas universalan karakteron. La regantoj opinias, ke postvivi devas nur ili, la postvivado estas ilia riĉaĵo, ilia netaksebla posedaĵo. Se iu aroge permesis al si postvivi en danĝera situacio, speciale kie multaj pereis, tiu ŝoviĝis en ne sia afero kaj ili malamas lin tutanime. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Vidu ankaŭRedakti