Kritiko
Aliaj projektoj
Kritiko en Vikipedio
Kritiko en Komuneja kategorio
Kritiko en Vikivortaro

Kritiko estas senpartia juĝo pri literatura aŭ arta verko; scienca ekzameno, celanta difini la aŭtentecon, verecon de io; elmontro de la malbonaĵoj de persono aŭ afero.

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Antaŭ ol kritiki iun, iru mejlon en ties ŝuoj. Tiel, kiam vi kritikos tiun homon, vi estos mejlon for kaj havos ties ŝuojn. » « Before you criticize someone, you should walk a mile in their shoes. That way when you criticize them, you are a mile away from them and you have their shoes. »
— Jack Handy
 
« Homoj petas kritikon, sed ili nur volas laŭdon» « People ask for criticism, but they only want praise. »
— William Somerset Maugham, Of Human Bondage 1915 Ch 50)
 
« La ĉefa celo de edukado en la lernejoj estu krei virojn kaj virinojn, kiuj kapablas fari novajn aferojn, ne simple ripeti tion, kion faris aliaj generacioj; viroj kaj virinoj kiuj estu kreivaj, inventemaj kaj eltrovemaj, kiuj povas esti kritikaj kaj kontroli, kaj ne akcepti, ĉion al ili ofertitaj. »
— Jean Piaget
 
« Malamaj ideoj ne rajtas kaŝi sin de kritiko malantaŭ la homa ŝildo de la sentoj de siaj kredantoj. » « (angle) Odious ideas are not entitled to hide from criticism behind the human shield of their believers' feelings. »
— Richard Stallman
 
« Ĉiu malkuraĝulo povas sidi en sia hejmo kaj kritiki piloton, kiu flugas en nebulan monton. Sed mi multege preferus, morti sur montflanko ol en lito» « (angle) Any coward can sit in his home and criticize a pilot for flying into a mountain in fog. But I would rather, by far, die on a mountainside than in bed. »
— Charles Lindbergh
 
« La tempo estas la sola senambicia kritikanto. » « (angle) Time is the only critic without ambition. »
— John Steinbeck
 
« Mia kritiko al la proceduro de [Hegel] estas, ke kiam en sia diskuto li alvenas al kontraŭdiro, li interpretas ĝin kiel krizo en la universo» « (angle) My criticism of [Hegel's] procedure is that when in his discussion he arrives at a contradiction, he construes it as a crisis in the universe. »
— Alfred North Whitehead
 
« La plej bona ideo estas vundita de senkritika akcepto kaj prosperas kun kritika ekzameno»
— George Polya
 
« La plej multaj kritikistoj estos memoritaj pro tio, kion ili ne komprenis»
— George A. Moore

Andrej Movĉan redakti

 
« [pri kritiko de Rusio fare de liberaloj] Kiu necesas esti por havi deziron vidi Rusion aro da mizeraj stultuloj? Kio devas esti en animo de homo, kun plezuro superŝutanta per insultoj homojn kaj landon (sendepende de ĝia nomo), eĉ se li en tiu lando ne loĝas? Kiel mizereco ĉirkaŭ vi (aŭ lime de vi) helpos al vi esti pli bona? » « [о критике России либералами] Кем надо быть, чтобы иметь желание видеть Россию сборищем нищих придурков? Что должно быть в душе человека, с упоением осыпающего бранью людей и страну (вне зависимости от ее названия), даже если он в этой стране не живет? Как убогость вокруг себя (или на границе с тобой) поможет тебе быть лучше? »
— Andrej Movĉan, Aniĝo en EU? [la 1-a de februaro 2017]
 
« Homoj en Rusio estas ne malpli, nek pli bonaj ol en aliaj landoj — ili meritas estimon kaj kritikon, same kiel ĉiuj. » « Люди в России ничем не хуже и не лучше людей в других странах — они заслуживают уважения и критики, как и все. »
— Andrej Movĉan, Aniĝo en EU? [la 1-a de februaro 2017]
 
« Timi estimon (aŭ konfuzi ĝin kun timo), same kiel timi kritikon (aŭ konfuzi ĝin kun agreso) estas signo de granda psika traŭmo. » « Бояться уважения (или путать его со страхом), как и бояться критики (или путать ее с агрессией) — признак большой психической проблемы. »
— Andrej Movĉan, Aniĝo en EU? [la 1-a de februaro 2017]
 
« ...liberalala alo estas ne malpli maltolerema al kritiko kaj malsameco de opinioj ol la “patriotisma”... eĉ la plej koleraj “patriotoj” preskaŭ neniam akuzis min pri “vendiĝo”, “laboro por usonaĉoj” aŭ provo serĉi profiton. Ŝajnas ke ili eĉ estas pli sobraj ol radikalaj liberaluloj, kiuj laŭ nivelo de krudeco kaj maltoleremo, laŭ enradikiĝo de grupa konscio eĉ povas konkuri kun siaj ideologiaj rivaloj. » « ...либеральное крыло не менее нетерпимо к критике или разности взглядов, чем «патриотическое»... даже самые злобные «патриоты» почти никогда не обвиняли меня в «продажности», «работе на пиндосов» или попытке искать выгоду. Кажется, у них даже больше трезвости, чем у радикальных либералов, которые по уровню хамства и нетерпимости, по укорененности группового сознания вполне могут побороться со своими идеологическими соперниками. »
— Andrej Movĉan, Frenezo de indigno [la 11-a de majo 2015]
 
« ...kritiko por kritiko, postulado de la ideala ĉi tie kaj tuj, strebo vidi nur malbonan kaj eĉ malĝoji se io estas bone, iĝis elementoj de liberala vidpunkto en Rusio. » « ...критика рад критики, требование идеального здесь и сейчас, стремление видеть только плохое и даже расстраиваться, если что-то хорошо, стали составляющими либерального взгляда в России. »
— Andrej Movĉan, Trafikreguloj de Kamboĝo [la 24-a de februaro 2014]

Zamenhofa proverbaro redakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Falinton ĉiu atakas. »
— Zamenhofa proverbaro