Otto von Bismarck

prusa konservativa politikisto kaj ŝtatestro

Otto Eduard Leopold von BISMARCK, grafo de Bismarck-Schönhausen, duko de Lauenburg, princo de Bismarck (naskiĝis la 1-an de aprilo 1815 en Schönhausen ĉe Magdeburgo - mortis la 30-an de julio 1898 en Friedrichsruh ĉe Hamburgo), nomata "la Fera Kanceliero", estis prusa politikisto, kaj unuiganto de Germanio.

Otto von Bismarck
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti
 
« Oni pleje mensogas antaŭ elekto, dum milito, kaj post ĉasado» « Es wird niemals so viel gelogen wie vor der Wahl, während des Krieges und nach der Jagd. »
 
« Ju malpli la homoj scias pri kiel oni faras kolbasojn kaj leĝojn, des pli bone ili dormas. » « Je weniger die Leute davon wissen, wie Würste und Gesetze gemacht werden, desto besser schlafen sie. »
 
« Iom da amikeco valoras pli ol la admiro de la tuta mondo. » « Ein bißchen Freundschaft ist mir mehr wert als die Bewunderung der ganzen Welt. »
 
« Ni ne faru la eraron kun aliopiniuloj, ke ni dubu pri ilia komprenkapablo aŭ ilia bonvolo. » « Verfallen wir nicht in den Fehler, bei jedem Andersmeinenden entweder an seinem Verstand oder an seinem guten Willen zu zweifeln. »
 
« Kiam oni diras ke oni principe aprobas iun aferon, tio signifas ke oni ne havas la plej etan intencon realigi ĝin. » « Wenn man sagt, daß man einer Sache grundsätzlich zustimmt, so bedeutet es, daß man nicht die geringste Absicht hat, sie in der Praxis durchzuführen. »
 
« La libereco estas lukso kiun ne ĉiu povas permesi al si. » « Die Freiheit ist ein Luxus, den sich nicht jedermann gestatten kann. »
 
« Ju pli fortaj ni estas, des pli malverŝajne estas la milito» « Je stärker wir sind, desto unwahrscheinlicher ist der Krieg. »
 
« La politiko ne estas scienco, kiel multaj de la sinjoroj profesoroj emas imagi; ĝi estas arto» « Die Politik ist keine Wissenschaft, wie viele der Herren Professoren sich einbilden, sondern eine Kunst. »
 
« Kiam ie ajn oni konkludas inter du potencoj la plej sendanĝer-aspektan konvencion, oni devas tuj demandi sin, kiun oni volas atenci. » « Wenn irgendwo zwischen zwei Mächten ein noch so harmlos aussehender Pakt geschlossen wird, muß man sich sofort fragen, wer hier umgebracht werden soll. »
 
« Revoluciojn preparas geniuloj, faras fanatikuloj, kaj ĝiajn fruktojn konsumas aĉuloj. »
 
« [pri Napoleono la 3-a] Lia intelekto estas supertaksata pro lia sentimentaleco»
— Otto von Bismarck [la 1850-aj jaroj]
 
« Eĉ reĝo ne havas rajton subigi interesojn de la ŝtato al personaj simpatioj kaj antipatioj»
— Otto von Bismarck [la 2-an de majo 1857]
 
« Politiko estas arto de ebleco, scienco pri relativeco»
— Otto von Bismarck [la 29-a de septembro 1851]
 
« Ve al tiu ŝtata aganto, kiu ne zorgos anticipe trovi tian pravigon por milito, kiu ankaŭ post la milito plu havos signifon»
— Otto von Bismarck
 
« [pri Balkanio] Oni devas klare komprenigi al tiuj ŝafoŝtelantoj, ke la eŭropaj registaroj ne havas kialojn dorloti iliajn aspirojn kaj atenti iliajn internajn luktojn. »
— Otto von Bismarck
 
« Kiam vi volu trompi la mondon, diru la veron»
— Otto von Bismarck
 
« Ĉiu, kiu iam rigardis la vitrajn okulojn de mortanta soldato sur la batalkampo, forte pensos antaŭ ol komenci militon»
— Otto von Bismarck

Pri la aŭtoro

redakti

Henry Kissinger

redakti
 
« [pri Otto von Bismarck] Li ankaŭ estis la unua gvidanto, kiu enkondukis universalan voĉdonrajton por viroj, kune kun sistemo de sociala asekuro, kiu ne havis similaĵojn en la mondo dum sekvaj 60 jaroj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Agoj de Otto von Bismarck estis same neatenditaj kiel lia personeco mem. La homo de “sango kaj fero” verkis prozon ege simplan kaj belan, ŝatis poezion kaj plenigis en sia taglibro tutajn paĝojn el George Byron»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Je la persono de Otto von Bismarck la Habsburgoj alfrontis la saman defion, kiun prezentis al ili Armand Jean du Plessis de Richelieupolitikon foran de iu ajn sistemo de valoroj krom la gloro de sia propra ŝtato. Kaj ĝuste same kiel tio estis kun Richelieu, la Habsburgoj ne sciis kiel trakti tion kaj eĉ kiel kompreni naturon de tia politiko. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sistemo de Klemens von Metternich spegulis koncepton de la 18-a jarcento, kiam la universo estis traktata kiel grandega horloĝa mekanismo kun elementoj ideale alĝustigitaj unu al alia tiel ke kolapso de unu signifis misfunkciadon ankaŭ de ĉiuj aliaj. Otto von Bismarck reprezentis novan eraon en scienco kaj politiko. Li traktis la universon ne kiel mekanikan ekvilibron, sed en ĝia moderna versio – kiel konsistantan el eroj, troviĝantaj en senĉesa movado kaj reciproka influado, kio kreas por ni realon. Lia plej ŝatata filozofo-biologia doktrino estas la evolua teorio de Darwin, bazita sur principo de postvivado de plej bone adaptitaj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Pro majstra kompreno de nuancoj en dispozicio de la fortoj kaj ilia distribuo, kiun havis Otto von Bismarck, li povis dum sia tuta vivo anstataŭigi filozofiajn limigojn, kaŭzatajn de la sistemo de Klemens von Metternich, per politiko de sinlimigo. Sed pro tio, ke tiuj ĉi nuancoj estis ne tiom evidentaj por sukcedintoj kaj imitantoj de Bismarck, laŭlitera sekvado al principoj de reala politiko kondukis ilin al troa dependeco de milita forto, kaj de tie iris rekta vojo al armilkonkuro kaj du mondmilitoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kvankam en la internaj aferoj li estis ege konservativisma, Otto von Bismarck vidis neniujn obstaklojn por ŝoviĝo de la prusa interna politiko maldekstren, se tio kongruis al celoj de la ekstera politiko. Ĉar la interna politiko ankaŭ estis instrumento de lia reala politiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Efektive la plej grava dokumento rilata al la Krimea milito, estis depeŝo de Otto von Bismarck kun analizo de situacio post la fino de la milito en 1856. Rimarkindas ke tiu ĉi depeŝo montris ekstreman fleksecon de diplomatia metodo kaj mankon de konsciencriproĉoj ĉe serĉado de iuj ajn eblecoj. Germana historiografio donis al la depeŝo de Bismarck trafan nomon: “Prachtbericht” aŭ “ekzemplodona raporto”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Otto von Bismarck] Sendube li agis same modere rilate la finon de siaj militoj, kiel senkompate li tiujn militojn estis komencanta. Tuj post kiam Germanio akiris limojn, kiujn li konsideris vive gravaj por ĝia sekureco, Bismarck komencis singardan kaj stabiligan eksteran politikon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Post anekco de Alzaco-Loreno malamikeca rilato al Francio iĝis “natura manko de nia karaktero”, kontraŭ kio tiom persiste avertis Otto von Bismarck. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Malkapablo de la “fera kanceliero” enradikigi sian politikon forme de iuj institucioj devigis Germanion turniĝi kiel sciuro en rado de diplomatio, de kio ĝi sukcesis liberiĝi nur komencinte armilkonkuron kaj poste uzinte militon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Otto von Bismarck, soleca persono dum sia vivo, estis eĉ malpli komprenita post foriro de sur scenejo, akirinte mitajn konturojn. Liaj sampatrujanoj memoris pri tri militoj, garantiintaj la unuigon de Germanio, sed forgesis pri malfacilegaj preparaj operacioj, kiuj ebligis tiujn ĉi militojn, kaj pri tiu modereco, kiu necesis por profiti iliajn fruktojn. Ili vidis manifestiĝojn de forto, sed malsukcesis penetri profundan analizon, sur kiu tiuj ĉi fortoj baziĝis. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La kanceliero staris al imperiestro kaj Reichstag pli proksime ol ili ambaŭ unu al la alia. Pro tio en certaj limoj Otto von Bismarck povis kvereligi inter si germanajn internajn instituciojn same kiel li faris tion kun eksterlandaj ŝtatoj, realigante sian eksteran politikon. Neniu el posteuloj de Bismarck posedis por tio lertecon, nek kuraĝon. Rezulto de tio iĝis naciismo, kiu estante ne ekvilibrigita de demokratio, transformiĝis je ŝovinismo, dum senigita je ĉia respondeco demokratio iĝis senfrukta. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ambaŭ revoluciuloj, kiuj staris ĉe lulilo de la nuntempa sistemo de la eŭropaj ŝtatoj, enkorpigis plurajn el la dilemoj de la nuntempa periodo. Napoleono la 3-a, pasiva revoluciulo, simbolis tendencon de adaptiĝo de politiko al publika opinio. Otto von Bismarck, revoluciulo-konservativisto, spegulis tendencon de identigado de politiko kun analizo de distribuado. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [en 1862 Otto von Bismarck sugestis al Aŭstrio transloki centron el Vieno al Budapeŝto] Tamen, malgajninte lukton pri dominado en Germanio, Aŭstrio estis devigita sekvi la sugeston de Otto von Bismarck. Budapeŝto iĝis egala kaj foje gvidanta partnero en la novformita dueca Aŭstro-Hungara monarĥio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Germanio vidis neniujn naciajn interesojn en Balkanio. Sed ĝi montris egan interesiĝon pri konservado de la Aŭstro-Hungaria imperio. Ĉar oni opiniis ke kolapso de tiu ĉi dueca monarĥio kaŝis en si riskon de detruo de la tuta germana politiko de Otto von Bismarck. Germanlingvaj katolikoj de la imperio ekdezirus tiam aliĝi al Germanio, kio endanĝerigus dominadon de la protestanta Prusio por kiu Bismarck tiom pene luktis. Kaj la disfalo de la Aŭstria imperio senigus Germanion je ĝia sola fidinda aliancano. Aliflanke kvankam Bismarck deziris konservi Aŭstrion, li havis eĉ ne etan deziron defii Rusion. Tiun kaprompilon li dum kelkaj jardekoj lerte ŝovis en foran angulon, sed malsukcesis solvi ĝin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Otto von Bismarck foje diris ke kiam kunsidas kvin ludantoj, oni prefere ludu ĉe la flanko de tri. Sed post kiam el kvinopo de la potencoj – Anglio, Francio, Rusio, Aŭstrio kaj Germanio – Francio iĝis malamika lando, Britio estis nealirebla pro sia politiko de “brila izolado”, aperis ambigueco en pozicio de Rusio pro ĝia konflikto kun Aŭstrio. En tiu situacio Germanio bezonis aliancanon same kun Rusio kaj kun Aŭstrio por formi triopon… Tiel rilatoj inter Germanio kaj Rusio iĝis ŝlosilo al la eŭropa paco»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Otto von Bismarck kaj Benjamin Disraeli] Ambaŭ ili iĝis subtenantoj de Realpolitik kaj ne toleris tion, kion ili nomis “morala ĵargono”. Religiaj kromtonoj de Gladstone (homo, kiun malestimis ambaŭ kaj Disraeli kaj Bismarck), estis konsiderataj de ili kompleta stultaĵo. Nek Bismarck, nek Disraeli sentis eĉ etan kompaton al la balkanaj slavoj, kiujn ili konsideris ĉiamaj incitemaj tumultuloj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
«  Disraeli estis la sola ŝtata aganto, kiu iam sukcesis superi Otto von Bismarck. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En 1882, en la duan jaron post formiĝo de la dua “Unio de tri imperiestroj”, Otto von Bismarck metis siajn retojn eĉ pli vaste, konvinkinte Italion transformi la Duoblan Union inter Aŭstrio kaj Germanio je la Triopa Unio, inkludinta Italion. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri rilato de Otto von Bismarck al William Ewart Gladstone] Por Otto von Bismarck tiaj vidpunktoj estis ege malamindaj. Ne mirindas ke tiuj du titanaj figuroj tutkore malamegis unu la alian. Rilato de Bismarck al Gladstone memorigis rilaton de Theodore Roosevelt al Woodrow Wilson: li konsideris la grandan viktorianon parte fripono, parte pura problemo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Pozicio de William Ewart Gladstone pri sia malamiko estis oble pli rekta, ekzemple kiam li nomis Otto von Bismarck “enkorpigo de malbono”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Bedaŭrinde post foriro de Otto von Bismarck sindeteno estis kvalito, kiu plej multe mankis al Germanio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kialo pro kiu germanaj ŝtataj agantoj estis obseditaj je ideo de kruda forto, estis tio ke Germanio, malsame ol aliaj naciaj ŝtatoj, ne havis integran filozofian bazon… Strikte dirite, Germanio de Otto von Bismarck tute ne estis efektivigo de revoj pri kreado de nacia ŝtato, ĉar li intence ekskludis el ĝi la aŭstriajn ĝermanojn… Manko de intelektaj radikoj estis la ĉefa kialo de necelkonscieco de la germana ekstera politiko. Memoro pri tio ke Germanio dum longa tempo servis kiel ĉefa militejo de Eŭropo estigis ĉe la germana popolo profunde enradikiĝintan senton de manko de sekureco. Kvankam la imperio de Bismarck estis nun la plej pova ŝtatego en la kontinento, al la germanaj gvidantoj ĉiam ŝajnis ke ilin atendas iu malklara minaco, kion atestas ilia obsedo je konstanta batalpreteco, ŝarĝita je militema retoriko. Germanaj militaj strategoj ĉiam eliris el neceso sin defendi kontraŭ kombino de ĉiuj najbaroj de Germanio samtempe. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sub influo de emocioj de momento kaj pro kompleta manko de kompreno de psikologio de la aliaj, la germanaj gvidantoj post Otto von Bismarck] kombinis furiozon kun maldecidemo, metante la landon unue je izolado, kaj poste je la milito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …la Versajla traktato estis nomita tiel, ĉar ĝi estis subskribita en la Spegula halo de la Versajla palaco. Le elekto de la loko mem ŝajne aludis al nenecesa humiligo. Antaŭ 50 jaroj Otto von Bismarck sentakte elektis tiun ĉi lokon por proklami unuigon de Germanio. Nun la venkintoj respondis per ofendo al la ofendo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Stalin, granda ideologo, efektive ne metis sian ideologion je la servo al reala politiko. Armand Jean du Plessis de Richelieu aŭ Otto von Bismarck havus neniujn problemojn pri kompreno de lia strategio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Otto von Bismarck foje diris ke unuigo de Germanio neniam okazos per intertraktoj, sed sole per “sango kaj fero”, kio precize kongruis kun la vidpunkto de Hanojo pri la vjetnama unueco. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En la 19-a jarcento ekzistis du modeloj de sistemo de povekvilibro: brita modelo kies ekzemplo estis aliro de Lord Palmerston kaj Benjamin Disraeli, kaj la Bismarck-modelo. La brita aliro konsistis en atendi ĝis aperos rekta minaco al la ekzistanta povekvilibro antaŭ ol sin engaĝi en la afero, tiukaze preskaŭ ĉiam helpante al malpli forta flanko. Aliro de Bismarck konsistis je serĉado de rimedoj por preventi aperon de problemoj per starigado de proksimaj rilatoj kun maksimuma nombro de la flankoj, kreado de interkruciĝantaj sistemoj de unioj kaj uzado de aperanta sekve de tio influo por detenado de pretendoj de la konkurantoj. Kiom ajn strange tio aspektu konsiderante usonan sperton de rilatoj kun Germanio dum la du mondmilitoj, la Bismarck-stilo de traktado de povekvilibro eble plej kongruas al la tradicia usona aliro al internaciaj aferoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kun kresko de relativa rolo kaj povo de Germanio kaj restariĝo de Rusio, renaskiĝos la tento de la rusio-germana interproksimiĝo, bazita sur la Bismarck-tradicio ke ambaŭ landoj prosperis kiam ili estis proksimaj kaj spertis malfacilaĵojn kiam ili konfliktis»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Vidu ankaŭ

redakti