« Ekzemple mi deziras tute arbitre ekpensi iun ciferon; tio tamen ne eblas. Cifero kiu venas al mia menso, unuflanke kaj neeviteble estas kaŭzita de miaj pensoj, kiuj eble estas ege malproksimaj de mia intenco. »
« Pensado sen celaj imagoj danke al influo de nia propra spirita vivo tute ne ekzistas; mi ne scias eĉ tion, ĉe kiaj statoj de psika malekvilibro ĝi estas tute imagebla. »
« Kiam mi igas la pacienton forĵeti ĉiujn pensojn kaj rakonti al mi kio venas al lia kapo, mi supozas ke li ne povas forpeli de si imagojn pri la celo de la terapio kaj mi konsideras min rajta konkludi el tio, ke ĉio naiva kaj hazarda kion li sciigas al mi, havas ligon al lia malsana stato. »
« Observoj montras ke tage la vojo, kondukanta de subkonscio al konscio, estas fermita por pensoj, kiuj sin kaŝas malantaŭ la sonĝo pro cenzuro de rezistado. Nokte ili kreas la vojon al konscio. »
« Ĉe la bestoj haveblas seninterrompaj ĉenoj de refleksaj reagoj, kiuj komenciĝas de stimulo, ekzemple de malsato, kaj kaŭzas pli aŭ malpli strikte difinitan konduton, ebligantan seniĝi je tiu streĉiĝo, kaŭzita de la stimulo. Ĉe la homo tiuj ĉenoj estas rompitaj. Stimuloj ĉeestas, sed vojoj de ilia kontentigado estas “malfermaj”, do la homo devas elekti inter diversaj agoj; li komencas pensi. »
« Rompo de malpermeso, la origina peko, en pozitiva homasenco estas la unua ago de elekto, ago de libereco, do la unua homa ago ĝenerale. Laŭ mito formale la peko konsistis en tio, ke la homo enkmanĝis de la arbo de la sciado. Do la ago de malsubiĝo, ago de libereco estas rekte ligata al komenco de la homa pensado. »
« Granda nombro de problemoj, je la unua rigardo nesolveblaj, tuj malaperas post kiam ni kuraĝas rezigni je imago, ke la homoj ĉiam konscias motivojn de siaj agoj, pensoj kaj sentoj; efektive iliaj veraj motivoj ne nepre estas tiaj kiaj al ili ŝajnas. »
« Fakte la tuta nuntempa pensado — de protestantismo ĝis la filozofio de Kant — estas anstataŭigado de ekstera potenco per la potenco internigita. Leviĝinta meza klaso atingis unu politikanvenkon post alia, kaj la ekstera potenco estis perdanta sian prestiĝon, sed ĝian lokon estis okupanta persona konscienco. Tiu anstataŭigo al multaj ŝajnis venko de libereco. »
« Demandu ordinaran leganton de ĵurnalo, kion li pensas pri iu politika problemo, kaj li prezentos al vi kiel “propran” opinion pli aŭ malpli ĝustan rerakonton de la legita; sed ĉe tio — kio estas sola por li grava afero — li kredas, kvazaŭ ĉio dirita de li estas rezulto de lia propra pensado. »
« Sed rajto esprimi siajn pensojn havas sencon nur en tiu kazo, se ni kapablas havi proprajn pensojn; libereco de la ekstera potenco iĝas firma posedaĵo nur en tiu kazo, se internaj psikologiaj kondiĉoj ebligas al ni firmigi nian individuecon. »
« En nia socio la emocioj estas ĝenerale subpremitaj. Mankas ajna dubo, ke krea pensado — same kiel ĉiu alia kreado — estas nedisigeble ligitaj al la emocio. Tamen en niaj tagoj idealo konsistas ĝuste en vivi kaj pensi sen la emocioj. “Emocieco” iĝis sinonimo de malekvilibro aŭ mensa malsano. Akceptinte tiun ĉi normon, individuo grave malfortigis sin: lia pensado iĝis magra kaj plata. Samtempe, ĉar la emociojn ne eblas subpremi komplete, ili ekzistas en plena malkonekto kun la intelekta flanko de la persono; rezulto estas ĉipa sentimentaleco, per kiu oni nutras milionojn da sento-sopirantaj konsumantoj je kino kaj popularaj kantoj. »
« Ekzistas aĉa superstiĉo, ke homo atingas konon de realo, lernante laŭeble pli da faktoj. En la kapojn de la lernantoj estas enigataj centoj da disaj, ne interligitaj faktoj; ilia tuta tempo kaj tuta energio estas malŝparataj por parkerado de tiu ĉi amaso da faktoj dum por pensado jam haveblas nek tempo, nek fortoj. »
« …ĉia vero estas konsiderata relativa. Vero estas rigardata kiel metafizika nocio; se iu diras, ke li deziras trovi la veron, do “progresemaj” pensantoj de nia jarcento konsideras lin postrestinta. Oni asertas, ke vero estas io tute subjektiva, preskaŭ afero de la gusto; ke scienca pensado devas esti apartigita de la subjektivaj faktoroj; ke ĝia tasko konsistas en esplorado de la mondo senpartie kaj sen interesiĝo; ke sciencisto devas aliri la faktojn kun sterilaj manoj kiel kirurgo al la paciento ktp. Tiu relativismo, kiu ofte sin prezentas sub la nomo de empiriismo aŭ pozitivismo kaj referencas al neceso de preciza uzado de la vortoj, kaŭzas tion, ke la pensado perdas sian ĉefan stimulon — interesiĝon de la pensanto; la sciencisto transformiĝas je maŝino por registrado de la “faktoj”. »
« …plejparto de problemoj de la privata kaj sociavivo estas tre simplaj, tiom simplaj, ke kompreni ilin povus fakte ĉiu. Oni bildigas ilin — kaj ofte intence — tiom komplikaj por montri, ke orientiĝi en ili povas nur “fakulo”, kaj eĉ li nur en sia mallarĝa fako; kaj tio senigas la homojn je kuraĝo kaj deziro pensi memstare, subfosas ilian kredon je sia kapablo mediti pri aktualaj problemoj. La individuo sentas sin senespere droninta en ĥaosa amaso da faktoj kaj kun kortuŝa pacienco atendas, ke “fakuloj” decidu kion li faru.
Rezulto de tia influo estas ambigua: unuflanke cinikismo kaj skeptikismo rilate ĉion, kio estas skribata kaj dirata, aliflanke — infaneca fido al ĉio, kio estos dirita kun sufiĉa aplombo. »
« Alia faktoro, paralizanta kapablon al la kritika pensado, iĝas detruado de tuteca bildo de la mondo. La faktoj perdas tiun specifan econ, kiun ili havus, estante elementoj de ĝenerala bildo, kaj akiras abstraktan, kvantan karakteron; ĉiu fakto transformiĝas je unu plia fakto, ĉe tio grava ŝajnas nur tio, ĉu ni konas ilin pli aŭ malpli. »
« Efektive ni scias kiel kaj kio okazas, sed ni ne scias por kio kaj kial. Ni havas multe da homoj kun bonaj kaj altaj intelektaj kapabloj, sed niaj testoj de intelekto difinas kapablon memorfiksi kaj rapide decidi, sed tute ne pensi. »
« [pri la nuntempa demokratio] Tio estas la vera fremdiĝinta esprimo de la volo de la civitano. Li ion faras, fordonante sian voĉon, kaj restas en iluzio kvazaŭ li estas kreanto de tiuj decidoj kiujn li aprobas kaj kvazaŭ tiuj ĉi decidoj estus liaj propraj. Sed efektive ili plejparte estas difinataj de la fortoj, elirantaj trans la limoj de liaj scioj kaj eblecoj de kontrolo. Ne mirindas ke tia situacio naskas ĉe la ordinara civitano profundan senton de senpoveco en la politikaj aferoj (kvankam ĝi estas ne nepre konsciata) kaj ke sekve lia politika sagaco ĉiam pli malfortiĝas. Ĉar se veras ke necesas pensi antaŭ ol agi, do same veras ankaŭ ke se mankas ebleco agi, do ankaŭ la pensado magriĝas; alivorte se la homo ne povas efike agi, li ne povas ankaŭ produktive pensi. »
«Amasa pensado estas la pensado de tiuj, kiuj por ĉiu demando jam havas respondon, kio estas facile kaj tute kontentigas. Inverse, neordinareco evitas juĝi sen antaŭa intelekta penado kaj konsideras dignan je si nur tion, kio ankoraŭ estas neatingebla kaj postulas plian pensoflugon. »
« Sufiĉas nur malfermi teozofian libron por sufokiĝi je konscio, ke ĉio jam estas klarigita kaj ke la “spiritascienco” lasis tute neniujn enigmojn. Fakte tia pensado estas same negativa kiel la pensado materiisma. La sola diferenco estas ke materiismo limigas ĉion al la komprenebla por ni fiziologio, dum teozofio limigas ĉion al nocioj de la hindametafiziko. »
« Funkcia celo de la senso estas konkludi ke io ekzistas, pensado diras al ni kion signigfas tiu io, sento — kia estas ĝia valoro kaj intuicio supozas de kie ĝi aperis kaj kien sekvas. »
« Sin apogante sur sperton, mi nomis la ĉefaj psikologiaj funkcioj: …pensadon, senton, senson kaj intuicion… Do mi distingas la pensan, sentan, sensan kaj intuician tipojn. Ĉiuj el tiuj tipoj krome povas esti introverta aŭ ekstraverta… »
« [pri fonto de la prahistoria kredo je la spiritoj] La spiritoj estas nenio alia ol kion ni simple nomas la pensoj. La “pensoj” de la prahistoriahomo, propre dirite, enkorpiĝas je imagoj, realeco de kiuj tiom grandas, ke li mem konstante miksas psikan realon kun la realo ekstera. »
«Schiller sentas kontraŭecon inter ambaŭ mekanismoj, kiuj liakaze estas la sensado kaj pensado, aŭ kiel li diras, “materio kaj formo” aŭ la “pasiva” kaj la “agema” substancoj (afekciado kaj aktiva pensado) [do inter la afekciado kaj aktiva pensado, kiu estas kontraŭo al la supre menciita reakcia pensado] kiel ion nerepacigeblan. “Distanco inter la sensado kaj pensado estas senfina kaj sendube per nenio povas esti plenigita”. “Tiuj du statoj estas kontraŭaj unu al alia kaj neniam povas unuiĝi”. »
« …tiom profunde radikanta afekcia vivo de la ekstravertulo estas pli facile diferencigebla kaj hejmigebla ol nekonsciapensado kaj fantaziasento, kiu kapablas havi danĝeran influon sur lian individuon. Nome pro tio tia homo ĉiam strebas vivi laŭeble pli aferece kaj emocie zorgi laŭeble malpli por ne rekonsciiĝi, ne ekkonscii siajn malbonajn pensojn kaj sentojn. »
« Kiu observas la ekstravertulon kaj juĝas pri li, tiu povas konfuzi rivelatajn de li sentadon kaj pensadon kun maldika kovrilo, nur iomere kovranta privatan intencon, malvarman kaj pripensitan. Kaj al tiu, kiu klopodas kompreni la introvertulon, facile povas veni penso, ke en li forta pasio kun peno estas bridata per videbla pensado. »