« La “sana” longviveco enkorpiĝas en la imago de la patriarko, rigardanta plurajn generaciojn de siaj posteuloj. La patriarko estas unu, ne eblas ekpensi pri alia patriarko apud li. De li kvazaŭ komenciĝas nova gento. Ĉar ĉirkaŭ li estas multege da nepoj kaj pranepoj, lin ne damaĝos se iu el la filojmortos pli frue ol li: tio nur aldonos al li estimon, montrinte ke la vivo en li estas pli obstina ol en ili. »