Triopa Entento

alianco antaŭ kaj dum la Unua Mondmilito inter Britio, Francio kaj Rusio
(Alidirektita el Antanto)

Triopa Entento estis alianco establita en 1908 inter Francio, Britio kaj poste la Rusio.

Triopa Entento
Triopa Entento
Triopa Entento
Aliaj projektoj
Triopa Entento en Vikipedio

Citaĵoj

redakti

Henry Kissinger

redakti
 
« Ebleco por Germanio testi fortikecon de Antanto aperis en Maroko, kie francaj planoj prezentis rompon de traktato, fiksinta sendependecon de Maroko kaj kie Germanio havis gravajn komercajn interesojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Post apero de la anglo-franco-rusia bloko en 1907, en ludo de la eŭropa diplomatio restis nur du fortoj: Triopa konsento kaj alianco inter Germanio kaj Aŭstrio. Ĉirkaŭigo de Germanio iĝis kompleta. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la komenco de la 20-a jarcento] Kiom ajn groteske tio aspektus, sed la rusia ĝenerala stabo preferis militi kontraŭ Germanio kaj Aŭstrio-Hungario samtempe, ne aparte. Milita konvencio, realiginta ideojn de Nikolaj Obruĉev, estis subskribita la 4-an de januaro 1894. Francio kaj Rusio interkonsentis okazigi samtempan mobilizadon, se mobilizadon okazigos iu ajn el la membroj de la Triopa Unio pro iu ajn kialo. Maŝino de la Lasta Juĝo estis preta. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Antanto specialiĝis je proponado de tiaj sloganoj de morala karaktero kiel “milito por fini ĉiujn militojn” aŭ “fari tiun ĉi mondon sekura por demokratio” – speciale post kiam en la militon engaĝiĝis Usono. La unua el tiuj ĉi celoj estis komprenebla kaj eĉ alloga por landoj, mil jarojn militintaj unu kontraŭ alia en diversaj kombinoj. Ĝia praktika interpretado estis senarmigo de Germanio. La dua deklaro – disvastigo de demokratio – postulis detruadon de germanaj kaj aŭstriaj internaj institucioj. Ambaŭ sloganoj de Antanto do postulis militon ĝis la fino. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ

redakti