Kredo
Kredo
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Kredo en Vikipedio
Commons-logo.svg Kredo en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Kredo en Vikivortaro

Kredo estas mensa konsento pri religiajfilozofiaj opinioj, kiujn oni rigardas veraj, kvankam ne demonstreblaj.

Citaĵo
« Ni eliru el la fakto, ke komence de ĉiuj amasaj movadoj inter iliaj partoprenantoj dominas malkontentaj pri la vivo homoj kaj ke aliĝas ili al la movado propravole, kaj poste ni supozu ke: 1) tiu ĉi malkontento per si mem naskas plejparton de karakteraj trajtoj de la homo kredanta, sen ajna ekstera influo (eĉ antaŭ lia partopreno en la movado), 2) vere efika metodo de konvertado je la kredo konsistas plejparte en tio evoluigi kaj fortigi inklinojn kaj reagojn, proprajn al la malkontenta konscio»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Ĉia kredo estas senpova, se ĝi ne inkludas kredon je estonteco, se ĝi ne aŭguras helan estontecon. Same pri doktrino: por esti efika, ĝi devas esti ne nur fonto de la povo, sed ankaŭ ŝlosilo al la libro de estonteco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kredo je “sankta afero” parte anstataŭigas perditan de ni kredon je ni mem. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Al ekstremaj egoistoj speciale propras sento de malkontento. Ju pli egoisma estas la homo, des pli forte li sentas elreviĝon. Nome pro tio la ekstremaj egoistoj estas kutime plej konvinkaj adeptoj de abnegacio. La plej fervoraj fanatikuloj ofte estas egoistoj, perdintaj kredon je si pro denaskaj mankoj aŭ pro eksteraj cirkonstancoj. Ilia egoismo per si mem estas bonega instrumento: ili ĉesas uzi ĝin por sia malsukcesa “mi” kaj sin dediĉas al servado al iu “sankta afero”. Kaj kvankam akirita de ili kredo povas esti la kredo de amo kaj abnegacio, ili mem ne kapablas esti amantaj, nek abnegaciaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Sin bazi sur atestoj de la sentoj kaj racio estas herezo kaj perfido. Kontraŭvole oni ekpensas, kiom multe da malkredo necesas por ekkredi. Tio, kion ni komprenas kiel blindan kredon, estas subtenata per sennombraj malkredoj. La fanatikaj japanoj en Brazilo dum jaroj rifuzadis kredi, ke Japanio malvenkis. La fanatika komunisto rifuzas kredi al iu ajn malbona por Rusio sciigo, li eĉ rifuzas kredi al propraj okuloj, kiam li propraokule vidas kruelan mizeron en la sovetia promesita tero»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Forto de la kredo, kiel diris Bergson estas ne en tio, ke movi la montojn, sed en tio ke ne vidi kiam la montoj vere moviĝas. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Tute evidentas: por doktrino por esti efika gravas ne ke oni komprenu ĝin, sed ke oni kredu je ĝi. Ni povas esti absolute certaj nur pri tiuj aferoj, kiujn ni ne komprenas. La komprenita doktrino perdas sian povon»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La kredantojn oni ĉiam alvokas serĉi la kredon per la koro, sed ne per la racio. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Al tiu, kiu opinias ke li havas absolutan veron, ŝajnas ke por li alireblas eterneco. En la mondo ne ekzistas hazardoj, nek nekonataĵoj. Al ĉiuj demandoj estas trovitaj respondoj, ĉiuj decidoj faritaj, ĉiuj eblaj kazoj prognozitaj. La homo kredanta ne miras kaj ne ŝanceliĝas. “Kiu konas Jesuon, tiu konas la sencon de ĉiuj aĵoj[1]. La vera doktrino estas ŝlosilo al ĉiuj mondaj problemoj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Eksa soldato estas veterano, foje heroo, dum la eksa kredanto estas renegato, perfidulo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La amasaj movadoj povas aperi kaj disvastiĝi sen kredo je dio, sed sen kredo je diablo — neniam! Forto de la amasa movado kutime estas proporcia al brileco kaj konkreteco de ĝia diablo. Kiam oni demandis Hitleron, ĉu li opinias ke la judoj devus esti ekstermitaj, li respondis: “Ne… Tiam ni devus inventi la judon. Tre gravas havi konkretan malamikon, ne nur abstraktan”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Alta religio neeviteble naskas ĉe la homo fortan kulposenton. Neeviteblas konflikto inter la alta spirito de tiu ĉi religio kaj malperfekteco de la kredanto en la vivo. Estas logike, ke la kulposento helpas al malamo kaj senhonta malico. Do okazas: ju pli alta kaj pura estas la kredo, des pli malica estas malamo, naskata de tiu ĉi kredo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Propagando per si mem, iel ajn lerta ĝi estu, ne povas deteni homojn en iu ajn kredo, se ili ĉesis kredi. Do la amasa movado starigas tian ordon, ĉe kiu se homoj ĉesas kredi, oni igas ilin kredi perforte»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La homo kredanta uzas praktikon de teroro ne nur timigado kaj subpremado de siaj malamikoj, sed ankaŭ por fortikigado kaj fortigado de sia propra kredo. Ĉiu linĉado en nia Sudo ne nur timigas la nigrulojn, sed ankaŭ fortigas fanatikan kredon de la blankuloj je ilia supereco»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Ĉe akceptintaj la kredon sub premo de perforto ankaŭ povas aperi fanatikismo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Pravigi propran malkuraĝon helpas fanatika kredo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Misiisma fervoro laŭsence esprimas profundan timon, iun obstinan senton de malsufiĉo… Fanatikulo, konvertanta aliajn je sia kredo, fortigas per tio ankaŭ sian kredon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Streboj konverti la homojn je sia kredo kaj domini super la mondo estas verŝajne simptomoj de la interna manko de la movado. Kaj la apostoloj, kaj konkistadoroj, same kiel la rifuĝintoj, direktiĝintaj al malproksima lando — ĉiuj ili fakte fuĝis de kondamniteco en sia hejmo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La kredanto, kiom ajn estus liaj agoj furiozaj kaj perfortaj, ĝenerale estas la homo obeema kaj subiĝema. Novkonvertitaj kristanoj, atakintaj la universitaton en Aleksandrio kaj linĉintaj tie profesorojn, suspektitajn pri herezo, estis obeemaj anoj de la unueca eklezio. Komunisto — aktiva partoprenanto de strataj tumultoj — estas servila ano de la partio. Japanaj kaj naziaj arogantuloj kaj furiozuloj estis la plej disciplinemaj homoj, kiujn nur konis la mondo. Ĉe ni, en Usono, dunganto ofte trovas en fanatikulo-rasisto, inklina al amasa perforto, obeeman kaj kvietan laboriston, en armeo tia homo estas speciale disciplinema soldato»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Severa ortodokseco estas rezulto de arda kredo kaj reciproka suspektemo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La sankta kredo de la kredanto — esti atentema, tio estas suspektema. La homo kredanta devas ĉiam kaj ĉie serĉi sabotistojn, spionojn, perfidulojn»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kolektiva unueco estas ne rezulto de la frateca amo de la kredantoj unu al alia. La homo kredanta estas fidela al la unueca tuto — eklezio, partio, nacio, sed ne al alia kredanto. La vera fideleco inter la homoj eblas nur en libera, eĉ relative libera socio»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« …la homo kredanta, komplete unuiĝinta kun la unueca kolektivo, jam estas ne malkontenta persono. Li trovis por si novan personecon kaj novan vivon. Nun li estas unu el la elektitoj, subtentata kaj protektata de nevenkeblaj fortoj — li estas destinita heredi la teron. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Ekzaltiĝo — ekscitiĝo de la homo kredanta — venas ne el rezervoj de la fortoj kaj saĝo, sed de la sento de liberiĝo: li estis liberigita de la sensenca pezo de la memstara ekzistado. “Ni, germanoj, estas tiom feliĉaj: ni estas liberaj je libereco[2]. Feliĉo tiu kaj kuraĝo venis el tio, ke li ĉesis esti si mem. Atakoj ne plu zorgigas lin. La forto de lia eltenemo, kiam li trafas la manojn de la senkompata malamiko aŭ alvizaĝas netolereblajn cirkonstancojn, superas eltenemon de la memstara persono. Sed tiu ĉi eltenemo dependas de viveco de la ligoj inter li kaj la kolektivo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Tiel kondamnante kaj detruante la ekzistantajn opiniojn kaj aŭtoritatojn, la batalema “homo de la vorto” senkonscie kreas en la elreviĝintaj amasoj sopiron de la kredo, ĉar plejparto de la homoj ne povas elteni senfruktan kaj senutilan vivon, se ili ne havas ion, al kio ili povus esti arde fidelaj, kun kio ili povus kunfandiĝi. Jen kial la kritikema “homo de la vorto” ofte iĝas antaŭulo de nova kredo.
La vera “homo de la vorto” mem povas trankvile vivi sen la kredo je absoluto. Li aprezas serĉadon de la vero ne malpli ol la veron mem. Li ĝuas lukton kaj konfrontiĝojn de la penso. Se li vortiumas iun filozofiondoktrinon, tio estas pli montrado de la intelekto kaj ekzercado pri dialektiko ol agadplano kaj dogmaro de la kredo… Jen kial Jesuo ne estis kristano kaj Marksomarksisto»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La amasoj ne bezonas liberecon de konscienco, ili bezonas kredon — blindan aŭtoritatan kredon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Metodo de la konvinkado ankaŭ estas nefidinda. Do la “homo de la ago” venas al konkludo, ke sin apogi necesas ĉefe sur devigadon kaj severan disciplinon. Li opinias ke aserto “ĉiuj homoj estas malkuraĝuloj” estas pli konvena ol “ĉiuj homoj estas stultuloj”… La vera “homo de la ago” estas ne homo de la kredo, sed homo de la leĝo. Tamen li adoras grandegajn atingojn de la senpera kredo en la komenca periodo de la movado kiam kvazaŭ el nenio enmondiĝis povega ilo de la potenco»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« En la okuloj de la homo kredanta, homoj ekster la “sankta afero” ne havas firman karakteron kaj pro tio povas esti facila predo de la kredantoj. Aliflanke, la kredantoj de ĉiuj tipoj, kvankam morte malamas unu la alian kaj pretas alkroĉiĝi je la gorĝo unu al alia, agnoskas forton unu de alia kaj sentas reciprokan sinceran estimon. Hitlero konsideris la bolŝevistojn egalaj al si kaj ordinis la eksajn komunistojn tuj anigi al la nazia partio. Stalin siavice konsideris la naziojn kaj japanojn la solaj estiminduloj. Eĉ la religiaj fanatikuloj kaj la batalemaj ateistoj traktas unu la alian kun estimo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« ...neadon, same kiel aserton de la religia kredo “pruvi” ne eblas. Ni estas tute liberaj je elekto de vidpunkto, ĉe iuj ajn cirkonstancoj tiu decido estas arbitra. »
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
Citaĵo
« Estas mirinde kiom multe da tiel nomataj superstiĉoj popularas hodiaŭ kaj en la urbo, kaj en la kamparo, sed se demandi iun klare kaj rekte: “Ĉu vi kredas je fantomoj, je sorĉistinoj, je sorĉparoloj kaj magio?” li kun indigno rifuzos ĉion ĉi. Li ne deziras aŭdi pri tiaj aferoj kaj konsideras ĉion ĉi sensencaĵo. Sed kaŝe li kredas je ili ne malpli ol loĝanto de ĝangalo»
— Carl Gustav Jung, Pri psikologio de trikstero
  • Oni devas kredi je kio oni faras - kaj foje esti iomete rebelema.
Citaĵo
« Neniu el vi vere kredas ĝis vi volas por via frato kion vi volas por vi. » « لا يـؤمـن احـدكـم حـتي يـحـب لأخـيـه مــا يـحـبـه لـنـفـسـه. »
— Mohamedo, Hadith 13
  • Mi neniam pretus morti por miaj kredoj, ĉar mi povus erari.
  • Homo estas facil-kredanta besto kaj devas kredi je io. Se mankas bonaj kialoj por liaj kredoj, li kontentiĝos kun malbonaj.
    • Man is a credulous animal and must believe something. In the absence of good grounds for belief, he will be satisfied with bad ones.
    • Bertrand Russell
  • Sed li neniam falis en la eraron de haltigi sian intelektan evoluon per formala akcpeto de ia kredaro aŭ sistemo.
    • But he never fell into the error of arresting his intellectual development by any formal acceptance of creed or system….
    • Oscar Wilde (The Picture of Dorian Grey, Ch 11 )
  • Ne kredu ion simple ĉar vi aŭdis ĝin. Ne kredu ion simple ĉar ĝi estas elparolata kaj oni diras ĝin multflanke. Ne kredu ion simple ĉar ĝi estas skribita en viaj sanktaj libroj. Ne kredu ion simple pro la aŭtoritato de viaj instruistoj kaj pliaĝuloj. Ne kredu en tradicioj simple ĉar ili estas transdonitaj de generacio al generacio. Sed post observado kaj analizo, se vi trovas ke io agordas kun racio kaj kondukas al bono kaj al profito por ĉiu kaj ĉiuj, tiam akceptu ĝin kaj vivu laŭ tiu principo.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Citaĵo el: Blaise Pascal. La pensoj.
  2. Citaĵo de la vortoj de juna nazio laŭ: E. E. R. Wylie. The Quest of Our Lives // Reader`s Digest. May 1948. p. 2.