Harmonio estas:

  • aro de sonoj samtempaj en muziko, sinsekvaj en poezio, kiu estas agrabla por la orelo,
  • en figura signifo pri personoj ĝusta aranĝo de la diversaj partoj de tuto, tia ke ĉiu el ili akordas plaĉe kun la aliaj, pri personoj intensa akordo inter ili en emocioj, intencoj aŭ konduto.
Harmonio
Harmonio
Harmonio
Aliaj projektoj
Harmonio en Vikipedio
Harmonio en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti
 
« Esti bona signifas harmonio kun si mem. Malkonkordo estas devigita harmonio kun aliuloj. » « To be good is to be in harmony with one’s self; … Discord is to be forced to be in harmony with others. »
— Oscar Wilde, The Picture of Dorian Grey, Ch 6
 
« Burokratio kaj socia harmonio estas inverse proporciaj inter si. »
— Lev Trockij
 
« Dum mia vivo mi dediĉis min al tiu ĉi lukto de la afrika popolo. Mi batalis kontraŭ blankan regadon, kaj mi batalis kontraŭ nigran regadon. Mi ŝategis la idealon de demokrata kaj libera socio, en kiu ĉiuj homoj vivos kune en harmonio kaj kun egalaj ŝancoj. Ĝi estas idealo, por kiu mi esperas vivi. Sed, mia sinjoro, se necesas, ĝi estas idealo por kiu mi pretas morti. » « (angle) During my lifetime I have dedicated myself to this struggle of the African people. I have fought against white domination, and I have fought against black domination. I have cherished the ideal of a democratic and free society in which all persons will live together in harmony and with equal opportunities. It is an ideal which I hope to live for. But, my lord, if needs be, it is an ideal for which I am prepared to die. »
— Nelson Mandela
 
« Dum ĉiuj brutalaj fortoj kolizias kun si mem, ĉiuj moralaj fortoj faras potencan harmonion kune. »
— Henri Barbusse
 
« Sen muziko ne povas ekzisti perfekta scio, ĉar estas nenio sen ĝi. Ĉar eĉ la universo mem laŭdire estis kunigita kun certa harmonio de sonoj, kaj la ĉieloj mem rondiras sub la gvidado de harmonio. »
— Isidoro de Sevilo
 
« Jogo estas kiel muziko. La ritmo de la korpo, la melodio de la menso kaj la harmonio de la animo kreas la simfonion de la vivo»
— B. K. S. Iyengar
 
« Fine ni metos la Sunon mem en la centron de la Universo. Ĉion ĉi sugestas la sistema procesio de eventoj kaj la harmonio de la tuta Universo, se nur ni alfrontas la faktojn, kiel oni diras, "kun ambaŭ okuloj malfermitaj". »
— Koperniko
 
« Feliĉo ekzistas sur la Tero kaj ĝi estas gajnita per prudenta ekzercado de racio, scio pri la harmonio de la universo kaj konstanta praktikado de malavareco»
— José Martí