Malfermi la ĉefan menuon
Spirito
Spirito
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Spirito en Vikipedio
Commons-logo.svg Spirito en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Spirito en Vikivortaro

Spirito estas memkonscia substanco, rigardata kiel la malo de la materio aŭ pensanta parto de la homo, kontraste kun ties animokoro.

Citaĵo
« [pri fonto de la prahistoria kredo je la spiritoj] La spiritoj estas nenio alia ol kion ni simple nomas la pensoj. La “pensoj” de la prahistoria homo, propre dirite, enkorpiĝas je imagoj, realeco de kiuj tiom grandas, ke li mem konstante miksas psikan realon kun la realo ekstera. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« Facilecon kun kiu resurektas antikva spirito oni povas observi en la epoko de Renesanco. Facilecon kun kiu resurektas oble pli malnova primitiva spirito, oni povas observi en nia tempo, eble eĉ pli bone ol en iu ajn alia historie konata epoko. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« …samtempuloj grandparte pretas ĉiam subteni kaj glori senperan samtempecon kaj tiel konduki al tiu fatala rezulto, kies komplikecon la antaŭsentanta krea spirito jam provis solvi. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« ...la socio ne speciale aprezas la spiritajn heroaĵojn: ĝiaj premioj ĉiam estas aljĝataj pro atingoj, sed pro individueco, plej ofte ĝi estas premiata nur postmorte. »
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo
Citaĵo
« Kiu neniam estimas, lia spirito ŝlimas. »
— Marjorie BOULTON

Vidu ankaŭRedakti