Tirano
Aliaj projektoj
Tirano en Vikipedio
Tirano en Vikivortaro

Tirano estas regado de tirano, do regnestro, kies povo estas senlima kaj ĝenerale kruela.

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« [pri universaligo de valoroj] Danĝero konsistas je tio, ke tio okazas kun troaĵoj kaj riskas anstataŭigi tiranion de la registaroj per tiranio de la juĝistoj; historie diktaturo de virto ofte sekvigis inkvizicion kaj eĉ ĉasadon de sorĉistinoj»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Nenia tiranio pli timegigas ol tiranio certa pri esti la senprofitema gardanto de la popolo. Ĉar la malbono, kiun povas fari tirano denature kruela, estas limigita en la kampo de liaj propraj interesoj kaj krueleco; sed la tirano honesta kaj obeante je superaj celoj, tiu ĉi povas kaŭzi senliman malbonon. »
— Arthur Koestler
 
« Konstitucia respubliko dediĉita antaŭ ĉio al la protekto de libereco ne povas leĝigi torturon kaj resti konstitucia respubliko. Ĝi importas en si tumoron de pura tiraneco. » « (angle) A constitutional republic dedicated before everything to the protection of liberty cannot legalize torture and remain a constitutional republic. It imports into itself a tumor of pure tyranny. »
— Andrew Sullivan
 
« La termino "justa milito" enhavas internan kontraŭdiron. Milito estas esence maljusta, kaj la granda defio de nia tempo estas kiel trakti malbonon, tiranecon kaj subpremon sen mortigi amason da homoj. » « (angle) The term "just war" contains an internal contradiction. War is inherently unjust, and the great challenge of our time is how to deal with evil, tyranny, and oppression without killing huge numbers of people. »
— Howard Zinn
 
« El ĉiuj sovaĝaj bestoj gardu min kontraŭ tirano; kaj el ĉiuj malsovaĝaj, flatuloj. » « (angle) Of all wild beasts preserve me from a tyrant; and of all tame, a flatterer. »
— Ben Jonson
 
« La sekreto de libereco estas lumigi homojn, kiel tiu de tiraneco estas teni ilin en nescio. »
— Maximilien de Robespierre
 
« La Registaro de la absoluta plimulto anstataŭ la Registaro de la popolo estas nur la Registaro de la plej fortaj interesoj; kaj kiam ne efike kontrolita, ĝi estas la plej tirana kaj subprema, kiun oni povus elpensebli. » « (angle) The Government of the absolute majority instead of the Government of the people is but the Government of the strongest interests; and when not efficiently checked, it is the most tyrannical and oppressive that can be devised. »
— John C. Calhoun
 
« Kiam ajn oni provas subpremi dubon, estas tiraneco. »
— Simone Weil
 
« Mi fervore kaj persiste daŭre instigos ĉiujn virinojn al la praktika rekono de la malnova revolucia maksimo, ke "Rezisto al tiraneco estas obeo al Dio." » « (angle) I shall earnestly and persistently continue to urge all women to the practical recognition of the old revolutionary maxim, that "Resistance to tyranny is obedience to God." »
— Susan B. Anthony
 
« Obstino unuigita al forto preskaŭ ĉiam produktas maljustecon, perforton kaj tiranecon. »
— Isabelle de Montolieu

Zamenhofa proverbaro redakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ redakti