« La Sueza krizo ankaŭ unuafoje servis al la nealiancitaj landoj kiel baza leciono de la vero de la Malvarma milito. Ili komprenis ke premo sur Usonon kutime sekvigis ĝiajn asertojn pri bona rilato kaj provojn forigi fonton de malkontento dum provoj premi sur Sovetunion povis esti riskaj, ĉar la ĉiama respondo de Sovetunio estis forta kontraŭago.
Dum jardekoj post la Sueza krizo tiuj tendencoj signife kreskis. Severa kondamno de la usona politiko transformiĝis je rito de konferencoj de la nealiancitaj landoj. Kondamno de sovetiaj agoj en la finaj deklaracioj de periode okazintaj renkontiĝoj de la nealiancitaj landoj, estis sufiĉe malofta kaj singarda. »
« En la 1950-aj jaroj la tiel nomata Movado de Nealiancitaj Landoj simbolis novan aliron al internaciaj rilatoj… Ili lernis kvereligi la mondpotencojn unu kontraŭ alia. Kaj ĉar ili timisSovetunion pli ol Usonon, do kutime ili estis ĉe la flanko de la komunistoj, ne konsiderante ĉe tio necesa apliki al Sovetunio la samajn severajn moralajn kriteriojn kiujn ili aplikis al Usono. »
{{Citaĵo
|teksto = …la tiel nomata tria mondo post malapero de la “dua mondo”, perdis sian politikan rolon. La tria mondo, kiun oni ofte nomas bloko de nealiancitaj landoj, perdis strategian signifon ankaŭ pro tio ke post la disfalo de Sovetunio la nocio “nealianciĝo” perdis sian sencon.
|aŭtoro= Zbigniew Brzeziński
|verko= Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
|origina teksto =
}