Konscienco

juĝo, kiu helpas distingi ĝustan de malĝusta
Konscienco
Konscienco
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Konscienco en Vikipedio
Commons-logo.svg Konscienco en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Konscienco en Vikivortaro

Konscienco estas konscio, kiun havas la homo pri la morala bono kaj malbono, pri la morala devo.

Erich FrommRedakti

Fuĝo for de libereco [1941]Redakti

 
« …la “devosento”, kiun ni vidas en la vivo de la nuntempa homo ekde la Reformacio ĝis niaj tagoj — same en la religia kaj laika raciigoj — estas forte markita je malamikeco rilate sin mem. La “konscienco” estas gardisto, starigita ĉe la homo de li mem. Ĝi igas lin agi laŭe al deziroj kaj celoj, kiujn li mem konsideras la siaj, dum efektive ili estas internigaĵoj de eksteraj sociaj postuloj. Ĝi pelas lin krude kaj kruele, malpermesante al li ĝojon kaj feliĉon, transformante lian vivon je elaĉeto de iu enigma peko»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La vera modesteco, la vera devosento rilate la homojn estas nekombineblaj kun malestimo kaj malamo rilate ilin; sed sinhumiligo kaj sinneanta “konscienco” estas nur unu el flankoj de malamikeco, la alia flanko estas malamo kaj malestimo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Fakte la tuta nuntempa pensado — de protestantismo ĝis la filozofio de Kant — estas anstataŭigado de ekstera potenco per la potenco internigita. Leviĝinta meza klaso atingis unu politikan venkon post alia, kaj la ekstera potenco estis perdanta sian prestiĝon, sed ĝian lokon estis okupanta persona konscienco. Tiu anstataŭigo al multaj ŝajnis venko de libereco»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Sed analizo montras, ke konscienco regas ne malpli severe ol la ekstera potenco kaj eĉ pli, ke enhavo de la ordonoj de la konscienco ofte tute malkongruas al postuloj de etikaj normoj rilate la homan dignon. Per sia severeco la konscienco povas superi la eksteran potencon: ja homo perceptas ĝiajn ordonojn kiel siajn proprajn. Kiel do li ribelu kontraŭ sin mem? »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Dum la moderna historio potenco de la eklezio estis anstataŭigita je potenco de la ŝtato, la potenco de la ŝtato — je potenco de la konscienco, kaj en nia tempo tiu lasta estis forpremita de anonima potenco de racio kaj publika opinio, kiuj transformiĝis je konformigiloj. Liberiĝinte de iamaj malkaŝaj formoj de la potenco, ni ne rimarkas ke ni iĝis viktimoj de la potenco de la nova tipo. Ni transformiĝis je robotoj, sed vivas influataj de iluzio, ke ni estas memstaraj individuoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

La sana socio [1955]Redakti

 
« Ni resumu: pozitivaj flankoj de la patriarka komplekso estas saĝo, disciplino, konscienco kaj individuismo; la negativaj flankoj — hierarkio, subpremado, malegaleco, obeemo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Tamen ekzistas la konscienco de ne nur la patra, sed ankaŭ de la patrina tipo: en ni sonas la voĉo, ordonanta al ni plenumi nian devon kaj la alia, alvokanta nin al la amo kaj pardono — same rilate la aliajn kaj nin mem. Efektive komence ambaŭ tipojn de la konscienco influas la patro kaj la patrino (aŭ tiuj, kiuj plenumas ilian rolon), tamen dum maturiĝo la konscienco iĝas ĉiam pli kaj pli sendependa de tiuj komencaj imagoj; la homo kvazaŭ iĝas sia propra patro, sia propra patrino kaj sia propra bebo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La konscienco laŭ sia naturo havas nekonformisman karakteron; ĝi devas esti kapabla diri “ne”, kiam ĉiuj aliaj diras “jes” kaj por diri tiun “ne” ĝi devas esti certa ja praveco de opinio, sur kiu ĝi baziĝas. En tiu grado en kiu homo konformiĝas, li ne kapablas aŭdi la voĉon de sia konscienco kaj eĉ malpli povas sekvi ĝin. La konscienco ekzistas nur tiam, kiam homo sentas sin homo, ne aĵo, nek varo. Por la aĵoj, interŝanĝataj en merkato, estas alia kvazaŭmorala kodekso — la kodekso de honesteco. La afero konsistas en tio, ĉu la interŝanĝo okazas laŭ justaj prezoj, sen maĥinacioj kaj premo, rompantaj honestecon de la kontrakto. Tiu honesteco — nek bonkora kaj nek malica — estas morala principo de la merkato, kaj ankaŭ morala principo, reganta la vivon de la persono kun la merkata orientiĝo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Zamenhofa proverbaroRedakti

 
« For konscienco, venos potenco. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Havi larĝan konsciencon. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Pli bona pura konscienco, ol malpura potenco. »
— Zamenhofa proverbaro

Eric HofferRedakti

 
« Arda patriotismo, same kiel la religia, kaj la revolucia entuziasmoj, ofte servas kiel rifuĝejo de la riproĉoj de la konscienco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La amasoj ne bezonas liberecon de konscienco, ili bezonas kredon — blindan aŭtoritatan kredon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Kulpigi pri ĉio aliajn signifas laŭte brui por dampi internan voĉon de propra kulpo. Malantaŭ ĉiu senhonta vortoago, malantaŭ ĉiu provo pravigi sin, transiginte la kulpon al aliaj, — ĉiam staras malpura konscienco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Diversaj aŭtorojRedakti

 
« Konscienco kaj malkuraĝo estas vere la sama afero. » « Conscience and cowardice are really the same thing. »
— Oscar Wilde, The Picture of Dorian Grey
 
« Pli bona pura konscienco ol malpura potenco»
— Ludoviko Lazaro Zamenhof
 
« La infan-diservejo estas malliberejo en kiu infanoj pentofaras por la malbona konscienco de siaj gepatroj. » « A Sunday school is a prison in which children do penance for the evil conscience of their parents. »
— H.L.Mencken

Vidu ankaŭRedakti