Burokratio

(Alidirektita el Burokrataro)

Burokratio estas la tuto de la burokratoj, rigardata preskaŭ kiel aparta klaso.

Burokratio
Burokratio
Burokratio
Aliaj projektoj
Burokratio en Vikipedio
Burokratio en Komuneja kategorio
Burokratio en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

 
« Stabileco de la Ĉina imperio, same kiel de la Antikva Egiptio, klariĝas per proksima unio inter la reganta burokrataro kakj la sciencistoj. Estas interese, ke la Tajpinga ribelo — la sola serioza amasa movado en Ĉinio en la imperia periodo — estis levita de juna sciencisto, kelkfoje malsukcesinta ĉe la ŝtata ekzameno pri la supera titolo de la mandareno. Longan ekzistadon la Romia imperio ŝuldas al proksima kunlaboro de la romiaj regantoj kun la grekaj “homoj de la vorto”. La venkitaj grekoj sentis ke ili transdonis la leĝojn kaj la civilizon al siaj konkerintoj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« …la dua ŝtupo de burokratiĝo iĝas militiĝo de la socio. La tuta atento estas direktita al armeo. Povo estas unuavice garantianto de la sekureco (tiu sekureco, de kiu, mi memorigas, komenciĝas la amasa konscio). Do la ŝtato estas unuavice armeo. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« — Kaj ĉe ni, via moŝto, diras Porfirij Porfirjeviĉ, okazis en la pasinta semajno jena afero. Ricevis ni el Roĵnova administracio paperon. Legadis ni, legadis tiun ĉi paperon — nenion komprenas, sed la papero, ni vidas, estas necesa. Jen diras Ivan Kuzmiĉ: “Ni voku, sinjoroj, arkiviston, eble li komprenos”. Kaj vere, vokas ni la arkiviston, legis li la paperon. “Ĉu vi komprenas?” demandas ni. “Kompreni mi ne komprenas, sed respondi povas”. Ĉu vi kredas, via moŝto, sed li ja vere skribis la paperon je unu fingro dikan, nur eĉ pli malklaran ol la unua. Tamen ni subskribis kaj sendis. Komuna ridego.

— Interese, diras lia moŝto, — ĉu kontentiĝos la Roĵnova administracio?

— Kial ĝi ne kontentiĝu, via moŝto? ja ili pli por purigo de la afero respondon bezonas: jen ili prenos kaj komplete nian paperon ien transskribos kaj tiu loko denove transskribos; do tiel ĝi ekiros… »
 « — А у нас, ваше превосходительство, говорит Порфирий Петрович, случилось на прошлой неделе обстоятельство. Получили мы из Рожновской палаты бумагу-с. Читали мы, читали эту бумагу ничего не понимаем, а бумага, видим, нужная. Вот только и говорит Иван Кузьмич: «Позовемте, господа, архивариуса, может быть, он поймет». И точно-с, призываем архивариуса, прочитал он бумагу. «Понимаешь?» — спрашиваем мы. «Понимать не понимаю, а отвечать могу». Верите ли, ваше превосходительство, ведь и в самом деле написал бумагу в палец толщиной, только еще непонятнее первой. Однако мы подписали и отправили. Общий хохот.
— Любопытно, говорит его превосходительство, удовлетворится ли Рожновская палата?
— Отчего же не удовлетвориться, ваше превосходительство? ведь им больше для очистки дела ответ нужен: вот они возьмут да целиком нашу бумагу куда-нибудь и пропишут-с, а то место опять пропишет-с; так оно и пойдет... »
— Miĥail Saltikov-ŜĉedrinGuberniaj noticoj (1856—1857)
 
« Burokratio kaj socia harmonio estas inverse proporciaj inter si. »
— Lev Trockij

Erich Fromm redakti

 
« Malgraŭ malprivatigo de produktadaj rimedoj, la vortosocialismo” iĝis en Rusio falsa, ĉar tie vastajn amasojn de loĝantaro manipulas ĉiopova burokrataro; eĉ se tia sistemo de administrado kapablas agi je ekonomiaj interesoj de plejparto de la popolo, ĝi neeviteble malhelpas evoluon de libereco kaj individuismo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Burokratoj estas neanstataŭigeblaj same kiel tunoj da paperoj, konsumataj sub ilia administrado. Burokratojn oni adoras preskaŭ kiel la diojn nome pro tio, ke ĉiuj kun sento de senhelpeco konscias ilian vive gravan rolon. La homoj sentas, ke se ne burokratoj, ĉio disfalus je la partoj kaj ni ĉiuj mortus pro malsato. Dume en la mezepoka mondo estrojn oni konsideris reprezentantoj de la ordo starigita de dio, en la nuna kapitalisma mondo rolo de burokrato estas apenaŭ malpli sankta, ĉar li necesas por postvivado de la tuto. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Profundan difinon de la burokrato donis Markso, dirinte ke burokrato traktas la mondon kien nuran objekton de sia agado»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ĉe certaj kondiĉoj [Sovetia] Rusio eble povus vivi sen teroro, sed ĝi certe ne povis ekzisti sen sistemo de totala burokratigo, tio estas sen fremdiĝo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« …kun burokratigado kaj manaĝerigado de kapitalismo malaperas nome tiu individua iniciato. Burokratio laŭ sia naturo same malmulte kapablas al ĝia montrado kiel la aŭtomatoj. Alvoko al la individua iniciato kiel argumento por kapitalismo estas en plej bona kazo nostalgia sopiro kaj en la malbona — trompa slogano, uzata kontraŭ reformismaj planoj, bazitaj sur la ideo de vere homa individua iniciato. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Henry Kissinger redakti

 
« Ne tiom timinda estas diablo kiom ofendita burokrato kaj la Blanka Domo de Richard Nixon komplikigis la problemon per malsentema traktado de formiĝintaj proceduroj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Regado de grandega ŝtato similas al stirado de supergranda cisternoŝipo, centmilojn da tunoj peza kaj havanta turnoradiuson kiu superas dekojn da kilometroj. Ĝiaj gvidantoj devas ekvilibrigi influon, kiun ili planas fari al la ekstera mondo, kaj moralan nivelon de propra burokrataro. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ redakti