Dean Gooderham Acheson (* 11-an de aprilo 1893 en Middletown, Connecticut; † 12-an de oktobro 1971 en Sandy Spring, Maryland) estis usona politikisto kaj ekde 1949 ĝis 1953 Usona Sekretario de Ŝtato.

Dean Acheson
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« La noto estas verkita ne por informi la leganton sed por defendi la aŭtoron»
— Dean Acheson

Pri la aŭtoro redakti

Henry Kissinger redakti

 
« [pri la Korea milito, kiun Usono penis daŭrigi singarde] Sekvo de tia aliro iĝis eksplodo de elreviĝo kaj serĉado de pekokaproj. George C. Marshall kaj speciale Dean Acheson estis skoldataj ĉiuflanke. Kvazaŭ okazinta enfiltriĝo de komunistoj je Vaŝingtono estis sisteme ekspluatata de demagogoj kiel senatano Joseph McCarthy»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum Dean Acheson subtenis Tito post lia rompo kun Moskvo surbaze de la principoj de Realpolitik, John Foster Dulles, estante fakte adepto de la sama politiko, aldonis al ĝi elementon de universala idealismo, nominte ĝin “liberigo”. Efektive la teorio de “liberigo” de John Foster Dulles estis nura provo igi Moskvon pagi pli altan prezon kontraŭ peno unuigi siajn konkerojn, ne kreskigante ĉe tio riskon por Usono. Dulles subtenis titoismon, ne demokration kaj diferenco inter liaj ideoj kaj ideoj de Dean Acheson konsistis fine nur en retorika nuanco. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri apero de la Berlina muro] Willy Brandt devis poste diri, ke lia “orienta politiko”, kaŭzinta agnoskon de la orientgermana reĝimo, estis naskita de elreviĝo je la reago de Usono al la konstruado de la muro. Tamen supozeble ŝoko en Germanio estus eĉ pli granda se klopodoj detrui la muron kaŭzus militon. Eĉ Konrad Adenauer diris al Dean Acheson ke li ne dezirus ke oni defendus Berlinon per nuklea milito, bonege konsciante ke ne ekzistas alia rimedo defendi ĝin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]