Tragedio

formo de dramo surbaze de homa sufero, kiu alvokas akompanantan katarson aŭ plezuron ĉe spektantoj

Tragedio estas teatra verko, submetita al la regulo de la tri unuecoj (temo, tempo kaj loko), kun altrangaj herooj kaj malfeliĉa elnodiĝo aŭ terure malfeliĉa okazaĵo.

Tragedio
Tragedio
Tragedio
Aliaj projektoj
Tragedio en Vikipedio
Tragedio en Komuneja kategorio
Tragedio en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« En la mondo ekzistas nur du tragedioj. Unu estas ne atingi kion oni volas, kaj la alia estas atingi ĝin. » « In the world there are only two tragedies. One is not getting what one wants, and the other is getting it. »
— Oscar Wilde
 
« En la vivo estas du tragedioj. Unu estas ne atingi efektivigon de sia plej kara deziro. La dua estas atingi ĝin. »
— George Bernard Shaw
 
« Forigante ĉion neracian kaj neripareblan, la utopio kontraŭas la tragedion — pinton kaj kvintesencon de la historio. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
 
« En homa interrilato la tragedio komenciĝas, ne kiam estas miskompreno pri vortoj, sed kiam silento ne estas komprenata. » « (angle) In human intercourse the tragedy begins, not when there is misunderstanding about words, but when silence is not understood. »
— Henry David Thoreau
 
« La vivo estas tragedio por tiuj, kiuj sentas, kaj komedio por tiuj, kiuj pensas. »
— Jean de La Bruyère
 
« Populara registaro sen popularaj informoj, aŭ la rimedoj por akiri ilin, estas nur Prologo al Farso aŭ Tragedio, aŭ eble ambaŭ. Scio eterne regos nescion: Kaj popolo, kiu volas esti sia propra Reganto, devas armi sin per la potenco, kiun donas scio. » « (angle) A popular Government without popular information, or the means of acquiring it, is but a Prologue to a Farce or a Tragedy, or perhaps both. Knowledge will forever govern ignorance: And a people who mean to be their own Governors, must arm themselves with the power which knowledge gives. »
— James Madison
 
« La ĉefa afero nun estas ne pentri frumature, sed esti aŭ almenaŭ fariĝi individuo. La arto majstri vivon estas la antaŭkondiĉo por ĉiuj pliaj esprimformoj, ĉu temas pri pentraĵoj, skulptaĵoj, tragedioj aŭ muzikaj komponaĵoj. »
— Paul Klee