Vjetnama milito

milito (1959–1975) inter Nord-Vjetnamio kaj Sud-Vjetnamio
(Alidirektita el Milito en Vjetnamio)

Vjetnama milito okazis inter 1964 kaj 1975 sur la teritorioj de Vjetnamio kaj ĉe la limregionoj de Kamboĝo kaj Laoso. Ĝin partoprenis krom vjetnamoj mem, pluraj landoj, sed precipe Usono.

Vjetnama milito
Vjetnama milito
Vjetnama milito
Aliaj projektoj
Vjetnama milito en Vikipedio
Vjetnama milito en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti

Henry Kissinger

redakti

Diplomatio [1994]

redakti
 
« En ideala usona universo diplomatoj ne okupiĝis pri strategio kaj militistaro finis plenumon de sia tasko ĝis tiu tempo kiam diplomatio ekagis – sekvadon je tiu ĉi vidpunkto Usono devis pagi koste dum la Korea kaj Vjetnama militoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Malvarma milito] Usono estis engaĝita je militoj en areoj ne defendataj de aliancanoj, en militoj okazintaj por dubindaj celoj kaj kun neprognozeblaj rezultoj. De Koreio kaj ĝis Vjetnamio tiuj entreprenoj iĝis nutra medio por radikala kritiko, kiu plu dubigis moralan bazon de la politiko de detenado…. Debatoj pri la detenado transformiĝis je lukto por la animo de Usono. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Vjetnama milito] En severa testado ligita al Vjetnamio usona escepteco voris sin mem. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Vjetnama milito] Malofte sekvoj de agoj de iu ajn lando estis tiom malproksimaj de originaj intencoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Efektive tuj post kiam komenciĝis la milito en Vjetnamio, Usono estis devigita militi kontraŭ similaĵo de similaĵo, ĉiu el kiuj plej profunde malfidis al respektiva supera partnero. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Vjetnama milito] Winston Churchill kaj Anthony Eden opiniis ke la plej bona loko por defendo de Sud-Orienta Azio estas limoj de Malajzio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Vjetnama milito] …plej ofte tiom ambiguaj dokumentoj kiel la Ĝeneva interkonsento [pri Vjetnamio, 1954] estas spegulaĵo de realo; ili reguligas nur tion kion eblas reguligi kun plena konscio ke plua perfektigo eblos nur post plia turno de la eventoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri rolo de Usono en la Vjetnama milito] Ĝi okupiĝis pri kreado de la vjetnama armeo kiel kopio de la sia… Mekanizado kaj divizia strukturo faris la vjetnaman armeon preskaŭ maltaŭga por armila defendo de sia lando. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dwight D. Eisenhower estis prava. Se Hindoĉinio vere estis angulŝtono de la usona sekureco en la Pacifika areo kiel tion dum jardekoj asertis vaŝingtonaj gvidantoj, do Laoso estis pli konvena loko por ĝia defendo ol Vjetnamio; se diri sincere, ĝuste kaj nur tie plej verŝajne necesis defendi Hindoĉinion. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La administracio de John F. Kennedy ekiris la vojon de engaĝiĝo en la vjetnama marĉo en majo 1961, kiam al Sajgono direktiĝis vic-prezidanto Lyndon B. Johnson por “pritaksi la situacion”. Tiaj misioj preskaŭ ĉiam estas signo de tio ke la decido jam estas farita… Eksterlandaj misioj de la usonaj vic-prezidantoj kutime okazas por konfirmi usonan prestiĝon kaj garantii konfidon al jam faritaj decidoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Vjetnama milito] Plezuro de paca laboro tute ne allogis harditajn veteranojn de francaj solulaj prizonĉeloj kaj jardekoj da partizanaj bataloj. Usona versio de reformoj elvokis ĉe ili malestimon. Dum sia tuta vivo ili luktis kaj suferis nur por krei la unuecan komunistan Vjetnamion kaj seniĝi je eksterlanda influo. Ilia sola profesio estis revolucia milito. Se Usono estus serĉinta tra la tuta mondo, ĝi ne trovus pli malobeeman malamikon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Se rigardi reen, do lasta momento kiam Usono povis foriri el Vjetnamio paginte tolereblan – kvankam plu sufiĉe kostan – prezon, estis tuj antaŭ la forigo de Ngô Đình Diệm aŭ tuj post tio. La administracio de John F. Kennedy estis prava en siaj pritaksoj rilate neeblecon de la venko kun Ngô Đình Diệm. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la “Tonkina rezolucio”, iniciinta engaĝon de Usono en la Vjetnama milito] Metodoj per kiuj iĝis ebla aprobo de la “Tonkina rezolucio”, hodiaŭ estus neeblaj kaj la usona demokratio garantias tion. En tiu tempo nek taktiko, nek rekteco de Lyndon B. Johnson grave diferenciĝis de respektivaj trajtoj de Franklin D. Roosevelt, kiam tiu engaĝis Usonon en la Dua mondmilito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Aviadaj operacoj kontraŭ Nord-Vjetnamio, konceptitaj por krei konstante kreskantan doloron, evidentiĝis nekonvinkaj, ĉar transporta sistemo de Nord-Vjetnamio troviĝis en tro primitiva rudimenta stato, do ne eblis detrui ion kaj ĝi havis neniun signifon, do ne povis iĝi dolorpunkto. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Otto von Bismarck foje diris ke germana unueco neniam okazos per intertraktoj, sed sole per “sango kaj fero”, kio precize kongruis kun la vidpunkto de Hanojo pri la vjetnama unueco. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [dum la Vjetnama milito] Defiante bazajn principojn de la dupartia ekstera politiko dum 20 jaroj, radikala alo de protestantoj pri Vjetnamio mokis kontraŭkomunismon kiel ion arkaikan. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [dum la Vjetnama milito] Okazis polusiĝo de objekto de nacia diskuto: de la venko, por kiu mankis strategio, ĝis foriro, rilate kiun mankis respektiva politiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [dum la Vjetnama milito] Vera elekto, kiun devis fari Usono, estis ne inter la venkokompromiso, sed inter la venko kaj malvenko. Diferenco inter la nordvjetnamanoj kaj usonanoj konsistis en tio, ke Hanojo ĝuste komprenis kio efektive okazas dum nek Lyndon B. Johnson, nek liaj moderaj kritikantoj kapablis igi sin akcepti realan staton de la aferoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« De la milita vidpunkto, kiel estas nun ĝenerale akceptite, la Tet-ofensivo iĝis la plej granda malvenko de komunistoj. Tio estis unua fojo kiam partizanoj forlasis subterejon kaj engaĝiĝis je malkaŝaj bataloj… Tamen la Tet-ofensivo transformiĝis je granda psikologia venko de Hanojo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [dum la Vjetnama milito] …limo de elteneblo de Hanojo estis oble pli alta ol tiu de Vaŝingtono»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En 1968, fine de sia prezidanta oficperiodo Lyndon B. Johnson ne plu povis aperi publike, nur en militbazoj kaj aliaj similaj lokoj, kie adeptoj de metodoj de aktiva protestado povis esti fizike forbaritaj. Malgraŭ la fakto ke Lyndon B. Johnson estis oficanta prezidanto, li eĉ ne trovis ebla aperi en 1968 en la tutlanda kunveno de la propra partio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Vjetnama milito] La usona popolo ŝajne postulis de sia registaro samtempe atingi du nekombineblajn celojn: ĝi deziris ke la milito finiĝu kaj ke Usono ne kapitulacu. Tiuj ambiguaj sentoj estis kundividitaj ankaŭ de Richard Nixon kaj de liaj konsilistoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Vjetnama milito] …ĉiu foriro stimulus Hanojon kaj ĉiu adiaŭa pafo stimulus pacan movadon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Unu el plej popularaj mitoj rilate politikon de la administracio de Richard Nixon en Vjetnamio estis tezo, laŭ kiu Nixon vane longigis la militon je kvar jaroj, ĉar oni povintus interkonsenti je la samaj kondiĉoj kvar jarojn pli frue. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

redakti
 
« Nome Vjetnamio rompis sintezon de ideologio kaj strategio, kio iĝis karaktera por pensado de tiuj, kiujn nun oni nomas "la plej granda generacio". »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« ...gerilaj grupoj lernis ekspluati zorgitecon de okcidentaj defendantoj de homaj rajtoj por provoki enmiksiĝon (kiel en Kosovo) aŭ kaŭzi foriron de la trupoj (kiel tio okazis en Vjetnamio). »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« En Vjetnamio neniu el la NATO-aliancanoj subtenis Usononpolitike; ili diferenciĝis nur laŭ grado de sia malproksimeco. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Kuniĝo de misiisma impeto kaj solipsismo — malkapablo eĉ imagi la alian rigardon al la mondo — kreis sortodeterminan kombinon de la tutmonda kaj misiisma impulsoj, kiuj venigis Usonon al Vjetnamio. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« Jes, mi estis subtenanta militon en Vjetnamio ĝis mi mem venis tien en 1968, post kio mi ŝanĝis mian opinion. En iu senco jes, mi bedaŭras. Sed ne tre, ĉar en tiu tempo mi havis preskaŭ neniun influon. Sed tamen mi certe subtaksis — fakte ne nur subtaksis, sed komplete ignoris — kritikajn diferencojn inter naciismaj streboj de la vjetnamoj kaj komunista movado»
— Zbigniew Brzeziński, En konversacio kun Charles Gati // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Neenmiksiĝo de Ĉinio, atingita kaj konkretigita post plurjara studado fare de ĝi de modus vivendi, transiro de la strategio de la tutmonda revolucio al la strategio de disdivido de influsferoj, rifuzo je radikala alternativo profite al ŝanĝoj en la politika sistemo, kiu nun precipe estas aranĝita (normaligo de la rilatoj inter Pekino kaj Vaŝingtono) — nome tio ĉi estis la celo de la Vjetnama milito, kaj en tiu ĉi senco Usono kvankam foriris el Vjetnamio, sed gajnis la militon»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« La milito en Vjetnamio fortigis politikajn kontraŭdirojn ene de Usono, dividinte maldekstrulojn (kiel Tony Lake, Laslie H. Gelb, Richard Hollbroke kaj Morton Halperin) kaj dekstrulojn (kiel Jeane Kirkpatrick, Richard Perle, Paul Wolfovitz kaj Elliot Abrams). »
— Justin Vaïsse, Zbig, Henry kaj nova eksterpolitika elito de Usono // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Brzeziński subtenis la entreprenitan de Johnson-administracio grandskalan invadon en Vjetnamio, argumentante ke alikaze venkus Ĉinio»
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Vidu ankaŭ

redakti