Valoro
Aliaj projektoj
Valoro en Vikipedio
Valoro en Komuneja kategorio
Valoro en Vikivortaro

Valoro estas grado, laŭ kiu iu aŭ io estas ŝatata pro siaj kvalitoj aŭ meritoj.

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« …se ni nin turnos al historio, do ĉiuj “ĝustaj” ideoj same en politiko kaj en filozofio, religioscienco, naskiĝis kiel ideoj de malplimulto. Se ni juĝus pri valoro de la ideo laŭ nombro de subtenantaj ĝin homoj, ni ankoraŭ loĝus en kavernoj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ĉiam valoras antaŭ ol fari ion ajn pripensi ĉu ĝi vundos alian personon pli ol tiom absolute necese. » « (angle) It's always worth while before you do anything to consider whether it's going to hurt another person more than is absolutely necessary. »
— John Galsworthy
 
« La vivo havas nenian signifon apriore...Dependas de vi doni al ĝi signifon, kaj valoron estas nenio krom la signifo, kiun vi elektas. »
— Jean-Paul Sartre
 
« La kresko de la homa menso estas parto de la kresko de civilizo; ĝi estas la stato de civilizo en iu ajn momento, kiu determinas la amplekson kaj eblojn de homaj celoj kaj valoroj. La menso neniam povas antaŭvidi sian propran antaŭeniĝon. »
— Friedrich Hayek
 
« Mi kredas, malgraŭ ĉio, en la venko de vero. Mi kredas je la grava valoro, ĉi-poste netuŝebla, de tiuj malmultaj vere frataj viroj en ĉiuj landoj de la mondo, kiuj, en la oscilado de naciaj egoismoj, liberiĝas, ekstaras kaj elstaras, firmaj kiel la gloraj statuoj de Rajto kaj Devo. »
— Henri Barbusse
 
« Mi havis ofte la okazon esprimi mian opinion pri la valoro de la diversaj provoj de mondlingvo. Ĉiu el ili havas siajn apartajn bonajn kaj malbonajn flankojn, sed certe mi devas meti la lingvon Esperanto je la plej alta loko inter ĝiaj rivaloj. »
— Max Müller, "Novaj Lekcioj pri la Lingvoscienco" Letero al la eldonejo de "Posrednik" la 16-an de aŭgusto 1894.
 
« Daŭra ŝanĝo estas serio de kompromisoj. Kaj kompromiso estas bonaj, se viaj valoroj ne ŝanĝiĝas. » « (angle) Lasting change is a series of compromises. And compromise is all right, as long your values don't change. »
— Jane Goodall
 
« Mono similas sterkon; ĝi ne valoras, krom se ĝi disvastiĝas por kuraĝigi junajn aferojn kreski» « (angle) Money is like manure; it's not worth a thing unless it's spread around encouraging young things to grow. »
— Thornton Wilder
 
« Historio paĝo estas valora volumo de logiko» « (angle) A page of history is worth a volume of logic. »
— Oliver Wendell Holmes, Jr.
 
« Estas nur amo, kio donas valoron al ĉiuj aferoj. »
— Tereza el Avilo
 
« Ne taksu monon pli aŭ malpli ol ĝi valoras, ĉar ĝi estas bona servisto kaj malbona mastro. »
— Alexandre Dumas (patro)
 
« Vero estas la sola merito, kiu donas dignon kaj valoron al historio» « (angle) Truth is the only merit that gives dignity and worth to history. »
— John Dalberg-Acton, 1-a barono Acton
 
« Ne timu la vivon. Kredu ke la vivo estas valora, kaj via kredo helpos krei la fakton» « (angle) Be not afraid of life. Believe that life is worth living, and your belief will help create the fact. »
— William James
 
« Valoroj ne estas laŭmodaj eroj, kiuj estas hazarde interŝanĝitaj» « (angle) Values are not trendy items that are casually traded in. »
— Ellen Goodman
 
« Toleremo, malfermiteco kaj kompreno al la kulturoj, sociaj strukturoj, valoroj kaj kredoj de aliaj homoj estas nun esencaj al la pluvivo mem de interdependa mondo»
— Aga Khan 4a
 
« Triumfalisma kompania kapitalismo, finfine libera de la fantomo de komunismo, mobilizis sian ekonomian potencon senĉese marĝenigi ĉiujn nemerkatajn valorojn; subigi ĉiun aspekton de usona vivo al kompania "efikeco" kaj la fina rezulto; demonigi ne nur registaron sed la ideon mem pri publika servo kaj publikaj varoj. » « (angle) A triumphalist corporate capitalism, free at last of the specter of Communism, has mobilized its economic power to relentlessly marginalize all nonmarket values; to subordinate every aspect of American life to corporate "efficiency" and the bottom line; to demonize not only government but the very idea of public service and public goods. »
— Ellen Willis
 
« Iu ajn vivo havas valoron kondiĉe ke oni atribuu valoron al la vivo de aliaj per amo, amikeco, indigno kaj kompato»
— Simone de Beauvoir
 
« Ĉiam valoras antaŭ ol fari ion ajn pripensi ĉu ĝi vundos alian personon pli ol tiom absolute necese. » « (angle) It's always worth while before you do anything to consider whether it's going to hurt another person more than is absolutely necessary. »
— John Galsworthy

Jean Baudrillard redakti

 
« Ĉirkaŭitaj de simulakro de la valoro kaj de fantomo de la kapitalo kaj la potenco ni estas oble pli sendefendaj kaj senhelpaj, ol ĉirkaŭitaj de la leĝo de kosto kaj varo, ĉar la sistemo evidentiĝis esti kapabla inkluzivi en si sian propran morton, liberiginte nin de respondeco pri ĝi, do ankaŭ de la senco de nia propra vivo»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Ekstazo estas la specifa eco de ĉia korpo, turniĝanta ĉirkaŭ si mem ĝis la perdo de la senco, danke al kio ĝi lumas en sia pura kaj malplena formo. La modo estas ekstazo de la bela: la pura kaj malplena formo de la turniĝanta estetiko. La simulaĵo estas ekstazo de la realo: sufiĉas nur ekspekti televidon — ĉiuj realaj eventoj sekvas unu la alian en tute ekstaza raportado, do en kapturnigaj kaj stereotipaj, malraciaj kaj recidivaj formoj, kiuj naskas ilian sensencan kaj senĉesan vicon. Ekstaza: tia estas objekto en la reklamo kaj konsumanto en ĝia spektado — tio estas cirkulado de la interŝanĝa kaj konsuma valoroj ĝis ilia malapero en la pura kaj malplena formo de la varomarko… »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
 
« Ne moralo kaj pozitiva sistemo de sociaj valoroj progresigas la socion, sed ĝiaj senmoraleco kaj malvirteco»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
 
« La glorata movado de la nuntempo kaŭzis ne transmutacion de ĉiuj valoroj, kiel ni revis, sed dispersion kaj implektiĝon de la valoroj. Rezulto de ĉio ĉi iĝis la kompleta nedifiniteco kaj neebleco denove ekregi principojn de la estetika, la seksa kaj la politika difinado de la aferoj. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« Malantaŭ ĉia konvulsia movo de la moderna arto staras iu speco de inercio, io malkapabla eliri ekster siajn limojn kaj turniĝanta ĉirkaŭ sia akso, kun ĉiam pli kaj pli granda rapideco ripetante la samajn movojn. Stagnado de viva formo de la arto — kaj samtempe multiĝo, senorda inflacio de la valoroj, multnombraj varioj de ĉiuj antaŭaj formoj (kvazaŭ movoj de io jam morta). Kaj tio estas tute logike: kie estas stagnado, tie aperas metastazoj. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« La sama febreco, la sama frenezo, la sama ekstremo. Reklama eksplodo de la arto estas rekte ligita al malkapablo de iu ajn estetika pritakso. Kosto kreskas kiam mankas juĝo pri ĝi. Ni ĉeestas ĉe ekstazo de valoro. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« Diferenco estas en tio, ke aliaj kulturoj pereis pro sia unikeco kaj tio estas bela morto, dum ni mortas pro la perdo de ajna unikeco, pro neniigo de ĉiuj niaj valoroj, kaj tio estas malbona morto. »
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
 
« Kiam propraj valoroj ne plu haveblas, necesas detrui tiujn de la aliaj. »
— Jean Baudrillard, “La melankolia Nietzsche”[1] [2002]

Proverboj redakti

 
« Azeno ne komprenas valoron de sukero kaj bombono. »
— Persaj proverboj

Zamenhofa proverbaro redakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Ambaŭ floroj de samaj valoroj. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« En malfacila horo eĉ groŝ' estas valoro. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Festotaga laboro estas sen valoro. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Kia estas via laboro, tia estas via valoro. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Oni batas la oron, por provi ĝian valoron. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Popola kutimo havas valoron de leĝo. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Promesita trezoro estas sen valoro. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Temp' estas valoro simile al oro. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Tro rapida laboro, tro malgranda valoro. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Valoras ne la vesto, valoras la enesto. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Valoron de objekto ni ekkonas post difekto»
— Zamenhofa proverbaro
 
« Ne valoranto plaĉas, sed plaĉanto valoras. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj

  1. La intervjuo pri eldono de “La spirito de terorismo”, publikigita la 29-an de aprilo 2002 en la magazino "Ekspert" (Rusio).