« Taŭgi en citaĵo estas grandioza kaj danĝera donaco. Grandioza, ĉar ĝi ornamas la parolon de homo per aliaj homaj juveloj; danĝera, pro la sama kialo. »
« (angle) To be apt in quotation is a splendid and dangerous gift. Splendid, because it ornaments a man's speech with other men's jewels; dangerous, for the same reason. »
« Estas tre, tre danĝere perdi kontakton kun viva naturo.... En la grandaj urboj estas homoj, kiuj neniam vidis vivantan naturon, ĉiuj aferoj estas produktoj de homoj... Ju pli granda estas la urbo, des malpli ili vidas kaj komprenas naturon. »
« De iu ajn flanko oni rigardu, la ordono en ĝia kompakta preta formo, kian ĝi akiris hodiaŭ rezulte de longa historio, estas la plej danĝera elemento de la homa kunvivado. »
« [pri persekutado de judoj, nigruloj kaj herezuloj] En ĉiuj ĉi situacioj viktimo estis persekutata ne pro tio, ke ĝi estis danĝera aŭ aĉa. Pli verŝajne persekutanto deklaris ĝin danĝera aŭ aĉa por pravigi sian agreson per neceso de memdefendo. »