Konscio

la stato aŭ kvalito de sentemo aŭ konscio pri interna aŭ ekstera ekzisto
Konscio
Konscio
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Konscio en Vikipedio
Commons-logo.svg Konscio en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Konscio en Vikivortaro

Konscio estas senpera scio, kiun la menso havas pri siaj statoj aŭ klara intelekta kompreno, taksado pri siaj agoj aŭ travivaĵoj.

Marshall McLuhanRedakti

 
« Sekva logika paŝo devus esti evidente jam ne traduko, sed forlaso de la lingvoj por komuna kosma konscio, grandparte simila eble al la kolektiva nekonscio, pri kiu revis [Henri] Bergson. Oni povas fari paralelon inter stato de “senpezeco”, promesanta al ni, laŭ biologoj, fizikan senmorton, kaj stato de muteco, kiu povus donaci al ni eternan kolektivan harmonion kaj pacon»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Konscio estas neverbala procezo. Sed tamen dum pluraj jarcentoj ni preferis ĉenon de inferencoj kiel signon de logiko kaj racio»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Por nepreparita konscio ĉia legado kaj ĉia kino, same kiel ĉia vojaĝo, estas same banalaj kaj nenutraj kiel spertoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Reklamaj anoncoj ne estas destinitaj por konscia konsumado. Ili estas konceptitaj kiel subsojlaj piloloj por nekonscio, kies destino konsistas en hipnota efiko, speciale al sociologoj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Carl Gustav JungRedakti

 
« …mi konsideras rilaton de nekonscio al konscio kiel rekompencan. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
 
« Arketipo estas simbola formulo, kiu komencas funkcii ĉie, kie ankoraŭ ne ekzistas konsciaj nocioj aŭ kie ili pro internaj aŭ eksteraj kialoj tute ne eblas. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
 
« La geedzeco malofte, pli ĝuste, tute neniam evoluas glate kaj sen krizoj de individuaj rilatoj. La estiĝo de konscio ne okazas sendolore. »
— Carl Gustav Jung, La geedzeco kiel psikologia rilato
 
« Nur tiu, kiu konscie povas diri “jes” al la forto de la stariĝinta antaŭ li interna destino, iĝas individuo; tiu ja kiu cedas al ĝi, iĝas predo de la blinda fluo de eventoj kaj neniiĝas. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
 
« ...io simila al prahistoria stultulo ĉiam atendas sian horon sub surfaco de la racia ĉiutaga konscio. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo

Diversaj aŭtorojRedakti

 
« En mezepoko ambaŭ flankoj de la konscio rilate la eksteran mondon kaj sian internan “mion” kvazaŭ dormetis sub komuna kovrilo. La kovrilo estis teksita el senkonsciaj kredoj, naivaj ideoj kaj superstiĉoj; la tuta mondo kun sia historio prezentiĝis tra tiu ĉi kovrilo en specifa koloro, kaj la homo ekkonis sin nur laŭ rasaj specifaĵoj aŭ laŭ signoj, diferencigantaj popolon, partion, korporacion, familion, alivorte nocio de la personeco ligiĝis ĉiam al iu ĝenerala formo. »
— Jacob Burckhardt, La kulturo de Renesanco en Italio [1860]
 
« La konscio kapablas akcepti maljustecon kiel justecon, inkvizicion kiel plaĉan al Dio, kaj murdon kiel politike valoran. La konscio povas turni je 180 gradoj. »
— Erich Kästner
 
« Oni povas difini la homon kiel beston, kapablan diri “mi” kaj konscii sin kiel apartan estaĵon. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Vidu ankaŭRedakti