« …la Versajla traktato estis nomita tiel, ĉar ĝi estis subskribita en la Spegula halo de la Versajla palaco. Le elekto de la loko mem ŝajne aludis al nenecesa humiligo. Antaŭ 50 jaroj Otto von Bismarck sentakte elektis tiun ĉi lokon por proklami unuigon de Germanio. Nun la venkintoj respondis per ofendo al la ofendo. »
« Post la Sueza krizo, Francio kaj Britio faris tute kontraŭajn konkludojn el la spertita humiligo fare de Usono. Francio ekiris la vojon de fortiĝo de sia sendependeco; Britio preferis fortigi partnerecon kun Usono. »
«Ĉinio konsideras humiliga por si kondiĉon laŭ kiu ĉino-usonaj rilatoj baziĝas sur ne reciprokaj interesoj, sed sur bonvolemo flanke de Usono, kiu povas esti jen farita, jen ĉesigita laŭ plaĉo de Vaŝingtono. Tia rilato faras Usonon samtempe malfidinda kaj trudiĝinta je fremdaj aferoj, kaj malfidindeco estas la plej granda eraro laŭ opinio de la ĉinoj. »