Soleco estas eco de iu, io soleca, do sentanta la mankon de kompanio, de aliula helpo, donanta la impreson de soleco, pro malproksimeco aŭ pro senenhaveco.

Soleco
Soleco
Soleco
Aliaj projektoj
Soleco en Vikipedio
Soleco en Komuneja kategorio
Soleco en Vikivortaro

Erich Fromm redakti

 
« [pri la Renesanco] Individuo iĝis soleca; ĉio nun dependis ne de garantioj de lia tradicia statuso, sed de liaj propraj penoj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Iuj ajn empiriaj observoj de masoĥistoj, inkluzive psikanalizajn, donas nerefuteblajn konfirmojn, ke tiuj ĉi homoj estas plenaj je timo de soleco kaj je sento de propra sensignifeco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« La plej malvarma domo, estas tiu de soleca homo. »
— Morteza Mirbaghian
 
« Oni estas soleca ankaŭ inter homoj. » « On est seul aussi chez les hommes. »
— Antoine de Saint-ExupéryLa Eta Princo
 
« Per multaj vojoj, Dio povas solecigi nin kaj konduki nin al ni mem. »
— Hermann Hesse=, Demian, Ĉapitro 4, paĝo 65
 
« Se vi timas solecon, ne edz(in)iĝu. »
— Anton Ĉeĥov
 
« Unu sola mano ne povas aplaŭdi. »
— araba proverbo