Socio

grupo de homoj parencaj inter si per persistaj rilatoj

Socio estas reto de dependecoj kaj reciprokaj kondiĉoj inter homoj, loĝantaj sur iu teritorio kaj iliaj interrilatoj produktivaj, familiaj, naciaj, ritaj k.a.

Socio
Socio
Socio
Aliaj projektoj
Socio en Vikipedio
Socio en Komuneja kategorio
Socio en Vikivortaro
Socio en Vikinovaĵoj

Citaĵoj

redakti
 
« La socio ĉiam troviĝas en la stato de komploto kontraŭ homeco de ĉiu sia ano. La plej postulata virto estas konformeco. Kredi je si mem estas fari ion kontraŭan al ĝi. »
— Ralph Waldo Emerson, Self-reliance [1841]
 
« Kutimo la justecon tute konsistigas, ĝi estas la kaŝa fundamento de ĝia aŭtoritato. Se oni fosas ĝis ĝia origino, oni ĝin neniigas. »
— Blaise PASCAL
 
« La historio tamen montras kiomgrade malfacilas diri « ne », kiam barbareco estas la socia normo. »
 
« Pluraj personoj odoraĉas: devigitaj vivi kune, ili interkonsentas surporti fortodorajn parfumaĵojn. Jen en kio konsistas ĝentileco. »
— Sénac de Meilhan (franca moralisto)
 
« Kiam oni entreprenas ion, oni tuj havas kontraŭ si tri homgrupojn: Tiuj, kiuj faras la samon, tiuj, kiuj faras la malon, kaj tiuj, kiuj faras nenion. »
— Rémy Chauvin
 
« La homoj normalaj estas tiuj, kiuj sukcesas malliberigi la aliajn. »
— Aimé Michel
 
« La teroro de la socio, kiu estas la fundamento de la moralo, la teroro de Dio, kiu estas la sekreto de religio – tiuj estas la du aferoj, kiuj estras nin. » « The terror of society, which is the basis of morals, the terror of God, which is the secret of religion – these are the two things that govern us. »
— Oscar Wilde, The Picture of Dorian Grey p. 18
 
« Estas certe ke neniu socio povas prosperi kaj feliĉi, kie la plejparto de ties anoj etas malriĉa kaj kaj mizera» « No society can surely be flourishing and happy, of which the greater part of the members are poor and miserable. »
— Adam Smith
 
« Amaso ankoraŭ ne estas socio. »
— Roger Bacon
 
« Mi kredas, ke ĉe ĉiu nivelo de socio - familia, triba, nacia kaj internacia - la ŝlosilo al pli feliĉa kaj pli sukcesa mondo estas la kreskado de kompato. Ni ne bezonas religiiĝi, nek kredi en ideologio. Necesas, ke ĉiu el ni disvolvu niajn bonajn homajn kvalitojn»
— Tenzin Gyatso
 
« Ni diris ke la socion kunligas du aferoj: perforta devigo kaj emociaj ligoj inter la membroj de la socio — teknike nomataj identigoj. Ĉe manko de unu elemento, eble la alia povas unuigi la socion. »
— Sigmund FreudKial milito? [septembro 1932]
 
« Kredo ludas gravan rolon en malferma socio. Ĝuste ĉar nia kompreno estas neperfekta, ni ne povas bazi niajn decidojn sur scio sole. Ni devas fidi al kredoj, religiaj aŭ alispecaj, por helpi nin fari decidojn. Sed ni devas resti malfermitaj al la ebleco, ke ni eble eraras, por ke ni povu korekti niajn erarojn. Alie, ni nepre eraros. » « (angle) Faith plays an important role in an open society. Exactly because our understanding is imperfect, we cannot base our decisions on knowledge alone. We need to rely on beliefs, religious or otherwise, to help us make decisions. But we must remain open to the possibility that we may be wrong so that we can correct our mistakes. Otherwise, we are bound to be wrong. »
— George Soros
 
« Ni progresas en socio nur se ni haltas malbeni kaj plendi pri ĝiaj mankoj kaj havas la kuraĝon por fari ion pri ili. »
— Elisabeth Kübler-Ross
 
« Ĝis kiom oni devas akcepti la regulojn de la socio, en kiu oni vivas? Alivorte: en kiu momento konformeco fariĝas korupteco? Nur respondante tiajn demandojn la konscienco vere difinas sin. » « (angle) How far should one accept the rules of the society in which one lives? To put it another way: at what point does conformity become corruption? Only by answering such questions does the conscience truly define itself. »
— Kenneth Tynan
 
« Historio juĝos sociojn kaj registarojn - kaj iliajn instituciojn - ne laŭ tio, kiom grandaj ili estas aŭ kiel bone ili servas riĉulojn kaj potenculojn, sed laŭ kiom efike ili respondis al la bezonoj de malriĉuloj kaj senhelpuloj. » « (angle) History will judge societies and governments — and their institutions — not by how big they are or how well they serve the rich and the powerful, but by how effectively they respond to the needs of the poor and the helpless. »
— César Chávez
 
« La spirito de vero kaj la spirito de libereco - jen la kolonoj de socio. »
— Henrik Ibsen
 
« Tio ĉi ne estas simpla reformo. Ĝi vere estas revolucio. Sekso kaj raso, ĉar ili estas facile, videblaj diferencoj, estis la unuaj manieroj organizi homajn estaĵojn en supera kaj malsupera grupoj, kaj en la malmultekosta laboro sur tiu sistemo je kiu ĝi ankoraŭ dependas. Ni parolas pri socio, en kiu ne estos aliaj roloj krom tiuj elektitaj aŭ gajnitaj. Ni vere parolas pri humanismo» « (angle) This is no simple reform. It really is a revolution. Sex and race, because they are easy, visible differences, have been the primary ways of organizing human beings into superior and inferior groups, and into the cheap labor on which this system still depends. We are talking about a society in which there will be no roles other than those chosen, or those earned. We are really talking about humanism. »
— Gloria Steinem
 
« Mia difino de libera socio estas socio, kie estas sekure esti nepopulara» « (angle) My definition of a free society is a society where it is safe to be unpopular. »
— Adlai Stevenson 2a
 
« Sur simila tereno oni povas pruvi, ke neniu socio povas fari eternan Konstitucion, aŭ eĉ eternan leĝon» « (angle) On similar ground it may be proved that no society can make a perpetual Constitution, or even a perpetual law. »
— Thomas Jefferson, letero al James Madison (6a de septembro 1789)]]
 
« Laboristoj de mia Patrujo, mi havas fidon pri Ĉilio kaj ĝia destino. Superpasos aliaj homoj ĉi tiun grizan kaj amaran momenton kiam la perfido celas sin trudi. Vi pluiru, sciante ke multe pli frue ol tarde, ree malfermiĝos la grandaj aleoj kie pasos la libera homo por konstrui pli bonan socion.
Vivu Ĉilio!. Vivu la popolo!. Vivu la laboristoj!.[1] »
 « (hispane) ¡Trabajadores de mi Patria!: Tengo fe en Chile y en su destino. Superarán otros hombres este momento gris y amargo donde la traición pretende imponerse. Sigan ustedes sabiendo que, mucho más temprano que tarde, abrirán de nuevo las grandes alamedas por donde pase el hombre libre, para construir una sociedad mejor.
¡Viva Chile!, ¡viva el pueblo!, ¡vivan los trabajadores! »
— Salvador Allende, Lastaj publikaj vortoj de Salvador Allende
 
« En socio de konsumado estas neeviteble du specoj de sklavoj: la malliberuloj de toksomanio kaj la malliberuloj de envio»
— Ivan Ilich
 
« La libera esprimo de la esperoj kaj aspiroj de popolo estas la plej granda kaj sola sekureco en prudenta socio. » « (angle) The free expression of the hopes and aspirations of a people is the greatest and only safety in a sane society. »
— Emma Goldman
 
« La celo de arta edukado ne estas produkti pli da artistoj, kvankam tio estas kromprodukto. La reala celo de arta edukado estas krei kompletan homan estaĵojn kapablaj konduki sukcesajn kaj produktivajn vivojn en libera socio. » « (angle) The purpose of arts education is not to produce more artists, though that is a byproduct. The real purpose of arts education is to create complete human beings capable of leading successful and productive lives in a free society. »
— Dana Gioia
 
« Estas ŝanĝo, daŭra ŝanĝo, nepra ŝanĝo, kiu estas la reganta faktoro en la socio hodiaŭ. Neniu prudenta decido povas esti plu prenita sen konsideri ne nur la mondon kiel ĝi estas, sed la mondon kiel ĝi estos... » « (angle) It is change, continuing change, inevitable change, that is the dominant factor in society today. No sensible decision can be made any longer without taking into account not only the world as it is, but the world as it will be … »
— Isaac Asimov
 
« Mi gvidas vin serĉi veron el la faktoj de la historiaj kondiĉoj de nia socio kaj identigi la problemojn. La ĝustaj solvoj venos per la ĝusta identigo de la problemoj. »
— Zulfikar Ali Bhutto
 
« Ni ĉiuj - plenkreskuloj kaj infanoj, verkistoj kaj legantoj - havas la devon revi. Ni havas la devon imagi. Estas facile ŝajnigi, ke neniu povas ŝanĝi ion ajn, ke ni estas en mondo, en kiu la socio estas grandega kaj la individuo estas malpli ol nenio: atomo en muro, rizgrejno en rizkampo. Sed la vero estas, ke individuoj ree ŝanĝas sian mondon, individuoj faras la estontecon, kaj ili faras ĝin imagante, ke aferoj povas esti malsamaj. » « (angle) We all – adults and children, writers and readers – have an obligation to daydream. We have an obligation to imagine. It is easy to pretend that nobody can change anything, that we are in a world in which society is huge and the individual is less than nothing: an atom in a wall, a grain of rice in a rice field. But the truth is, individuals change their world over and over, individuals make the future, and they do it by imagining that things can be different. »
— Neil Gaiman

Erich Fromm

redakti
 
« Efektive Freŭdo kaj liaj lernintoj havis nur tre naivan imagon pri procezoj, okazantaj en la socio; plejparto de liaj provoj de aplikado de psikologio al la socialaj problemoj kondukis al eraraj konstruoj... »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Alivorte la socio realigas ne nur funkcion de subpremado, kvankam ankaŭ ĝin, sed ankaŭ funkcion de kreado de la personeco. Homa naturopasioj de la homo kaj liaj anksioj — estas produkto de kulturo; fakte la homo mem estas la plej grava atingo de tiuj senĉesaj homaj klopodoj, kies registron ni nomas la historio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ĉiuj ekonomiaj kaj sociaj fortoj, karakteraj pro la nuntempa socio, burĝonis ene de tiu mezepoka jam en la 12-a, 13-a kaj 14-a jarcentoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Kulturo de la Renesanco reprezentis socion de relative altevoluinta komerca kaj industria kapitalismo... La Reformacio inverse estis ĉefe religio de kamparanoj kaj malsupraj tavoloj de la urba socio. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« ...en ĉiu socio spirito de la kulturo estas ĝenerale difinata de la spirito de dominantaj sociaj grupoj. Parte tio okazas ĉar tiuj grupoj kontrolas edukan sistemon, lernejon, eklezion, gazetaron, teatron kaj tiel havas eblecon trudi siajn ideojn al la tuta loĝantaro; sed krome tiuj regantaj grupoj havas ankaŭ tian prestiĝon, ke malsupraj klasoj volonte pretas akcepti iliajn valorojn, imiti ilin, psikologie identigi sin kun ili. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Koncentriĝo de kapitalo (ne de riĉeco) en certaj sektoroj de ekonomia sistempo limigis eblecojn de sukceso de la privata iniciato. Kie venkas monopolisma kapitalo, la ekonomia sendependeco de plimulto jam finiĝis. Por tiuj kiuj plu luktas — speciale por plejparto de la meza klaso — tiu lukto akiras karakteron de batalo kontraŭ fortoj tiom superantaj, ke antaŭaj kuraĝo kaj kredo je iniciato estas anstataŭataj de sentoj de senespero kaj senhelpeco. Grupeto da monopolistoj havas enroman, kvankam neevidentan potencon super la tuta socio; sorto de plejparto de la socio dependas de decidoj de tiu ĉi grupo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Procezo de detruado de la mezepoka socio daŭris kvarcent jarojn kaj en nia tempo finiĝas. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« ...plejparto de problemoj de la privata kaj socia vivo estas tre simplaj, tiom simplaj, ke kompreni ilin povus fakte ĉiu. Oni bildigas ilin — kaj ofte intence — tiom komplikaj por montri, ke orientiĝi en ili povas nur “fakulo”, kaj eĉ li nur en sia mallarĝa fako; kaj tio senigas la homojn je kuraĝo kaj deziro pensi memstare, subfosas ilian kredon je sia kapablo mediti pri aktualaj problemoj. La individuo sentas sin senespere droninta en ĥaosa amaso da faktoj kaj kun kortuŝa pacienco atendas, ke “fakuloj” decidu kion li faru.
Rezulto de tia influo estas ambigua: unuflanke cinikismo kaj skeptikismo rilate ĉion, kio estas skribata kaj dirata, aliflanke — infaneca fido al ĉio, kio estos dirita kun sufiĉa aplombo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Dum neniu el antaŭaj historiaj periodoj tiuj celoj estis atingeblaj; ili laŭbezone restis nur ideologiaj celoj, ĉar ne ekzistis materiala bazo, necesa por evoluo de la vera individuismo. Kapitalismo kreis tiun premison. Problemo de produktado jam estas solvita — almenaŭ ĝenerale; ni jam povas klare imagi estontan socion de la komuna abundo, en kiu lukto pri ekonomiaj privilegioj ne estos kaŭzata de ekonomia neceso. Problemo, kiun ni alfrontas hodiaŭ, konsistas en tia organizado de sociaj kaj ekonomiaj fortoj, ke la homo — ano de la organizita socio, iĝu mastro de tiuj ĉi fortoj, ne ilia sklavo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Antaŭ ĉio ni povas oferi eĉ ne unu el atingoj de la nuntempa demokratio: ni devas konservi la ĉefan el ili — reprezentan registaron, elektatan de la popolo kaj respondecan antaŭ ĝi, kaj ankaŭ ĉiujn rajtojn, garantiitajn de konstitucio al ĉiu civitano. Ni ne povas oferi ankaŭ novan demokratian principon, kiu asertas ke neniu devas malsati, ke la socio respondecas pri ĉiuj siaj anoj, ke neniu estos devigita — per timo de senlaborecomalsato — al subiĝo kaj perdo de la homa digno. Tiujn ĉefajn atingojn necesas ne nur konservi, sed fortigi kaj vastigi. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Neracia, senplana socio devas esti anstataŭigita per socio kun planita ekonomio, kiu ebligos unuigi kaj koncentri la fortojn de la tuta socio. La socio devas ekregi la sociajn procezojn same racie kiel ĝi ekregis la procezojn naturajn. La ĉefa kondiĉo por tio estas nuligo de kaŝa potenco de eta aro da aferistoj, manipulantaj ekonomion sen ajna respondeco antaŭ amaso da homoj, kies sortoj dependas de iliaj decidoj. Ni povas nomi tian socian ordon demokratia socialismo, sed gravas ne la nomo; gravas organizi racian ekonomian sistemon, kiu servus al la interesoj de la popolo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Solvo de la problemo de kombinado de centralizado kaj malcentralizado estas unu el la ĉefaj taskoj, kiuj staras antaŭ la socio. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« En la socian karakteron eniras nur tiu tutaĵo de karakteraj trajtoj, kiu ĉeestas ĉe plejparto de anoj de tiu ĉi socia grupo kaj aperis rezulte de komunaj por ili travivaĵoj kaj ĝenerala vivmaniero»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Nocio de socia karaktero estas ŝlosila por kompreno de la sociaj procezoj. Karaktero — en dinamika senco de la analitika psikologio — estas specifa formo de la homa energio, aperanta dum procezo de dinamika adaptiĝo de homaj bezonoj al certa vivmaniero en certa socio. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ofte okazas, ke iu socia grupo je nivelo de konscio akceptas iujn ideojn, sed tiuj ĉi ideoj efektive ne tuŝas la tutan naturon de tiu ĉi grupo pro specifeco de ĝia socia karaktero; tiaj ideoj restas nur sortimento de konsciitaj principoj, sed je kriza momento homoj montriĝas malkapablaj agi laŭe al siaj principoj. Kiel ekzemplo povas servi laborista movado en Germanio dum la venko de naziismo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« ...la familion oni povas konsideri psikologia agento de la socio. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Emil Cioran

redakti
 
« Nin gvidas nur unu afero — ĉarmoj de la neplenumebla. Alivorte, socion, kiu ne kapablas doni vivon al utopio kaj dediĉis sin al ĝi, minacas sklerozo kaj disfalo. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
 
« La socio konsolidiĝas antaŭ danĝero kaj degradiĝas en la stato de trankvilo. Psikozoj multiĝas tie, kie regas la paco, higieno kaj komforto»
— Emil Cioran, Silogismoj de amaro [1952]

José Ortega y Gasset

redakti
 
« ...homa socio ĉiam, ĉu deziras ĝi tion aŭ ne, estas aristokrateca laŭ sia senco, ju pli ĝi estas aristokrateca, des pli ĝi estas socio, same inverse. Kompreneble mi parolas pri la socio, ne pri la ŝtato»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« ...la epokon de la eŭropa absolutismo distingas nome malforteco de la ŝtato... la aristokratoj ne deziris fortigi la ŝtaton koste de la socio. Malgraŭ kutimaj imagoj, absolutismo instinkte estimis la socion, kaj estimis oble pli ol la nunaj demokratioj. Hodiaŭ la ŝtato estas pli inteligenta, sed historie pli senrespondeca»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Finiĝos tio plorinde. La ŝtato definitive sufokos ĉian socian aktivecon kaj neniuj novaj semoj jam burĝonos. La socion oni devigos vivi por la ŝtato, la homon — por la ŝtata maŝino. Kaj ĉar tio estas nura maŝino, kies funkcieblo kaj stato komplete dependas de viva forto de ĉirkaŭaĵo, finfine la ŝtato, forsuĉinte el la socio ĉiujn sukojn, senfortiĝos, ekfeblos kaj mortos per la plej morta el la mortoj — per la rusta morto de mekanismo»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« La povo kaj subiĝo estas decidaj kondiĉoj por ekzistado de iu ajn socio. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Carl Gustav Jung

redakti
 
« Ni en Svislando havas sufiĉe elteneblan socian ordon, ĉar ni militas inter si. Nia ordo estus perfekta, se ĉiu turnus sian agresemon internen de si, internen de sia propra psiko»
— Carl Gustav Jung, Lukto kontraŭ la ombro
 
« ...la socio ne speciale aprezas la spiritajn heroaĵojn: ĝiaj premioj ĉiam estas aljĝataj pro atingoj, sed pro individueco, plej ofte ĝi estas premiata nur postmorte. »
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo

Marshall McLuhan

redakti
 
« ...en la skriba kaj homogenigita socio homo ĉesas esti sentema rilate diversan kaj interrompan vivon de la formoj. Kiel parton de sia narcisisma fiksiĝo li akiras iluzion de tria dimensio kaj “privatan vidpunkton”, kaj tiel komplete fortranĉiĝas de la propra al [William] Blake kaj la Psalmisto [reĝo Davido] konsciiĝo: ni estas tio, al kio alkroĉiĝis nia rigardo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« ...movebla nomado, vivinta per ĉasado kaj plukado, estas sociale senmova. Aliflanke malmultmova specialisto estas dinamika, ekspansia, progresema. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Jarcentojn poste, kiam plua disiĝo kaj ekspansio elĉerpis eblecojn de privata agado, korporacia entreprenado inventis ideon de la Socia Devo, metinte sur individuon personan respondecon pro grupa agado. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« ...nenio povis iĝi por la marksisma dialektiko pli detrua ol ideo ke lingva komunikilo determinas formon de socia evoluo ne malpli ol produktiloj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Donaco de fonetika skribo, doninta al homo okulon anstataŭ orelo, en socia kaj politika rilatoj estas evidente la plej radikala eksplodo, kiu nur povas okazi en socia strukturo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Skribo kreas oble pli simplajn tipojn de homoj kompare al tiuj, kiuj evoluas en komplika araneaĵo de kutimaj tribaj kaj parolaj socioj. Ĉar fragmentita homo kreas homogenan okcidentan mondon, dum parolaj socioj konsistas el homoj diferenciĝintaj, sed diferenciĝintaj ne danke al specialistaj scipovoj aŭ videblaj signoj, sed danke al unikaj emociaj miksiĝoj. Interna mondo de parola homo estas interplektiĝo de komplikaj emocioj kaj sentoj, kiujn praktikema homo de la Okcidento delonge ene de si detruis aŭ subpremis por pliaj efikeco kaj praktikeco. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Malsani sen simptomoj signifas havi imunon. Ankoraŭ neniu socio havis sufiĉajn sciojn pri siaj agoj por evoluigi imunon al siaj novaj larĝigoj aŭ teknologioj. Hodiaŭ ĉe ni aperis sento, ke eble tian imunon kapablas krei la arto»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« ...en la elektra epoko ne plu havas sencojn paroli ke la artisto marŝas antaŭ sia tempo. Nia teknologio ankaŭ marŝas antaŭ sia tempo, necesas nur sukcesi ekvidi en ĝi nome tion, kio ĝi estas. Nun por ne okazu troa katastrofo en la socio, la artisto emas forlasi sian eburan turon por translokiĝi al la turo de socia regado. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Kiam apude ekzistas du socioj, psika defio de pli komplika el ili efikas al la pli simpla forme de eksploda elĵeto de energio... Kiel barbaron kontakto kun civilizo spronis al ekstrema moviĝemo, transformiĝinta je amasa migrado, same adoleskulo, devigita partopreni en urba vivo, nekapabla akcepti ĝin kiel plenkreskulo, komencas “senkialan ribelon”. Antaŭe la adoleskulo havis esperon pri estonteco. Li estis preta al atendado de sia ŝanco. Sed ekde la tempo kiam aperis televido, strebo al partopreno finis la adoleskon kaj en ĉiu usona hejmo kreskis sia Berlina muro»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Legopova homo kaj skriba socio evoluigas en si teruran kapablon konduti en ĉiuj aferoj mirinde distanciĝante de tiuj sentoj kaj de tiu emocia engaĝiĝo, kiujn nepre sentus nelegopova homo kaj neskriba socio. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Imagu ke anstataŭ elpendigi stelo-strian flagon, ni devus skribi la vortojn “usona flago” trans ŝtofopeco kaj elpendigi ĝin... Eble tiu ilustraĵo helpos al ni imagi kian ŝanĝon travivas triba homo, alpropriganta skribon. El liaj rilatoj kun socia grupo preskaŭ komplete estas ekskludataj emocia kaj korporacia familia sentoj. Li akiras emocian liberon, ebligantan al li apartiĝi de la tribo kaj iĝi civilizita individuo, homo de vida organizado, havanta homogenajn imagojn, kutimojn kaj rajtojn same kiel ĉiuj aliaj civilizitaj individuoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« En teatro, balo, futbala matĉo, preĝejo ĉiu individuo ĝuas ĉeeston de ĉiuj aliaj. Ĝuo pro ĉeestado en amasoj konsistas en tiu ĝojo pro kresko de nombro, kies ekziston oni jam delonge supozis ĉe legopovaj membroj de la okcidenta socio. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Homoj lasis ferman mondon de tribo por “malferma socio”, interŝanĝinte helpe de skriba teknologio orelon kontraŭ okulo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« ...la feŭda sistemo iĝis socia daŭrigo de piedingo. La piedingo unuafoje aperis en la Okcidento en la 8-a jarcento kaj estis pruntita de la Oriento. Kun apero de la piedingo aperis la ĉevalbatalo, naskinta novan socian klason. La eŭropa klaso de ĉevalbatalantoj jam ekzistis, restis nur armigi ĝin, sed por komplete armigi la kavaliron, necesis unuigi resursojn de deko aŭ pli da kamparanaj kortoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« ...skribaj socioj havas sian specifan iluzion: ili opinias ke en ili ekzistas alta grado de memkonscio kaj individuismo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Same kiel la teknologioj estas larĝigoj de viva organismo, ankaŭ la ludoj, same kiel institucioj, estas larĝigoj de la socia homo kaj politika korpo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« ...sen ludoj homo kaj socio sinkas je tranca aŭtomateco de zombio»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Ido de televido soifas engaĝiĝon kaj ne deziras specialistan labropostenon estonte. Li soifas rolon kaj profundan ligitecon al sia socio. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Andrej Movĉan

redakti
 
« ...de faŝismo Rusio hodiaŭ estas tre malproksima... Nian socion oni povas riproĉi pri pasiveco, nematureco, pri tio ke ĝi ne superkreskis superstiĉojn, ne iĝis civitana, sed ne pri tio ke ĝi estas faŝisma. Kaj se ne okazos iuj katastrofoj kiel en 1917, mi dirus ke la rusia socio kreskos direkte al Eŭropunio, sed ne direkte al izoliĝo. » « ...от фашизма Россия сегодня очень далека... Наше общество можно упрекать в пассивности, незрелости, в том, что оно не переросло предрассудки, не стало гражданским, но не в том, что фашистское. И если не случится каких-то катастроф, как в 1917 году, я бы сказал, что российское общество растет в сторону Евросоюза, а не в сторону изоляции. »
— Andrej Movĉan, Kia estos la mondo post cent jaroj [2018]
 
« Estas sensence provi efektivigi demokratiajn ŝanĝojn en malpreta al tio socio. Tasko de opozicio ne povas esti ŝanĝo de la potenco, nek eĉ eniro en ĝin: en la nuna Rusio institucioj de regado estas reduktitaj kaj ĉeesto de reprezentantoj de liberala ideologio en la potenco en malgranda kvanto nur ligos al ili la manojn, sed ne ŝanĝos la situacion. » « Демократические преобразования бессмысленно пытаться делать в не готовом к этому обществе. Задачей оппозиции не может быть ни смена власти, ни даже вхождение во власть: в современной России институты управления редуцированы и нахождение представителей либеральной идеологии во власти в небольшом количестве только свяжет им руки, но не изменит ситуацию. »
— Andrej Movĉan, Kio okazos se al potenco en Rusio denove venos liberaluloj? [novembro 2015]
 
« [pri Rusio] ...tasko de la opozicio devas esti lukto por mondkoncepto de la socio (por ke en la momento de elekto ĝi elektus liberalismon kaj demokration) kaj por formiĝo ene de la lando de liberala elito (do ekonomie, socie kaj politike aktiva parto de la socio). » « [о России] ...задачей оппозиции должна быть борьба за мировоззрение общества (для того, чтобы в момент выбора оно совершило выбор в пользу либерализма и демократии) и за формирование внутри страны либерально настроенной элиты (то есть экономически, социально и политически активной части общества). »
— Andrej Movĉan, Kio okazos se al potenco en Rusio denove venos liberaluloj? [novembro 2015]
 
« ...klaras, ke kiam en la socio malpli ol 0,1% prosperas koste de 99,9%, tio ne povas okazi nur pro tio, ke la malplimulto bonŝancas aŭ ke ĝi “ludas” oble pli bone ol la aliaj. » « ...понятно, что, когда в обществе менее чем 0,1% преуспевает за счет 99,9%, это не может происходить лишь потому, что меньшинству везет или оно «играет» значительно лучше остальных. »
— Andrej Movĉan, Tasko pri kvin maraj rabistoj [la 6-a de septembro 2017]
 
« ...ŝanĝo de la potenco sen ŝanĝo de la sistemo kaj de psikologio de la socio sekvigas nur kreskon de malegaleco. Kiu ankoraŭ dubas pri tio, vidu kion sekvigis la oktobra ŝtatrenverso en 1917, kaj poste la revolucio en 1991 kaj la disfalo de Sovetunio. » « ...смена власти без смены системы и психологии общества приводит только к усилению неравенства. Кто еще сомневается в этом, посмотрите, к чему привели октябрьский переворот 1917 года, а затем революция 1991 года и распад СССР. »
— Andrej Movĉan, Tasko pri kvin maraj rabistoj [la 6-a de septembro 2017]
 
« La potenco akceptas moralon, diktatan de la socio, kaj juĝi la potencon de pozicioj de moralo de aliaj tempo kaj socio estas tute sensence — tiam ni kondamnos ĉiujn kaj ĉion sendistinge, kaj Cezaro estos faŝisto, kaj Washingtoneseparisto, kaj Lincoln — instiganto de milito, kaj Churchillrasisto» « Власть принимает мораль, диктуемую обществом, и судить власть с позиций морали другого времени и социума вообще бессмысленно — тогда мы осудим всех и вся без разбору, и Цезарь будет фашистом, и Вашингтон — сепаратистом, и Линкольн — поджигателем войны, и Черчилль – расистом. »
— Andrej Movĉan, Naskiĝtago de Gorbaĉov [la 6-a de marto 2016]

Proverboj

redakti
 
« Vian fingron malsanan ne vidigu, ĉar ĉiu ĝin batus. »
— Hispana proverbo

Vidu ankaŭ

redakti


Socia kaj politika filozofio
Filozofoj ArendtAristoteloAŭgustenoAkvinoBadiouBakuninBaudrillardCamusChomskyCiceronoKonfuceoDe BeauvoirEmersonEngelsFourierFranklinGandhiGramsciHegelHobbesJeffersonKantKierkegaardLaŭzioLeibnizLeninLockeLuxemburgMakiaveloMaoMarcuseMarxMontesquieuMohamedoNietzscheOrtegaPaineRenanRousseauRussellSadSartreSmithSokratoSpinozoStraussStirnerSunSun TzuTaineThoreauTocquevilleVoltaireWeber
Konceptoj JustecoJuroPacoPosedoRevolucioRajtoSocioDespotismoMilito
Regadformoj AristokratioBurokratioDemokratio
  1. Lastaj publikaj vortoj de Salvador Allende radielsendo Santiago de Ĉilio, la 11-an de septembro 1973 (Esperanto)