Komploto

Vikimedia apartigilo

Komploto estas sekreta ligo por malicakrima celo kontraŭ iu.

Komploto
Komploto
Komploto
Aliaj projektoj
Komploto en Vikipedio
Komploto en Vikivortaro
Citaĵo
« La socio ĉiam troviĝas en la stato de komploto kontraŭ homeco de ĉiu sia ano. La plej postulata virto estas konformeco. Kredi je si mem estas fari ion kontraŭan al ĝi. »
— Ralph Waldo Emerson, Self-reliance [1841]
Citaĵo
« Utilas montri ĉi tie la rolon de la komploto ĉe la paranojulo. Konspirado, sekreta komploto ĉiam estas en lia kapo. Oni povas esti certa: kion ajn li alfrontu, ĉie sonos la sama temo. La paranojulo sentas sin ĉirkaŭita de ĉiuj flankoj. Lia supermalamiko ne kontentiĝas per tio, ke li atakas mem. Li ĉiam klopodas inciti kontraŭ li malican gregon, kiun li poste ellasos je ĝusta momento. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Ĉiu verkisto, mi supozas, opinias ke la mondo en kiu li naskiĝis estas nenio alia ol komploto kontraŭ la kultivado de liaj talentoj» « Any writer, I suppose, feels that the world into which he was born is nothing less than a conspiracy against the cultivation of his talent. »
— James Baldwin

Vidu ankaŭ redakti