Fido

kredo je dogmoj de religio

Fido povas signifi konfidon al persono aŭ objekto, kredon je Dio aŭ al io ajn, aŭ sistemon de religia kredo. La esenco de fido estas ke ĝi estas science nepravigebla.

Fido
Fido
Fido
Aliaj projektoj
Fido en Vikipedio
Fido en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti
 
« Fido, miaopinie, estas rigidiga procezo, tipo da mensa amelo kiun oni devus apliki plejeble malpli. »
— E. M. Forster
 
« Absoluta fido koruptas tiom absolute kiom absoluta potenco» « Absolute faith corrupts as absolutely as absolute power. »
— Eric Hoffer
 
« La fido estas realigo de esperataĵoj, provado de aferoj ne vidataj. »
— Biblio Hebreoj 11:1
 
« Vivas pli da fido en honesta dubo, kredu min, ol en duono de la kredoj» « (angle) There lives more faith in honest doubt, believe me, than in half the creeds. »
— Alfred Tennyson
 
« Estas manko de fido, pli ol ĉio alia, kiu mortigas civilizon. Ni povas detrui nin per cinikeco kaj seniluziiĝo, same efike kiel per bomboj. » « (angle) It is lack of confidence, more than anything else, that kills a civilisation. We can destroy ourselves by cynicism and disillusion, just as effectively as by bombs. »
— Kenneth Clark
 
« Vi ne povas fidi je tio, kion vi instruis. Ĉio, kion vi lernis de la historio, estas malnovaj manieroj erari. Tiu historio povas diri al vi nenion pri tio, kion ni devas fari morgaŭ. Nur tion, kion ni ne devas fari. » « (angle) You cannot rely upon what you have been taught. All you have learned from history is old ways of making mistakes. There is nothing that history can tell you about what we must do tomorrow. Only what we must not do. »
— Edwin H. Land
 
« Oni diras, ke ne plu estos milito. Ni devas ŝajnigi kredi tion. Sed kiam milito venos, estas ni, kiuj prenos la unuan ŝokon kaj aĉetos tempon per niaj vivoj. Estas ni, kiuj konservas la fidon. » « (angle) It is said there will be no more war. We must pretend to believe that. But when war comes, it is we who will take the first shock and buy time with our lives. It is we who keep the faith. »
— Richard McKenna
 
« Savi la mondon postulas fidon kaj kuraĝon: fido al racio kaj kuraĝo proklami, kion racio montras vera. »
— Bertrand Russell
 
« Espero, kiel fido, estas nenio se ĝi ne estas kuraĝa; ĝi estas nenio se ĝi ne estas ridinda» « (angle) Hope, like faith, is nothing if it is not courageous; it is nothing if it is not ridiculous. »
— Thornton Wilder
 
« Mi ne povas aprobi, ke princoj regu la konsciencon de siaj subuloj kaj forprenu de ili la liberecon de fido kaj diservo. »
— Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau
 
« La esenco mem de libera registaro konsistas en konsideri oficejojn kiel publikan fidon, donitaj por la bono de la lando, kaj ne por la avantaĝo de individuo aŭ partio» « (angle) The very essence of a free government consists in considering offices as public trusts, bestowed for the good of the country, and not for the benefit of an individual or a party. »
— John C. Calhoun
 
« Historion ne faras nur reĝoj kaj parlamentoj, prezidantoj, militoj kaj generaloj. Ĝi estas la historio de homoj, de ilia amo, honoro, fido, espero kaj sufero; de naskiĝo kaj morto, de malsato, soifo kaj malvarmo, de soleco kaj malĝojo. » « (angle) History is not made only by kings and parliaments, presidents, wars, and generals. It is the story of people, of their love, honor, faith, hope and suffering; of birth and death, of hunger, thirst and cold, of loneliness and sorrow. »
— Louis L'Amour
 
« Nur la persono, kiu havas fidon en si mem estas kapabla esti fidela al aliaj. »
— Erich Fromm
 
« Amu ĉiujn, fidu je kelkaj,
Faru malbonon al neniu. »
 « (angle) Love all, trust a few,
Do wrong to none. »
— William Shakespeare
 
« Vi povas fari tre malmulte per fido, sed vi povas fari nenion sen ĝi. » « (angle) You can do very little with faith, but you can do nothing without it. »
— Samuel Butler
 
« La Lingva Scienco instruis al ni, ke estas ordo kaj saĝo en ĉiuj lingvoj kaj eĉ la plej malnoblaj ĵargonoj enhavas la ruinojn de iama grandeco kaj beleco. La Scienco de Religio, mi esperas, produktos similan ŝanĝon en niaj vidpunktoj pri barbaraj formoj de fido kaj adoro» « (angle) The Science of Language has taught us that there is order and wisdom in all languages, and even the most degraded jargons contain the ruins of former greatness and beauty. The Science of Religion, I hope, will produce a similar change in our views of barbarous forms of faith and worship. »
— Max Müller
 
« La sola maniero eliri el la hodiaŭa mizero estas ke homoj iĝu indaj je reciproka fido. »
— Albert Schweitzer

George Gurdjieff

redakti
 
« Ĉiuj religioj parolas pri morto dum ĉi tiu surtera vivo. Morto devas veni antaŭ renaskiĝo. Sed kio devas morti? Falsa fido je propra scio, memamo kaj egoismo. Nia egoismo devas esti rompita. »
— George Gurdjieff
 
« Konscia fido estas libereco.
Emocia fido estas sklaveco.
Mekanika fido estas malsaĝeco. »
— George Gurdjieff

Zamenhofa proverbaro

redakti
  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon»
— Zamenhofa proverbaro
 
« Ne rapidu kun fido antaŭ longa kunesido. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Ĉe plej granda fido memoru pri perfido»
— Zamenhofa proverbaro
 
« Ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ

redakti