Nederlando

regno en Eŭropo

Nederlando estas lando en Okcidenta Eŭropo.

Nederlando
Nederlando
Nederlando
Aliaj projektoj
Nederlando en Vikipedio
Nederlando en Komunejo
Nederlando en Komuneja kategorio
Nederlando en Vikivortaro
Nederlando en Vikinovaĵoj

Citaĵoj redakti

Henry Kissinger redakti

 
« Ĝuste sendependeco de Nederlando estis tio, por kio Britio ĉiam batalis obstine kaj senkompromise… Ekbatalinte Britio militus ĝis la fino eĉ kaze de malvenko de Francio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĝis la komenco de la 18-a jarcento sekureclimo de Britio iris laŭ la Manika markolo. Dum la tuta 19-a jarcento tiu ĉi sekureclinio iris laŭ limo de Nederlando. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« La angloj okupis por si la insulon, sed ne la maron ĉirkaŭ ĝi. La maro subiĝas nur al la ŝipoj de la angloj, ordonas al la maro la kapitano. La nederlandano ja teron, sur kiu li vivas, devas unue batalpreni de la maro. Ĝi kuŝas tiom malalte, ke ĝin necesas ŝirmi de la maro per digoj. Por la nederlandano la digo estas la komenco kaj la fino de lia nacia vivo. Amaso de la viroj mem iĝas simila al la digo: unuiĝinte ĝi povas bari la vojon al la maro… Pri la digoj oni esperas je la paca tempo, sed se oni devas detrui ilin pro atako de la malamikoj, ilia povo transiras al la viroj, kiuj rekonstruas ilin post la milito. En ilia imago la digo vivas ĝis ĝi iĝos reala. Per tia rimarkinda kaj malkutima maniero en la tempoj de la seriozaj ekzamenoj la nederlandanoj portas en si limon, apartigantan ilin de la maro. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]