Tento estas instigo al malbona ago.
|
| « [pri amo] …la nuntempan ĝian komprenon oni elpensis ĉefe lime de la 18-19-a jarcentoj kaj ĝi direktiĝas kontraŭ supraĵa ludo de la tento. Okazas disrompo inter la formo de la duala ludo, strategia iluzio kaj nova, individua fineco, plenumo de la deziro — grandioza supreniro de dispozicio de la deziro, ĉu temas pri la seksaj aŭ psikaj streboj de la individuo aŭ politikaj streboj de la amasoj. Iel aŭ tiel, tiu deziro kaj ĝia “liberaligo” ne plu havas ion komunan kun la aristokratia ludo de la defio kaj tento. » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
| |
|
| « Karaktera trajto de tia universala pasio kiel la amo estas tio, ke ĝi estas individua kaj ke ĉiu en ĝi trovas nur sin mem. La tento havas dualan karakteron: mi ne povas tenti, se mi jam ne estas tentita, neniu povas tenti min, se li ankoraŭ ne estas tentita. Neniu povas ludi sen alia, tio estas principa regulo. Dume ami mi povas sen reciprokeco. Se mi amas kaj oni ne amas min, tio estas mia problemo. Se mi ne amas vin, tio estas via problemo. Se iu ne plaĉas al mi, tio estas lia problemo. Jen kial ĵaluzo estas natura trajto de la amo dum ĝi fremdas al la tento — la emocia ligo ĉiam estas malcerta dum la pakto pri la signoj estas nediskutebla kaj deviga. Krome tenti iun ne signifas ke oni investas en li aŭ psikologie absorbas, la tento ne konas tiun teritorian ĵaluzon, kiu propras al la amo. » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
| |
|
| « La amo respondecas pri ĉiuj enigmoj de la mondo, sed al ĝi mem mankas enigmeco. Inverse, ĝi estas ŝarĝita je la senco kaj apartenas ne al vico de la enigmo, sed al la vico de la diveno. “La amo estas ŝlosilo al la diveno” aŭ eĉ tute brutale: “La tuta vero estas en la sekso”. (La vero, kiu mirakle malkovriĝis en la 20-a jarcento, sed kial ja? Ne kredu al ĝi: la enigmo restas nedivenita kaj plu konservas tutan sian forton de la tento). » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
| « La amo respondecas pri ĉiuj enigmoj de la mondo, sed al ĝi mem mankas enigmeco. Inverse, ĝi estas ŝarĝita je la senco kaj apartenas ne al vico de la enigmo, sed al la vico de la diveno. “La amo estas ŝlosilo al la diveno” aŭ eĉ tute brutale: “La tuta vero estas en la sekso”. (La vero, kiu mirakle malkovriĝis en la 20-a jarcento, sed kial ja? Ne kredu al ĝi: la enigmo restas nedivenita kaj plu konservas tutan sian forton de la tento). » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
| « Evidente necesas strebi, ke oni amu vin pro la timo esti tentita, sendube necesas ami por ne tenti. » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
| « Evidente necesas strebi, ke oni amu vin pro la timo esti tentita, sendube necesas ami por ne tenti. » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
| « Iel ajn, la sola afero kiun al vi neniam pardonos la virino estas ne tio, ke vi ne amas ŝin (pri la amo aŭ sekso ĉio ĉiam solviĝas), sed tio ke vi ne tentis ŝin aŭ ke ŝi ne tentis vin. Tio elaĉeteblas per nenio kaj kiun ajn amon kaj teneron vi ne donu al ŝi, finfine ŝi ĉiam uzos ilin por kruela venĝo. Ne sukcesinte tenti, ŝi strebos neniigi vin. Ĉiuj amaj kaj seksaj pekoj pardoneblas, ĉar ili ne estas ofendo. Nur la tento tuŝas la animon, kiu trovas la trankviliĝon nur en la murdo. El tio devenas tio, kion mi nomas malica spirito de la pasio. » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
| « Ordinara tentanto pri tio nenion scias. Li deziras esti subjekto, kaj la alian konsideras viktimo de sia strategio. Naiva psikologio, la sama kiel ĉe tiuj naivaj bonkoruloj, kiuj stariĝas flanke de la viktimo. Sed nek tiuj, nek aliaj vidas ke la tuta iniciato, la tuta forto troviĝas ĉe alia flanko, ĉe la flanko de la objekto. » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
| « La tentanto opinias ke tio estas li kiu kaptis la objekton per sia strategio, sed efektive li mem trafis kaptilon de tiu ĉi banala strategio, kaj nome la objekto kaptis lin per sia fatala strategio. » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
| « La eterna vireco ne ekzistas, ĉar ne ekzistas malpermeso, kiu barus la viron de seksa deziro de la virino. La virinon, se ŝi tion deziras, nun ne necesas tenti. Sed la viro, se tion deziras la virino, plu devas tenti.
Kaj se deviga postulo de virineco de la objekto ĉesis por la virino, do la deviga postulo de la vireco ne ĉesis por la viro. Do por ne perdi la vizaĝon li devas respondi al seksa deziro de la virino — ŝi neniam trafis tian situacion, ĉar ŝi ĉiam havis eblecon dekliniĝi en la tento kaj interalie en la rifuzo, kie ŝi ne riskis perdi la vizaĝon, kaj eĉ inverse. » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
| |
|
| « Psikanalizo starigis en la ĉefan lokon unu aspekton de nia vivo kaj kaŝis de ni la alian. Ĝi trotaksis unu el niaj naskiĝoj, biologian kaj genran, sed forgesigis alian, iniciacian naskiĝon. Ĝi forgesis ke krom du estaĵoj, kiuj difinas nian biologian naskiĝon, ĉiam apudas ankaŭ aliaj, tiuj kiuj nin tentas (ili povas esti la samaj), kaj certagrade ili estas niaj iniciaciaj gepatroj. » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
| « Ĉiuj ni iam estis almondigitaj, ĉiuj ni devas esti tentitaj. » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
| « En tio estas la tuta diferenco inter la sorto kaj la hazardo. Ja pura hazardo, eĉ se imagi ke ĝi ekzistas, por ni estas tute neinteresa, en la pura hazardo haveblas nenio, kio povus nin tenti, ĝi estas objektiva kaj ne pli. » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
| « …de morala vidpunkto ni povas deziri bari nin per diversaj alibioj (inkluzive de hazardo) de la fatala ligiteco de la eventoj, sed de la simbola vidpunkto ni profunde abomenas neŭtralan mondon, kie regas la hazardo, kaj do sekuran kaj senan je senco, same kiel la mondon kie ĉion regas la objektivaj kaŭzoj: kvankam en tiu kaj en alia pli facilas vivi, sed neniu el ili kostas ion kontraŭ kapturniga mondo, kiun regas dia aŭ diabla ligiteco de necesaj koincidoj, do de la mondo, kie ni tentas la eventojn, elvokas ilin kaj devigas okazi per ĉionpoveco de la penso — la kruela mondo, kie nenio estas senkulpa, speciale ni, la mondo en kiu dissolviĝas nia subjektiveco (sed ni akceptas tion kun ĝojo), ĉar ĝi dissolviĝas en aŭtomateco de la eventoj, en ilia objektiva disvolviĝo. Ĝi iĝas iusence la mondo. » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
| « Procezo, kiu ŝtelas nian liberecon kaj nian respondecon, engaĝante nin en la ciklo de antaŭdestino (almenaŭ en la plej banala formo de “ŝanco”), havas oble pli da ŝancoj tenti nin ol la procezo de liberigo kaj respondecigo, kiu ajnakaze ankaŭ ne havas fundamentojn: anstataŭ engaĝiĝi je komikeco de libereco en lukto kontraŭ niaj propraj principoj, ni prefereas engaĝiĝi je tragikeco de la pura arbitreco. » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
| « Mi povas kontraŭstari al ĉio, krom al tento. » | | « I can resist everything except temptation. » | — Oscar Wilde |
|
|
| « Ĉiu povas esti bravulo en la kamparo. Estas neniaj tentoj tie. » | | « Anybody can be good in the country. There are no temptations there. » | — Oscar Wilde |
|