Hungara revolucio de 1956

Hungara revolucio de 1956 estis revolucio kontraŭ sovetia influo kaj kontrolo super Hungario, okazinta en 1956.

Hungara revolucio de 1956
Hungara revolucio de 1956
Hungara revolucio de 1956
Aliaj projektoj
Hungara revolucio de 1956 en Vikipedio
Hungara revolucio de 1956 en Komunejo
Hungara revolucio de 1956 en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti

Henry Kissinger

redakti
 
« [pri voĉdono en Unuiĝintaj Nacioj dum la Sueza krizo] Unuan kaj solan fojon Usono voĉdonis kune kun Sovetunio kontraŭ siaj plej proksimaj aliancanoj… Aldone al specifeco de unuiĝo de Usono kun Sovetunio ĉe humiligo de ĝiaj plej proksimaj aliancanoj, sovetiaj trupoj en la sama tago dispremis hungarajn liberecbatalantojn, alfrontinte nur simbolan kondamnon flanke de Unuiĝintaj Nacioj kiel oni povus tion karakterizi eĉ kun granda troigo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum hungaraj studentoj kaj laboristoj batalis surstrate kontraŭ sovetiaj tankoj, Vaŝingtono silentis. Moskvo ricevis eĉ ne unu averton ke minaco aŭ apliko de forto povus fuŝi ĝiajn rilatojn kun Vaŝingtono… Vakuon plenigis la radiostacio Libera Eŭropo, kiu sin taskigis pri klarigo de usona traktado de la situacio, alvokante hungarojn akceli paŝojn de ilia revolucio kaj rifuzi ĉiun ajn kompromison»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Malsame ol la pola popolo, hungaroj postulis ne liberaligon de la komunista reĝimo, sed ĝian likvidon, ne egalecon kun Sovetunio, sed kompletan rompon kun ĝi. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Malgraŭ ĉio okazinta, post dek jaroj Hungario iĝos interne oble pli libera ol Pollando kaj ĝia ekstera politiko estos pli sendependa de Sovetunio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« …mankis iuj ajn bazoj por ke ni donu militan helpon al Hungario. Ni havis neniujn sindevigojn fari tion kaj ni ne opinias ke tiaj agoj povus helpi al la hungara popolo aŭ al la popoloj de Eŭropo aŭ al ĉiuj aliaj en la mondo»
— John Foster Dulles, dum gazetara konferenco en Aŭstralio [la 13-an de marto 1957]
 
« Dume post la kulisoj vic-prezidento Richard Nixon meze de 1956 nomis supozitan sovetian invadon al Orienta Eŭropo (simile al interveno al Hungario poste samjare) “ne tro granda malbono”, ĉar ĝi servus kiel bona preteksto por la okcidenta propagando»
— Charles Gati, Enkonduko al Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Vidu ankaŭ

redakti