1980-aj jaroj

jardeko
1980-aj jaroj
Aliaj projektoj
1980-aj jaroj en Vikipedio
1980-aj jaroj en Komuneja kategorio

1980-aj jaroj estas periodo de 1980 ĝis 1989.

Citaĵoj

redakti

Samuel P. Huntington

redakti
 
« En la 1980-aj jaroj kristanoj, plejparte presbiteranoj kaj katolikoj, konsistigis ne malpli ol 30% de la loĝantaro de Sud-Koreio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Almenaŭ ĝis la 1980-aj jaroj demokratoj en Rusio estis plejparte okcidentemuloj, sed okcidentemuloj ne estis demokratoj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Fine de la 1980-aj jaroj la komunismaj reĝimoj en Orienta Eŭropo kolapsis — kiam evidentiĝis ke Sovetunio ne povas kaj nek estos liveranta al ili ekonomian aŭ militan subtenon. Se estus evidente ke la Okcidento ne plu subtenos siajn islamajn reĝimojn-satelitojn, ili plej verŝajne havus similan sorton»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Rilatoj de Usono kaj Ĉinio dum la fino de la 1980-aj kaj komenco de la 1990-aj ankaŭ iĝis ĉiam pli malamikaj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Henry Kissinger

redakti
 
« En iu momento komence de la 1980-aj ŝajnis ke komunismo akcelis sin kaj ŝajne estis preta forigi ĉion de sur sia vojo; kaj en sekva momento destinita de la historio komunismo komencis disfali. Dum jardeko ĉesis ekzisti orbito de la orienteŭropaj satelitoj kaj la sovetia imperio disfalis je partoj, perdinte preskaŭ ĉiujn rusajn akirojn ekde la tempo de Petro la Granda. Neniu mondpotenco disfalis ĝis tia grado komplete kaj tiom rapide sen malgajni militon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Usona kongreso] Dum la 1980-aj jaroj ĝi komencis apliki sankciojn provante atingi celojn en la sfero de la homaj rajtoj kaj dekoj da landoj nun estas trafataj de tiaj sankcioj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« En la dua duono de la 1980-aj jaroj Japanio estis konsiderata leviĝanta superpotenco. Aĉeto de Rockfeller Centro en Novjorko fare de Japanio kaŭzis en Usono timojn ke Japanio tre baldaŭ povos okupi lokon de Usono kiel la plej vivkapabla kaj noviga ekonomia potenco»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]