Planita ekonomio estas la ekonomia sistemo en kiu decidoj koncerne produktadon kaj investadon estas faritaj surbaze de plano formulita de centra aŭtoritato, kutime de publika instanco kiel ekzemple registara agentejo.

Planita ekonomio
Planita ekonomio
Planita ekonomio
Aliaj projektoj
Planita ekonomio en Vikipedio
Planita ekonomio en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

Erich Fromm redakti

 
« Neracia, senplana socio devas esti anstataŭigita per socio kun planita ekonomio, kiu ebligos unuigi kaj koncentri la fortojn de la tuta socio. La socio devas ekregi la sociajn procezojn same racie kiel ĝi ekregis la procezojn naturajn. La ĉefa kondiĉo por tio estas nuligo de kaŝa potenco de eta aro da aferistoj, manipulantaj ekonomion sen ajna respondeco antaŭ amaso da homoj, kies sortoj dependas de iliaj decidoj. Ni povas nomi tian socian ordon demokratia socialismo, sed gravas ne la nomo; gravas organizi racian ekonomian sistemon, kiu servus al la interesoj de la popolo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Individuo povas preni sur sin respondecon pri sia laboro kaj apliki sian krean pensadon nur je kondiĉoj de planita ekonomio, ĉe kiuj la tuta nacio racie ekregis la ekonomiajn kaj sociajn fortojn. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Estas evidente ke unu el plej grandaj malfacilaĵoj en organizado de kondiĉoj por vera demokratio konsistas en kontraŭdiro inter planita ekonomio kaj aktiva kunlaborado de ĉiu individuo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« [pri la 1950-aj jaroj] Eĉ en la Okcidento populariĝis aserto ke planita ekonomio ja estas pli efika ol tiu merkata»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ redakti