Aŭstrio-Hungario

centr-Eŭropa ŝtato (1867–1918)
(Alidirektita el Habsburga imperio)

Aŭstrio-Hungario estis duopa monarkio en Eŭropo, kiu ekzistis de 1867 ĝis 1918.

Aŭstrio-Hungario
Aŭstrio-Hungario
Aŭstrio-Hungario
Aliaj projektoj
Aŭstrio-Hungario en Vikipedio
Aŭstrio-Hungario en Komunejo
Aŭstrio-Hungario en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

Henry Kissinger redakti

 
« Aŭstrio, kiu ŝajne post la batoj de Napoleono estis mortanta, ricevis novan vivon danke al sistemo de Klemens von Metternich, kio ebligis al ĝi ekzisti pliajn cent jarojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum granda parto de la 19-a jarcento konservado de Aŭstrio estis konsiderata grava brita celo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [post la unuigo de Germanio fine de la 19-a jarcento] Sinplenumantaj profetaĵoj iĝis parto de internacia sistemo. Tio, kio plu nomiĝis la “eŭropa koncerto”, evidentiĝis splitiĝinta je du malamikaj partoj: malamikeco inter Francio kaj Germanio, kaj ankaŭ kreskanta malamikeco inter la Aŭstro-Hungara kaj Rusia imperioj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [en 1862 Otto von Bismarck sugestis al Aŭstrio transloki centron el Vieno al Budapeŝto] Tamen, malgajninte lukton pri dominado en Germanio, Aŭstrio estis devigita sekvi la sugeston de Otto von Bismarck. Budapeŝto iĝis egala kaj foje gvidanta partnero en la novformita dueca Aŭstro-Hungara monarĥio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Post foriro el Germanio, sola direkto de ekspansio de la nova Aŭstro-Hungara imperio restis Balkanio… Tia politiko jam per si mem minacis konflikton kun Rusio. Racio devintus averti aŭstriajn gvidantojn pri danĝero de provokado de naciismo en Balkanio aŭ pri tiu de transformiĝo de Rusio je konstanta malamiko. Sed en Vieno racio estis ne tre disvastiĝinta kaj eĉ malpli da ĝi haveblis en Budapeŝto. Dominis jingoisma naciismo de grandŝtatega, ekspansia karaktero»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Germanio vidis neniujn naciajn interesojn en Balkanio. Sed ĝi montris egan interesiĝon pri konservado de la Aŭstro-Hungaria imperio. Ĉar oni opiniis ke kolapso de tiu ĉi dueca monarĥio kaŝis en si riskon de detruo de la tuta germana politiko de Otto von Bismarck. Germanlingvaj katolikoj de la imperio ekdezirus tiam aliĝi al Germanio, kio endanĝerigus dominadon de la protestanta Prusio por kiu Bismarck tiom pene luktis. Kaj la disfalo de la Aŭstria imperio senigus Germanion je ĝia sola fidinda aliancano. Aliflanke kvankam Bismarck deziris konservi Aŭstrion, li havis eĉ ne etan deziron defii Rusion. Tiun kaprompilon li dum kelkaj jardekoj lerte ŝovis en foran angulon, sed malsukcesis solvi ĝin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Strikte dirite, Germanio de Otto von Bismarck tute ne estis efektivigo de revoj pri kreado de nacia ŝtato, ĉar li intence ekskludis el ĝi la aŭstriajn ĝermanojn»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Aŭstrio-Hungario komence de la Unua mondmilito] Do mobilizaj planoj, kiuj faris la militon neevitebla, estis lanĉitaj ĝuste de tiu lando, kies armeo reale ekbatalis nur post kiam jam okazis la plej grandaj bataloj en okcidento»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Versajla traktato] Baldaŭ iĝis tute klare, ke de la praktika vidpunkto principo de memdetermino ne povas esti aplikita iugrade klare kaj ĝuste, kiel tion planis “Dek kvar punktoj”, speciale en la ŝtatoj-sukcedintoj de la Aŭstro-Hungaria imperio… Post la fino de tiu ĉi procezo, realigita cele al memdetermino, sub eksterlanda regado loĝis preskaŭ sama nombro de homoj kiel en la tempo de la Aŭstro-Hungara imperio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ redakti