Sudetaj germanoj estas historio nomo de germanoj, kiuj loĝis en la Sudetoj (nun Ĉeĥio) kaj estis elpelitaj post la Dua mondmilito.

Sudetaj germanoj
Sudetaj germanoj
Sudetaj germanoj
Aliaj projektoj
Sudetaj germanoj en Vikipedio
Sudetaj germanoj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« [pri milita unio de Francio kaj Ĉeĥoslovakio] …tiu ĉi traktato devigas Francion en tiu kazo, se Ĉeĥoslovakio iĝos viktimo de agreso. Se okazos ribelo de germana loĝantaro kaj ĝi estos subtenita de armita interveno fare de Germanio, do la traktato devigas Francion nur en tiu grado, kiu estos difinita depende de seriozeco de la faktoj»
— Yvon Delbos, al Joseph Chamberlain [Novembro 1937]
 
« [pri la Munkena interkonsento] Neville Chamberlain decidis likvidi streĉitecon la 15-an de septembro vizitinte Hitleron. Hitlero montris sian incitiĝon, elektinte kiel renkontiĝejon Berchtesgaden – lokon plej foran de Londono kaj plej malfacile alireblan. En tiu tempo vojaĝo de Londono al Berchtesgaden signifis kvinhoran flugon, kiu por la 69 jarojn aĝa Chamberlain estis la unua. Post aŭskulti dum kelkaj horoj paroladojn de Hitlero pri kvazaŭ malbona traktado de la sudetaj germanoj, Chamberlain akceptis dispartigi Ĉeĥoslovakion. Ĉiuj ĉeĥoslovakaj provincoj, kie germana loĝantaro konsistigis pli ol 50%, estis transdonotaj al Germanio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ redakti