Laboro

specifa formo de agado, kiun multaj homoj vendas por subteni sin

Laboro estas peno por fari, produkti, verki, aŭ krei aĵon, kutime por mona kompenso (salajro).

Laboro
Laboro
Laboro
Aliaj projektoj
Laboro en Vikipedio
Laboro en Komuneja kategorio
Laboro en Vikivortaro
Laboro en Vikinovaĵoj

Citaĵoj

redakti
 
« Kiu konstruas fabrikon, konstruas templon. Kiu tie laboras, diservas. »
— Calvin COOLIDGE
 
« Kiam vi laboras, vi estas kvazaŭ fluto, tra kies koro la susuro de la horoj fariĝas muziko … Nu, kio estas labori ame? Teksi tolon per fadenoj tiritaj el via koro kvazaŭ via amato vestus sin per tiu tolo. »
— Gibran Khalil GIBRAN (esperantigis Majstro Eŭgo)
 
« Faru aŭ ne faru. Ne ekzistas provo. » « Do or do not. There is no try. »
— Joda
 
« Se streĉa laboro estus tiel bonega afero, certe la riĉuloj retenus ĉiom el ĝi por si. » « If hard work were such a wonderful thing, surely the rich would have kept it all to themselves. »
— Lane Kirkland
 
« Per la laboro oni konas la laboriston. »
— Jean de La Fontaine
 
« La laboro estas la plej bona antidoto por la aflikto, mia kara Vatsono. » « (angle) Work is the best antidote to sorrow, my dear Watson. »
— Arthur Conan Doyle, La vaka domo
 
« Mia laboro estas ludo, tre serioza ludo. »
— M. C. Escher
 
« Ni estas tiel interligitaj, ke neniu viro povas labori por si sola. Ĉiu bato, kiun li donas je sia propra nomo, helpas muldi la Universon» « (angle) We are so bound together that no man can labor for himself alone. Each blow he strikes in his own behalf helps to mold the Universe. »
— Jerome K. Jerome
 
« Kun ĉiu respekto, mi dirus, ke Dio faru Sian laboron, ni zorgos pri la nia. Alportu la kandelojn. » « (angle) With all reverence, I would say, let God do His work, we will see to ours. Bring in the candles. »
— Abraham Davenport
 
« Ree kaj ree, homoj provas desegni sistemojn, kiuj faciligas la morgaŭan laboron. Sed kiam venos morgaŭ, montriĝas, ke ili ne tute komprenis la morgaŭan laboron, kaj ili efektive malfaciligis ĝin. » « (angle) Over and over, people try to design systems that make tomorrow's work easy. But when tomorrow comes it turns out they didn't quite understand tomorrow's work, and they actually made it harder. »
— Ward Cunningham
 
« Mi ĉiam laboras laŭ la teorio, ke la publiko kredos vin plej bone, se vi kredos vin mem. » « (angle) I always work on the theory that the audience will believe you best if you believe yourself. »
— Charlton Heston
 
« Ni laboras en la mallumo - ni faras tion, kion ni povas - ni donas tion, kion ni havas. Nia dubo estas nia pasio kaj nia pasio estas nia tasko. La resto estas la frenezo de arto. » « (angle) We work in the dark — we do what we can — we give what we have. Our doubt is our passion and our passion is our task. The rest is the madness of art. »
— Henry James
 
« [filozofio estas] la nura laboro kiu havigas al mi realan kontentigon»
— Ludwig Wittgenstein
 
« Mi ĉiam volis fari la mondon pli racia loko. Mi ankoraŭ laboras tiucele. » « (angle) I've always wanted to make the world a more rational place. I'm still working on it. »
— Penn Jillette
 
« Se homoj scius, kiom malfacile mi devas labori por akiri mian majstrecon, ĝi entute ne ŝajnus tiel mirinda. »
— Mikelanĝelo
 
« Amo, laboro kaj scio estas la fontoj de nia vivo. Ili ankaŭ regu ĝin. »
— Wilhelm Reich
 
« Laboro ne estas celo en si mem; tie devas ĉiam esti sufiĉe da tempo por amo» « (angle) Work is not an end in itself; there must always be time enough for love. »
— Robert A. Heinlein
 
« Laboru kvazaŭ vi vivus en la fruaj tagoj de pli bona mondo» « (angle) Work as if you live in the early days of a better world. »
— Alasdair Gray
 
« Por ke unu homo amu alian: tio estas eble la plej malfacila el ĉiuj niaj taskoj, la fina, la lasta provo kaj pruvo, la laboro por kiu ĉiuj aliaj laboroj estas nur preparo»
— Rainer Maria Rilke
 
« La rekompenco pro laboro bone farita estas la ŝanco fari pli. » « (angle) The reward for work well done is the opportunity to do more. »
— Jonas Salk

Erich Fromm

redakti

Fuĝo for de libereco [1941]

redakti
 
« Fine de la mezepoko la vivo saturiĝis je la sento de maltrankvilo. Aperis nuntempa nocio de tempo, minutoj akiris valoron… Laboro ĉiam pli transformiĝis je la plej altan valoron. Evoluis nova rilato al la laboro — tiom postulema, ke en la meza klaso estiĝis indigno pri ekonomia neefikeco de ekleziaj institucioj. Almozantaj monaĥaj ordenoj estigis indignon: se ili estas neproduktivaj — ili estas malmoralaj. Produktiveco akiris rolon de unu el plej altaj moralaj valoroj. Samtempe strebo al riĉeco kaj materia sukceso iĝis totala pasio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Bazara tago transformiĝis je juĝotago por produktoj de la homa laboro. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri kalvinismo] Tiel la penoj kaj laboro akiris tute senracian karakteron. Ili ne povas ŝanĝi la sorton, antaŭdestinitan de dio, ne dependantan de iuj ajn penoj de la homo, sed servas sole kiel rimedo por anticipe ekscii tiun antaŭdestinitan sorton. Samtempe la febra agado helpas regi neelteneblan senton de senhelpeco»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Mankas duboj ke kapitalismo ne povus evolui, se la ĉefa parto de la homa energio ne estus direktita al laboro. En historio mankas alia periodo, kiam liberaj homoj tiom komplete fordonus sian energion al unusola celo — laboro. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Individuo povas preni sur sin respondecon pri sia laboro kaj apliki sian krean pensadon nur je kondiĉoj de planita ekonomio, ĉe kiuj la tuta nacio racie ekregis la ekonomiajn kaj sociajn fortojn. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

La sana socio [1955]

redakti
 
« Ĉe kapitalismo distribuado de la enspezoj estas karakterizata je manko de ekvilibra rilatumo inter la penoj kaj laboro de la individuo unuflanke kaj ilia socia agnosko forme de mona rekompenco aliflanke. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Uzado de la homo fare de homo servas kiel esprimo de la sistemo de la valoroj, kuŝanta en la fundamento de la kapitalisma ordo. Kapitalo, tiu mortinta pasinteco, dungas laboron, vivan forton kaj energion de nuntempo. En la kapitalisma hierarkio de la valoroj kapitalo staras pli alte ol laboro, akumulitaj aĵoj — pli alte ol riveliĝoj de la spirita vivo. Laboro estas dungata de kapitalo, ne inverse. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Kontraŭdiro inter kapitalo kaj laboro estas io oble pli granda ol kontraŭdiro inter du klasoj, ol ilia lukto por pli granda parto de la nacia produkto. Tio estas konflikto de du valorprincipoj: inter la mondo de la aĵoj kaj ilia akumulado unuflanke kaj la mondo de la vivo kaj ĝia produktiveco aliflanke. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [pri la 18-a kaj 19-a jarcentoj] En la unuaj jaroj de nia epoko la senco de la laboro dividiĝis je la devo ĉe la mezaj klasoj kaj la deviga laboro ĉe la senposeduloj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Anstataŭ ke maŝino anstataŭu la homan energion, la homo iĝis anstataŭo de la maŝino. Lian laboron oni povas difini kiel plenumon de la agoj, kiujn maŝinoj ankoraŭ ne povas plenumi. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La fremdiĝinta kaj profunda nekontentiga karaktero de la laboro kaŭzas du sekvojn: unue — la idealon de la kompleta pigreco, due — la kaŝitan, kvankam ofte nekonscian, malamikecon rilate la laboron kaj ankaŭ ĉion kaj ĉiujn ligitajn al ĝi. Disvatiĝintan inklinon al la stato de la kompleta pigreco kaj pasiveco nemalfacilas rekoni. Nia reklamo sin turnas al ĝi eĉ pli ofte al al la sekso»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Sub termino “laboristo” mi ĉi tie kaj plu komprenas ĉiun, kiu vivas per propra laboro, ne ricevante aldonan profiton de dungado de aliaj homoj»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Politika libereco mem efektive ĉiam estas iluzia. La homo, vivanta sub ekonomia jugo dum ses, se ne sep tagoj semajne, ne iĝas libera pro tio, ke unufoje en kvin jaroj li metas kruceton sur la balotilo. Por ke libereco almenaŭ ion signifu por la nuntempa homo ĝi devas inkludi industrian liberecon. Dum la homoj dum procezo de laboro ne sentas sin anoj de memadministra laborista komunumo ili fakte restas sklavoj, ĉe kiu ajn politika sistemo ili vivus. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Mono, prestiĝo kaj potenco — tio estas en nia tempo la ĉefaj stimuloj por laboro por plejparto de nia loĝantaro — tiu, kiu laboras kiel dungitoj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ŝokaj rezultoj de eksperimento de Mayo montras ke malsaneco, laceco kaj malalta produktiveco estas kaŭzataj ĉefe ne de teknika monotoneco de laboro, sed de fremdiĝo de laboristo de laboro ĝenerale en ĉiuj ĝiaj socialaj aspektoj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« …diferencoj en produktiveco inter malsamaj individuoj dependas de dominanta grupo aŭ socia atmosfero, tio estas de influo de kolektivo… en malgranda grupo da laboristoj subjektiva kontentiĝo kaj produktiveco de la laboro estas pli altaj ol en granda grupo… »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« …efektive krom homoj pigraj pro neŭrastenio, troveblos malmulte da tiuj, kiuj ne deziros lukri pli ol la baza enspezo kaj preferos fari nenion anstataŭ labori. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Eric Hoffer

redakti
 
« Ĝis kiam homoj, farintaj la ĉefan laboron sur la tero, vivis je nivelo de apenaŭ sufiĉa nutrado, oni konsideris ilin tradiciaj malriĉuloj — kaj ili mem sentis sin tiaj. Ili estis malriĉuloj en malfacilaj tempoj, kaj en bonaj tempoj. Depresioj, stagnado en la aferoj, kiaj ajn ili estus kruelaj, estis konsiderataj kiel io normala. Sed kun pliboniĝo de la vivkondiĉoj stagnado en produktado, senlaboreco, kiujn kaŭzas depresio, montriĝis en nova aspekto. Hodiaŭa laboristo en la okcidenta mondo konsideras senlaborecon humiligo: li sentas sin senrajta kaj ofendita de maljusta ordo kaj pretas aŭskulti tiujn, kiuj vokas al la nova ordo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Tie kie homoj laboregas de matene ĝis nokte por nutri sin, ili pro nenio ofendiĝas kaj pri nenio revas. Unu el kialoj de nerevoluciemo de la ĉinaj amasoj radikas en tio, ke en Ĉinio por la plej minimuma ekzistado necesas neimagebla penado. Intensa lukto por vivo influas al la homoj “pli efike ol dinamike”[1]»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Marshall McLuhan

redakti
 
« Moderniĝo de la vojoj kaj transportiloj fakte transversis malnovan sistemon kaj igis la urbojn laborcentroj, dum kamparon — loko de ripozo kaj restarigo de la fortoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Elektra lumo nuligis apartigon de nokto kaj tago, de la interna kaj ekstera, de la subtera kaj surtera. Ĝi ŝanĝis ĉiun spacan aspekton de laboro kaj produktado same kiel aliaj elektriloj ŝanĝis spaco-tempan sperton de la socio»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Dum laboro anstataŭiĝas per pura cirkulado de informoj, mono kiel rezervejo de laboro fandiĝas kun informaj formoj de kredito kaj kreditkarto. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« En senskriba mondo “laboro” ne ekzistas. Primitiva ĉasistofiŝkaptisto estis okupita je laboro ne pli ol nuntempa poeto, pentristopensanto. Tie, kiel homo per sia tuta estaĵo engaĝiĝas je agado, ekzistas neniu laboro. Laboro aperas en malnomadaj agrikulturaj socioj kune kun apartigo de laboroj kaj specialigo de la funkcioj kaj taskoj. En la komputika epoko ni denove komplete engaĝiĝas je niaj roloj. En la elektra epoko “laboro” cedas lokon al engaĝiĝo kaj absorbiĝo, kiaj ekzistis en tribo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Nome el farata de ni dividado de tempo je unuformaj, videbligitaj pecoj naskiĝas nia agadosento, kaj ankaŭ tiu propra al ni senpacienco, kiam ni ne povas elteni prokraston inter la eventoj. La senskribaj kulturoj ne konas tian senton de senpacienco kaj percepton de tempo kiel daŭro. Same kiel “laboro” naskiĝas kun apartigado de laboro, ankaŭ daŭro aperas kun apartigado de tempo, speciale per tiuj ĝiaj pecoj, per kiuj la mekanika horloĝo enigas en travivadon de tempo unuforman sinsekvon. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Necesas agnoski, ke foriro-al-laborejo kaj reveno-de-laborejo preskaŭ certe komplete perdos sian nunan karakteron. Tiusence la aŭto kiel veturilo sekvos la vojon de la ĉevalo. La ĉevalo perdis sian rolon en transportado, sed memfide revenis al la amuzado»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« En iu ajn tia [komerca aŭ burokrata] strukturo tempoj de kresko de nombro de personaro estas ligitaj ne al plenumata laboro, sed al interna komunikado inter ĝiaj membroj. (Alivorte, la komunikilo estas mesaĝo). La leĝo de Parkinson, se transformi ĝin je matematika formo, diras ke la jara tempo de kresko de personaro varios de 5,17% ĝis 6,56%, “sendepende de iuj ajn ŝanĝoj en la kvanto de laboro, kiun necesos fari (se ĝi entute haveblas)”… Kion Parkinson pene kaŝas de si kaj de siaj leganotj, estas la simpla fakto ke en sfero de cirkulado de informoj la ĉefa “laboro kiun necesos fari” estas efektive la cirkulado de informoj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Aŭtomatigo estas la informo kaj ĝi ne nur eliminas laborpostenojn en la mondo de laboro, sed ankaŭ eliminas fakojn en la mondo de edukado»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Petro Kropotkin

redakti
 
« Milionoj da homoj laboris por krei ĉi tiun civilizon, pri kiu ni hodiaŭ fieras. Aliaj milionoj, dise tra la globo, laboras por bonteni ĝin. Sen ili post kvindek jaroj restus nenio krom ruinoj. »
— Petro Kropotkin, La konkero de pano, ĉapitro 1-a, parto II-a.
 
« Ĉar la produktiloj estas la kolektiva verko de la homaro, la produkto estu la kolektiva propraĵo de la homaro. Individua proprigo estas nek justa nek utila. Ĉio apartenas al ĉiu. Ĉiuj aferoj estas por ĉiuj homoj, ĉar ĉiuj bezonas ilin, ĉar ĉiuj laboris laŭ sia forto por produkti ilin, kaj ĉar ne eblas taksi ĉies parton de la produktado de la riĉeco de la mondo. »
— Petro Kropotkin, La konkero de pano

Morteza Mirbaghian

redakti
 
« Vivu la vivon kiel testudo, unue laboro, kaj poste ludo. »
— Morteza MIRBAGHIAN
 
« Malĝojon el via koro,forpelu per laboro. »
— Morteza Mirbaghian

Edgar Degas

redakti
 
« Vi devas havi altan koncepton, ne pri tio, kion vi faras, sed pri tio, kion vi povas fari iam: sen tio, ne utilas labori. »
— Edgar Degas
 
« Vi devas celi alte, ne pri tio, kion vi faros en iu estonta dato, sed pri tio, kion vi mem faros hodiaŭ. Alie labori estas nur tempoperdo. »
— Edgar Degas

Proverboj

redakti
 
« Sen laboro ne estas kukoj. » « Bez pracy nie ma kołaczy. »
— Pola proverbo
 
« Multaj manoj faciligas laboron. » « Many hands make light work. »
— Angla proverbo
 
« Komenco bona, laboro duona. »
— Proverbo

Zamenhofa Proverbaro

redakti
  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Tro rapida laboro, tro malgranda valoro. »
 
« Ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko»
 
« Ju pli da honoro, des pli da laboro. »
 
« Komenco bona -- laboro duona. »
 
« Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton. »
 
« Laboro finita, -- ripozo merita. »
 
« Laboro fortigas, ripozo putrigas. »
 
« Laboro kaj pacienco kondukas al potenco»
 
« Laboro ne estas leporo, -- ĝi haltos, ne forsaltos. »
 
« Morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj. »
 
« Ni laboru kaj esperu. »
 
« Pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco. »
 
« Preĝu kore kaj laboru fervore. »
 
« Festotaga laboro estas sen valoro. »
 
« Al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo. »


Referencoj

  1. Citaĵo el: Heiden Konrad. Der Fuehrer. 1944. p. 30.