Konrad Adenauer

Germana ĉefministro
Konrad Adenauer
Bundesarchiv B 145 Bild-F078072-0004, Konrad Adenauer.jpg
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Biografio en Vikipedio
Commons-logo.svg Plurmedioj en Komunejo
Commons-logo.svg Plurmedioj en Komuneja kategorio

Konrad ADENAUER (naskiĝis la 5-an de januaro 1876 en Kolonjo, mortis la 19-an de aprilo 1967 en Rhöndorf ĉe Bonn) estis la unua kanceliero de la Federacia Respubliko Germanio.

CitaĵojRedakti

 
« Unue malpopulariĝu, kaj tiam oni konsideros vin seriozulo. » « Machen Sie sich erst einmal unbeliebt, dann werden Sie auch ernst genommen. »
 
« Kiam la aliaj kredas ke oni estas fiaskonta, tiam estas nur la vera komenco» « Wenn die anderen glauben, man ist am Ende, so muß man erst richtig anfangen. »
 
« Ĉiuj homaj organoj iam laciĝas, krom la lango» « Alle menschlichen Organe werden irgendwann müde, nur die Zunge nicht. »
 
« La historio de la mondo estas ankaŭ la sumo de tio, kio estintus evitebla. » « Die Weltgeschichte ist auch die Summe dessen, was vermeidbar gewesen wäre. »
 
« Se la aŭstroj iam postulus de ni reparaciojn, tiam mi sendos al ili la ostaron de Adolf Hitler» « Wenn die Österreicher von uns Reparationen verlangen sollten, dann werde ich Ihnen die Gebeine Adolf Hitlers schicken. »
 
« La socialista kompreno pri mono estas nur la fakto ke ili postulas ĝin de la aliaj. » « Alles, was die Sozialisten vom Geld verstehen, ist die Tatsache, daß sie es von anderen haben wollen. »
 
« Oni devas neniam diri 'tro malfrue'. Ankaŭ en la politiko neniam estas tro malfrue. Oni ĉiam havas tempon por nova komenco. » « Man darf niemals 'zu spät' sagen. Auch in der Politik ist es niemals zu spät. Es ist immer Zeit für einen neuen Anfang. »
 
« Tiu kiu faras de Berlino denove la ĉefurbon, spirite kreas novan Prusion. » « Wer Berlin zur neuen Hauptstadt macht, schafft geistig ein neues Preußen. »
 
« Ni ĉiuj vivas sub la sama ĉielo, sed ni ne ĉiuj havas la saman horizonton. En tuja epoko, eble ni devas relerni la antikvan veron, ke ankaŭ pacienco havas siajn venkojn»
— Konrad Adenauer

Pri liRedakti

Henry KissingerRedakti

 
« Sento de interna memfido de Konrad Adenauer fontis pli el kredo ol el analizo. Li ne estis libroŝatanto aŭ konanto de historio kiel Winston ChurchillCharles de Gaulle. Sed li pasigis ekzilon en meditado; li trapasis la tutan vojon de sociaj katastrofoj spertitaj de lia lando kaj akiris unikan intuicion rilate la ĉefajn tendencojn de sia tempo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Konrad Adenauer] Li senkondiĉe elektis la Okcidenton, eĉ koste de prokrasto de unuiĝo de Germanio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la tempo de Konrad Adenauer] …la social-demokratoj konsideris unuaranga tasko atingi unuecon de Germanio, ne fortigi atlantikajn ligojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Konrad Adenauer] Li estis komprenanta oble pli bone ol liaj oponantoj ene de la lando, ke en la historiaj cirkonstancoj de lia tempo la unuiĝinta neŭtrala Germanio povus aperi nur rezulte de paca solvo, organizita kontraŭ Germanio. Sur la novan ŝtaton oni metos striktajn limigojn kaj estos starigita internacia kontrolado. Povaj najbaroj akiros konstantan rajton pri enmiksiĝo. Adenauer konsideris tiun senkondiĉan dependecon psikologie pli danĝera por Germanio ol dividiteco. Li preferis egalecon kaj integriĝon kun la Okcidento kaj estimon al sia lando. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri unuiĝo de Germanio] Estis sufiĉe strange ke Britio kaj Usono devintus instigi Germanion al kurso, kiu preskaŭ certe sekvigus kreskon de la germana naciismo dume Konrad Adenauer, oble malpli fidinta al siaj sampatrujanoj, estis konservanta firman decidemon ne tenti ilin tiel. Dwight D. Eisenhower kaj Harold Macmillan kredis je ŝanĝo de konvinkoj de la germanoj, Adenauer ja ne povis forgesi pri ilia origina peko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri apero de la Berlina muro] Eĉ Konrad Adenauer diris al Dean Acheson ke li ne dezirus ke oni defendus Berlinon per nuklea milito, bonege konsciante ke ne ekzistas alia rimedo defendi ĝin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sufiĉe interesa estas ke gvidantoj, unue komprenintaj eblecojn kiuj fontis el la ĉino-sovetia disiĝo, estis du “veteranoj de la eŭropa diplomatio” – Konrad Adenauer kaj Charles de Gaulle»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Vikipedio havas artikolon pri: